Meksiko (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Meksikurbo (Filipinoj))
Meksiko
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2021
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 173 403  (2020) [+]
Loĝdenso 1 477 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 4′ N, 120° 43′ O (mapo)15.066666666667120.71666666667Koordinatoj: 15° 4′ N, 120° 43′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 117,41 km² (11 741 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Meksiko (Filipinoj)
Meksiko (Filipinoj)
DEC
Meksiko
Meksiko
Situo de Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mexico, Pampanga [+]
vdr

MeksikoMeksikurbo - tagaloge Lungsod ng Mexico [mehiko] - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. Dum la hispana dominado ĝi estis konata kiel Nuevo México (Nova Meksiko).

Hotelo en Meksiko

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Meksiko kuŝas sur ebenaĵo [1]. Provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) troviĝas nur 8, Angeles 16, Lubao 19, ĉefurbo Manilo kaj Kezonurbo po 60 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la popola etimologio la origina antaŭhispana nomo de la vilaĝo estis laŭdire Masicu aŭ Maca-sicu, kiujn la hispanoj literumis kiel "Meksiko". Meksiko estis fondita en 1581. La hispanaj kolonianoj faris el Meksiko la ĉefurbon de la nove formita Provinco Pampanga. Laŭ priskribo Meksiko estis unu el la plej "belaj kaj ĉarmaj" centroj en la provinco. Luksa preĝejo farita el ŝtono kaj kaheloj estis konstruita jam dum la fondojaro. Menciindas, ke tiutempe Meksiko inkluzivis la nunajn urbegojn San Fernando kaj Angeles. En 1660 okazis malsukcesa ribelo kontraŭ la hispanoj, poste la sideja rango estis forprenita. Iom poste la urbeto estis komerca centro. En 1898 dominado de Usono sekvis, fine dominado de japanoj inter 1941 kaj 1945.

Merkato en Meksiko

Religio[redakti | redakti fonton]

En Meksiko estas katolikaj preĝejoj kaj iomete metodismaj preĝejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Meksiko havas trairan ĉefvojon kaj flankovojon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Meksiko estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter decembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas ĉirkaŭ 30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans