Suda Lejteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marko sur bildo

Suda Lejteo
situo de la provinco en la Filipinoj:
  •   flave maldekstre de la ruĝa "L"
  • Suda Lejteo - tagaloge Timog Leyte, plenforme Lalawigan ng Timog Leyte, hispane Leyte del Sur, plenforme Provincia de Leyte del Sur - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Maasin (Suda Lejteo). La provinco fondiĝis la 22-an de majo 1959. Ĝi kovras la sudon de la insulo Lejteo (la reston, do la nordon kaj centron, kovras la laŭ areo pli granda samnoma provinco Lejteo). La provinco Suda Lejteo apartenas al la regiono Orientaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 1 797 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 399 137 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 220 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la cebua (respektive ties dialekto de la najbara insulo Boholo) kaj la angla.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]