Rosario (Batangoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosario
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4225
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128 352  (2020) [+]
Loĝdenso 566 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 51′ N, 121° 12′ O (mapo)13.846121.206Koordinatoj: 13° 51′ N, 121° 12′ O (mapo) [+]
Alto 148 m [+]
Areo 226,88 km² (22 688 ha) [+]
Rosario (Filipinoj)
Rosario (Filipinoj)
DEC
Rosario
Rosario
Situo de Rosario

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rosario, Batangas [+]
vdr

Rosario - tagaloge Bayan ng Batangas - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Batangoj.

Urbodomo de Rosario

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rosario kuŝas sur ebenaĵo kaj montetoj [1]. Lipa (Filipinoj) troviĝas 12, provinca sidejo Batangas 17, ĉefurbo Manilo 86, Kezonurbo 95, Cagayán de Oro 706 kilometrojn (aere) [2].

Salutarko en Rosario

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence la loĝantoj loĝis ĉe la marbordo, sed la loko estis predo de la pirataj atakoj dum la 18-a jarcento. Tial la loĝantoj translokiĝis norden. La oficiala fondo okazis en 1687. La vilaĝo nomiĝis "Santo Rosario", sed ĝi estis plene detruita dum la Filipin–usona milito. Rosario iĝis aparta municipo en 1950 kaj atingis la internacian klasifikon urbego en dua duono de la 2010-aj jaroj.

Religio[redakti | redakti fonton]

Rosario estas ĉefe kristana.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Rosario kuras gravaj vojoj el Lipa kaj Batangas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Rosario estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1142 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 22-28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]