San Fernando (La-Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de San Fernando
Larĝa panoramo de San Fernando
San Fernando
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 2500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125 640  (2020) [+]
Loĝdenso 1 223 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 37′ N, 120° 19′ O (mapo)16.616666666667120.31666666667Koordinatoj: 16° 37′ N, 120° 19′ O (mapo) [+]
Alto 101 m [+]
Areo 102,72 km² (10 272 ha) [+]
San Fernando (Filipinoj)
San Fernando (Filipinoj)
DEC
San Fernando
San Fernando
Situo de San Fernando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Fernando, La Union [+]
vdr

San Fernando, - tagaloge Lungsod ng San Fernando - estas kvinaklasa, komponenta, universitata urbego, havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, kie ĝi estas ĉefurboj de regiono Iloko kaj provinco La-Unio. La loknomo devenis de Ferdinando la 3-a (Kastilio). San Fernando havas 59 distriktojn.

Regiona sidejo en San Fernando

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Fernando situas en okcidenta parto de insulo Luzono laŭ Sudĉina maro [1]. Baguio troviĝas 32, Dagupan 62, Lingayen 66, Cabanatuan 140, Ilagan 173, Kezonurbo 226, ĉefurbo Manilo 234, Puerto Princesa 783, Cebuurbo 798, Dabao 1205, General Santos 1279 kilometrojn (aere) [2].

Panoramo en San Fernando

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko ekzistis 2 vilaĝoj, kiujn la piratoj ofte atakis. En 1759 hispana aŭgustena monaĥo kunfandis ĉi tiujn du loĝlokojn sub nomo Pindangan. Estis tie preĝejo dediĉita al Sankta Vilhelmo la Ermito. Granda tertremo okazis en la 1860-aj jaroj. Post formado de la provinco La-Union San Fernando fariĝis ĝia ĉefurbo en 1850. De 1896 ĝis 1898 dum la Filipina Revolucio la hispana garnizono en San Fernando estis atakita de filipinaj ribelantoj. La hispana administracio ĉesis, sed poste Usono akiris la dominadon, kiun interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). San Fernando atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj kaj tiutempe en 1998 ĝi urbiĝis laŭ filipina klasifikado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

San Fernando estas la financa, industria kaj politika centro de la provinco, same de la regiono. Oni okupiĝas ĉefe pr agrikulturo (rizoj, maizoj, tabakoj, legomoj, fruktoj), sed ekzistas bredado kaj mara fiŝkaptado. La indiĝenoj ankaŭ faras mane teksitajn ŝtofojn, korbojn, ŝelajn manfaritaĵojn. La urbego havas multajn hotelojn kaj feriejojn.

Katedralo en San Fernando

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, sed estas ekzemple baptistoj, metodistoj. En San Fernando katolika katedralo funkcias, same kampuso.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

San Fernando estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojo al interno de la insulo. La urbo havas havenon kaj flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

San Fernando situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2328 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo kaj novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Statuo en San Fernando

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]