Orienta Misamiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marko sur bildo

Orienta
Misamiso
situo de la provinco en la Filipinoj:
  •   brune ĉe la saga pinto
  • Orienta Misamiso - tagaloge (filipine) Silangang Misamis, plenforme Lalawigan ng Silangang Misamis (sed ankaŭ Lalawigan ng Misamis Oriental), hispane Misamis Oriental, plenforme Provincia de Misamis Oriental - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Cagayán de Oro. La provinco fondiĝis en 1939. Ĝi kovras parton de la insulo Mindanao, kaj apartenas al la regino Norda Mindanao (regiono 10). La provinco ampleksas areon de 3 102 kvadrataj kilometroj kaj laŭ stato de la jaro 2015 entute 888 509 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 286 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la cebua, la tagaloga (filipina) kaj la angla.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]