Baguio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Limsignoj (El supro al subo, el maldekstro al dekstro) Panagbenga Park; Wright Park; Baguio City Hall; SM City Baguio; Baguio Cathedral; Session Road; Burnham Park Lake

Baguio (elparolita Bagio), oficiale la Urbo Baguio (filipine: Lungsod ng Baguio), estas urbego en la nordo de la insulo Luzono, kiu estas en la Filipinoj. Ankaŭ la urbo iafoje estas konita kiel "La Urbego de Pinoj" (angle: City of Pines, ĉar ĝi havas grandajn arbarojn de ĥasi-pinoj) aŭ kiel "La Somera Ĉefurbo de la Filipinoj" (angle: Summer Capital of the Philippines, pro sia klimato). Geografie, la urbo estas en la provinco de Bengeto, kaj inter 1901 kaj 1916 ĝi estis fakte la provinca ĉefurbo de Bengeto. En la jaro 1916, Baguio iĝis memrega kiel ĉart-urbo. La urbo nuntempe estas la centro de komerco kaj eduko nord-Luzone. Laŭ la popolnombrado de 2015, 345,366 da homoj loĝas en Baguio.

En la jaro 1900, Baguio estis fondita de la imperiistoj Usonaj kiel "monteta stacio" (hill station) ĉe la loko de ibaloja vilaĝo nomita Kafagway. Ĝi estis la sola monteta stacio de la Usonanoj en Azio. La nomo de la urbo estis devenita de la vorto ibaloja bagiw, kiu signifas "musko". La urbo situas ĉe alto de 1500 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sub rego Hispania[redakti | redakti fonton]

Sub la rego hispana, en la jaro 1846, la Hispanoj kreis "comandancia"-n en la apuda urbeto La Trinidad, kaj dividis Bengeton je 31 da "rancheria", unu inter kiuj estis Kafagway, vasta herba kampo kie nuntempe staras Burnham Park. Bagiw, tiea termino por "musko" kie antaŭe estis abunda en la areo, iĝis "Baguio", kaj Baguio iĝis la nomo de la rancheria.

Dum la Filipina Revolucio de julio de 1899, filipinaj soldatoj sub Pedro Paterno liberigis la urbon La Trinidad kaj kaperis la registaron: Bengeto estis deklarita kiel provinco de la Unua Respubliko Filipina. Baguio iĝis "urbeto", kaj Mateo Cariño iĝis ĝia urbestro.

Sub rego Usona[redakti | redakti fonton]

Kiam Usono kaperis la Filipinojn post la Hispana-Usona Milito, Baguio estis elektita kiel la somera ĉefurbo de la nova ŝtato. La tiutempa Filipinestro, William Taft, notis ke, "la vento estas kiel freŝa tiel tiu de la Adirondacks... la temperaturo dum la monato plej varma en la Filipinoj estas nur 68°F (20°C)."

En la jaro 1903, laboruloj filipinaj, japanaj kaj ĉinaj estis dungitaj por konstrui la Vojon Kennon, la unua vojo kiu ligis Baguion kun la malalta areo de Pangasinan. Antaŭ la konstruo, la nura vojo al Bengeto estis la Vojo Naguilian, sed ĉe ĝiaj plej altaj punktoj ĝi estis nur ĉevalvojo. En la 25 de oktobro de 1903, prezidanto Theodore Roosevelt subskribis dekreton kiu ordonis la konstruon de la militbazo de Camp John Hay. En la jaro 1904, la cetero de la urbo estis planita fare de la usona arĥitekto Daniel Burnham, kiu estas unu inter la modernaj kaj sukcesaj urboplanistoj.

Dum la jaro 1908 estis konstruita "La Domego" (angle: The Mansion), kiu poste iĝis la loĝejo de la usona Filipinestro dum la someraj monatoj.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kiel la cetero de la Filipinoj, Baguio estis kaptita de la japanoj en 1941 — ironie ili uzis la militbazon Camp John Hay kvazaŭ ĝi estus ilia propra militbazo. La apuda bazo de la Philippine Constabulary (tiutempa filipina polico), Camp Holmes, iĝis militprizono kien estis metitaj kaptitaj soldatoj, plejparte usonanoj, kiuj troviĝis tie inter aprilo de 1942 kaj decembro de 1944.

La urbo estis rekaptita de la usonanoj post la batalo de Baguio en 1945.