Dabao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ISO
Dabao
Davao City Montage II.png

Blazono

Blazono
Devizo: Love, Peace, and Progress
(amo, paco kaj progreso)
Administrado
Lando Filipinoj
Regiono Dabaa Regiono
Provinco Suda Dabao
Poŝtkodo 8000
Telefona antaŭkodo 82
Retpaĝaro www.davaocity.gov.ph
Politiko
Urbestro Sara Duterte Carpio
Demografio
Loĝantaro 1,363,337[1]
Loĝdenso 558 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 07°04′20″N 125°36′25″O  /  7.07222°N, 125.60694°O / 7.07222; 125.60694 (Dabao)Koordinatoj: 07°04′20″N 125°36′25″O  /  7.07222°N, 125.60694°O / 7.07222; 125.60694 (Dabao)
Alto 22 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 2.443,61 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+8
Ph locator davao del sur davao.png
Situo de Dabao
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Davao City [+]
v  d  r
Information icon.svg

Dabao (cebue kaj tagale: Dabaw; hispane: Dávao) estas grava urbo de la Filipinoj. Ĝi okupas la nordan parton de la provinco Suda Dabao, sed estas administre memstara.

Dabao estas la ĉefurbo de la filipina regiono Dabao kaj la fakta ĉefurbo de insulo Mindanao, kvankam tian titolon ĝi jure ne posedas.

Kun areo de pli ol 2.400 km² ĝi estas la plej ampleksa urbo de la lando kaj unu el la plej ampleksaj de la mondo. Ĝi konsistas el 184 kvartaloj (baranggay). 40 el ili ne havas propran nomon, sed nur numeron (de 1 al 40).

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La lingvo precipe uzata estas la cebua, en kiu la urbo nomiĝas Dakbayan sa Dabaw. Oni uzas ankaŭ la tagalogan, la anglan kaj aliajn filipinajn lingvojn. La miksa lingvaĵo foje uzata, kiam parolantoj de la cebua kaj de la tagaloga interkomunikas, estas nomata bisalog ("bis" referencas al la familio de la bisajaj aŭ visajaj lingvoj).

Ĝemelecoj[redakti | redakti fonton]

Dabao oficiale havas ok ĝemelecojn kun aliaj urboj kaj unu urban amikecon. La ĝemelaj urboj estas:

Urba amikeco ekzistas inter Dabao kaj Uijeongbu en Suda Koreio.

Referencoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Censo de 2009-02-27