Samara provinco (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo rilatas al la Samara provinco de la Filipinoj. Ekzistas ankaŭ samara provinco en la Rusia Federacio, krome ekzistas vikipediaj artikoloj pri la insulo Samaro kaj pri la biologia koncepto de samaro.

Marko sur bildo

Samaro
situo de la provinco en la Filipinoj:
  •   flave sub la ruĝa nomo
  • Samaro - tagaloge Samar, plenforme Lalawigan ng Samar, hispane Sámar, plenforme Provincia de Sámar - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Catbalogan; alia grava urbo estas Calbayog. La provinco fondiĝis en 1543, separiĝis de Lejteo en 1768, iĝis Okcidenta Samaro en junio 1965 (tagaloge Kanlurang Samar, hispane Sámar Occidental) kaj renomiĝis Samaro en 1969. Ĝi kovras la okcidenton de la insulo Samaro. La provinco apartenas al la regiono Orientaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 6 048 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 733 377 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 120 loĝantoj po km².

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]