Mamburao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mamburao
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 5106
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 47 705  (2020) [+]
Loĝdenso 168 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 13′ N, 120° 36′ O (mapo)13.2233120.596Koordinatoj: 13° 13′ N, 120° 36′ O (mapo) [+]
Alto 8,8 m [+]
Areo 283,51 km² (28 351 ha) [+]
Mamburao (Filipinoj)
Mamburao (Filipinoj)
DEC
Mamburao
Mamburao
Situo de Mamburao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mamburao [+]
vdr

Mamburao - tagaloge Bayan ng Mamburao - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en insulo Mindoro, en regiono MIMAROPA, kie estas ĉefurbo de Okcidenta Mindoro. La urbo havas 15 distriktojn.

Aerfoto pri Mamburao

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mamburao kuŝas en nordokcidenta marbordo de la insulo [1]. Regiona ĉefurbo Kalapano troviĝas 61, Batangas 80, San Jose (Okcidenta Mindoro) 99, ĉefurbo Manilo 162, Kezonurbo 175, Baguio 362, Cebuurbo 473, Dabao 866, General Santos 925 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam la hispanoj unue alvenis, ili trovis tie maŭrojn kun fortikaĵo. Tial la hispanoj en 1560 revenis jam kun 15 ŝipoj. La kristanismo disetendiĝis en la insulo. Tamen invadoj de maŭroj okazis inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj kaj Mamburao estis transformita en piratparadizon fare de islamanoj, kiuj utiligis ĝin kiel bazon. En 1950 la insulo estis dividita administre orienta kaj okcidenta partoj, samtempe Mamburao iĝis ĉefurbo de la okcidenta insulparto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Mamburao dependas de sia agrikultura produkto. La du ĉefaj kultivaĵoj estas rizoj kaj maizoj, krome estas maniokoj, cepoj, akvomelonoj, fine ankaŭ bredado kaj fiŝkaptado.

Religio[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mamburao voje estas alirebla ambaŭflanke de vojo rondiranta la insulon. Plej ofte tricikoj trafikas en la urbo, sed estas ankaŭ flughaveno kaj mara haveno.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Mamburao estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 2688 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La jara averaĝa temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans