Suluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Sulu(o) en la Filipinoj. Aparte de tio ekzistas artikolo pri Hikaru Sulu, rolo en la fikcia universo Star Trek.
Suluo
Sulu Provincial Capitol building.JPG
Flag of Sulu.svg
Official Seal of Sulu.svg
FlagoBlazono

AkvejoSulua maro, Pacifiko

Koordinatoj6° 0′ 0″ N, 121° 0′ 0″ O (mapo)6121Koordinatoj: 6° 0′ 0″ N, 121° 0′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoMount Tumatangis
- alteco811 m
Areo1 600,4 km² (160 040 ha) [+]
Loĝantaro1 000 108 [+] (1-a de majo 2020)
Poŝtkodo7400–7416 [+]

Map
Suluo

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Sulu (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Suluo (skribita Sulu en la filipina lingvo) estas insula provinco en la Aŭtonoma Regiono de Islama Mindanao en la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Jolo (urbo).

Suluo

Ĝi estas arkipelago formita de insuletoj koralaj, etendiĝanta dum 300 kilometroj en la Sulavesa Maro. La surfaco de la provinco estas ĉirkaŭ 1600 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝantaro 824.731 en 2015.

Popolanaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa popolo de la insularo estas la tausugoj, el kiu parto estas islamana, kaj alia kristana. Inter ili troviĝis la unuaj muzulmanoj de la Filipinoj. La tradicia strukturo estas la sultanejo. La sultano estas la ĉefa aŭtoritato, elektita de konsilantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo kaj la fiŝkaptado estas la ĉefaj ekonomiaj fontoj de riĉeco. Ekzistas ankaŭ industrio de perloj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La sulua lingvo estas la ĉefa de la provinco.

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1450 ĝis 1917 la provinco estis la centro de la Sultanejo de Suluo (arabe: سلطنة سولو; malaje/indonezie: Kesultanan Sulu).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]