Tarlakurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tarlakurbo
Tarlac City 2.JPG
Administrado
Poŝtkodo 2300 [+]
Retpaĝaro www.tarlaccity.gov.ph [+]
Demografio
Loĝantaro 342 493  (2015) [+]
Loĝdenso 1 247 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 29′ N, 120° 36′ O (mapo)15.48017120.59794Koordinatoj: 15° 29′ N, 120° 36′ O (mapo) [+]
Areo 274,66 km² (27 466 ha) [+]
Situo de Tarlakurbo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tarlac City [+]
Information icon.svg
vdr

Tarlakurbo - tagaloge Lungsod ng Tarlac - estas duaklasa urbego kaj katolika diocezo en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, kie estas ĉefurbo de provinco Tarlako.

Administrejo de Tarlako en Tarlakurbo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tarlakurbo kuŝas sur ebenaĵo laŭ la samnoma rivero Tarlac (Tarlako) en centro de la provinco [1]. Mabalacat troviĝas 30, Angeles 36, Kezonurbo 100, Manilo 107 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Tarlakurbo estis fondita en 1788. La komunumo travivis okupadon de la japanoj (1942-1945). Ĝi atingis la internacian klasifikon grandurbo laŭ nombro de loĝantaro en la 1960-aj jaroj, sed laŭ la filipina klasifikado ĝi urbiĝis poste en 1998.

Saluta arko en Tarlakurbo

Eklezioj kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Tarlakurbo la kristanismo dominas (73%). La plimulto de kristanoj estas katolikoj, aliaj apartenas al la protestantoj. La islamanoj apartenas al la ne-kristanoj. En la urbego universitato funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Du ĉefvojoj kuras el nordo al Manilo, la unua preteriras, la alia trairas la urbegon. Estas ankaŭ traira vojo el oriento al okcidento, ĝuste ĉe Tarlakurbo estas ponto interliganta ambaŭ vojpartojn.

Urbodomo de Tarlakurbo

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Tarlakurbo estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas pli ol 1000 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas plej ofte. La temperaturo varias inter 23-33 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]