Subic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo pri haveno de Subic
Larĝa panoramo pri haveno de Subic
Subic
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2209
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111 912  (2020) [+]
Loĝdenso 390 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 53′ N, 120° 14′ O (mapo)14.876944444444120.23277777778Koordinatoj: 14° 53′ N, 120° 14′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 287,16 km² (28 716 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Subic (Filipinoj)
Subic (Filipinoj)
DEC
Subic
Subic
Situo de Subic

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Subic, Zambales [+]
vdr

Subic - tagaloge Bayan ng Subic - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, en la provinco Zambaloj. Subic konsistas el 16 distriktoj. Olongapo kaj Subic formas urbaron.

Urbodomo de Subic

Geografio[redakti | redakti fonton]

Subic kuŝas en la sudokcidenta parto de la insulo laŭ la marbordo [1]. Olongapo troviĝas nur 7, regiona sidejo San Fernando (Pampango) 49, provinca ĉefurbo Iba 61, ĉefurbo Manilo 86, Kezonurbo 93, Baguio 175, Puerto Princesa 594, Cebuurbo 646, Cagayan de Oro 860, Dabao 1048, General Santos 1114 kilometrojn (aere) [2].

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La denaskaj loĝantoj de Zambaloj nomis la regionon Hubek, kiu signifas "kapo de plugilo". Oni misparolis la nomon kiel Subiq, baldaŭe "Subig", fine Subic.

Panoramo de Subic

Historio[redakti | redakti fonton]

Subic estis akirita en 1572 fare de hispanoj, la komunumo estis fondita 1607, tiam aŭgustenaj monaĥoj kristanigis la loĝantojn. En 1762 la britoj invadis Filipinojn kaj transprenis la hispanan ĉefan mararmean bazon. Tio instigis la hispanajn militistojn fondi novan bazon, laŭ reĝa deklaro en 1884 Subic iĝis la mararmea haveno. En la sekva jaro ŝipriparejo estis fondita. En 1898 Usono venkis la hispanan armeon kaj akiris la havenon. Dum la 1-a mondmilito Usono jam profitis la havenon kun la riparejo. Inter 1942-1945 la japanoj regis, poste al Usono estis donita la rajto konservi dek ses militajn bazojn kaj administri la urbon Olongapo. Pluraj bunkroj konstruiĝis. En 1991 Usono retiris siajn fortojn kaj ekipaĵojn de Subic, poste la haveno transformiĝis al komerca uzo. Subic en la malfruaj 2000-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Subic la primara religio estas la katolika. En la urbego akademio estas la plej alta edukejo.

Preĝejo en Subic

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Subic estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 3379 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-septembro pli ofte pluvas. Januare kaj februare apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 24-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Subic situas laŭ ĉefvojo Olongapo-Iba. Ĉe la urbego internacia flughaveno funkcias. Ankaŭ fiŝkaptista haveno apartenas al la nun civila haveno.

Plaĝo en Subic

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans