Taytay (Rizalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taytay
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 1920
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 386 451  (2020) [+]
Loĝdenso 9 960 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 34′ N, 121° 8′ O (mapo)14.569167121.1325Koordinatoj: 14° 34′ N, 121° 8′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 38,8 km² (3 880 ha) [+]
Taytay (Filipinoj)
Taytay (Filipinoj)
DEC
Taytay
Taytay
Situo de Taytay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taytay, Rizal [+]
vdr

Taytay - tagaloge Bayan ng Imus - estas triaklasa (supozeble jam duaklasa) urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Rizalo.

Nova urbodomo en Taytay

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Taytay kuŝas sur ebenaĵo kaj tre mildaj deklivoj laŭ Laguna de Bay[1]. Angono troviĝas nur 4, Cainta 5, Pasig kaj Antipolo po 7, Kezonurbo 16, ĉefurbo Manilo 19 kilometrojn (aere) [2].

Domoj en Taytay

Historio[redakti | redakti fonton]

Taytay origine situis en la orienta flanko de Laguna de Bay. En 1578 jezuitoj alvenis, baldaŭ la loko estis centra misia stacio de franciskanoj. En 1579 Taytay estis formale establita kiel vilaĝo, ankaŭ kirko estis konstruita. Johano Baptisto estis ekde tiam la patrono. En la preĝejo la jezuitoj servis inter 1591-1768. Pro la senĉesaj inundoj la vilaĝo estis translokigita al pli alta tereno. La nova loko transprenis ankaŭ la patronon, eĉ la loknomon Taytay. Ekde 1853 ĝi apartenis al distrikto. En 1899 dum la Filipin–usona milito la plej granda parto de Taytay detruiĝis kaj post 2 jaroj ĝi estis parto de la nove kreita provinco Rizalo. Dum la 2-a mondmilito Taytay estis okupita de japanaj fortoj (1942-1945). En la 1980-aj jaroj la komunumo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda ol cent mil da loĝantoj).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hotelo en Taytay

Taytay estas konata pro siaj bonkvalitaj pretaj vestaĵoj kaj lignaĵoj (ĉefe mebloj). Ne mankas en la urbo ankaŭ la komerca sektoro. Ekzistas pli ol 7000 komercaj kaj industriaj firmaoj funkciigantaj en la municipo, krome turisma celloko funkcias.

Vojo en Taytay

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Taytay vivas katolikoj plejparte kaj du kampusoj funkcias en la urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Taytay havas trairan aŭtovojon kaj kelkajn flankovojojn al la najbareco. Ĝis la 2-a mondomilito ankaŭ fervojo trafikis. Enurbe tricikloj, aŭtoj, busetoj kaj aŭtobusoj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Taytay estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1005 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun pli oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans