La-Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri provinco de Filipinoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Unio.
La-Unio
FlagoBlazono
provinco de la Filipinoj [+]

- koordinatoj17° N, 120° O (mapo)16.5120.41666666667Koordinatoj: 17° N, 120° O (mapo)
Areo1 497,7 km² (149 770 ha) [+]
Loĝantaro822 352 [+] (1-a de majo 2020)

GuberniestroRaphaelle Veronica Ortega-David
(ekde 30-a de junio 2022)

HorzonoNorma Horzono de Filipinoj [+]
Poŝtkodo2500–2520 [+]
KodoPH-LUN

La-Unio (Filipinoj)
La-Unio (Filipinoj)
DEC
La-Unio
La-Unio

Map
La-Unio

Vikimedia Komunejo:  La Union [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Marko sur bildo

La-Unio —
situo de la provinco
(mezhelbrune ĉe la okcidenta marbordo)

La-Unio - filipine La Union - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas ĉe la nordokcidenta marbordo de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando, borde de la Sudĉina Maro. La provinco estas parto de la administra regiono 1 de la Filipinoj - la regiono Iloko, kiu sume kovras la nordokcidenton de la insulo Luzono.

Administra centro de la provinco estas la urbo San Fernando (la hispana vorto estas ofta urbonomo, ekzemple ankaŭ la ĉefurbo de la filipina provinco Pampango sur la sama insulo nomiĝas tiel). Laŭ la censo de la jaro 2007 sur la provinca teritorio vivis 720 972 homoj. Ĝi kovras areon de 1 503 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso do estas 479 loĝantoj po kvadrata kilometro.