Bayugan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bayugan
component city • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 8502
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 109 499  (2020) [+]
Loĝdenso 159 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 43′ N, 125° 45′ O (mapo)8.7143125.7481Koordinatoj: 8° 43′ N, 125° 45′ O (mapo) [+]
Alto 270 m [+]
Areo 688,77 km² (68 877 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Bayugan (Filipinoj)
Bayugan (Filipinoj)
DEC
Bayugan
Bayugan
Situo de Bayugan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bayugan [+]
vdr

Bayugan, [bajugan] - tagaloge Lungsod ng Bayugan - estas kvinaklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Caraga, en provinco Norda Agusano. Bayugan funkcias kiel kreskocentro de la provinco kaj konsistas el 43 distriktoj, el ili nur 3 estas urbaj, la ceteraj kamparaj distriktoj.

Urbodomo de Bayugan

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bayugan situas en norda parto de la insulo laŭ rivero sen marbordo [1]. Provinca ĉefurbo Prosperidad troviĝas 22, regiona ĉefurbo Butuano 35, Malaybalay 93, Dabao 186, Cebuurbo 268, Pagadiano 274, General Santos 297, ĉefurbo Manilo 834, Kezonurbo 837, Tuguegarao 1081 kilometrojn (aere) [2].

Dosiero:Andanan River.jpg
Trafluanta rivero ĉe Bayugan

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historiaj tempoj Bayugan ne estis komunumo. La historio estis la sama, kiel Filipinoj: indiĝena epoko, hispana kaj usona koloniaj epokoj, japana dominado inter 1942-1945. En 1948 oni komencis konstrui ĉefvojon tra la insulo, kiu tuŝis la areon de la nuna Bayugan. Helpe de la vojo alvenis migrantoj kaj konstruis loĝejojn. En 1961 la municipo oficiale estis fondita, en 2007 ĝi estis akceptita kiel urbo laŭ filipinaj kriterioj, fine en la fruaj 2010-aj jaroj Bayugan iĝis urbego laŭ la internacia kriterio. (Inter 2007-2009 la urbega statuso estis forprenita pro juraj aferoj, kiuj daŭris ĝis 2011).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa industrio de Bayugan estas la agrikulturo surbaze de tranĉitaj floroj, rizoj, maizoj, pluraj fruktoj, legomoj, kaŭĉukoj, kafoj, kakaoj.

Eduko kaj eklezio[redakti | redakti fonton]

La plej menciindaj edukejoj estas kolegio kaj instituto en Bayugan. La plej signifa eklezio estas la katolika.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bayugan havas trairan ĉefvojon kaj kelkajn malgravajn vojon al la proksimeco. Enurbe ĉefe tricikloj trafikas, inter pli grandaj urboj aŭtobusoj. Ĉe Butuano troviĝas la plej proksima flughaveno.

Avenuo en Bayugan

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bayugan situas en la ekvatora klimato kun tifonoj. Jare pluvas averaĝe po 1940 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejoj
  • urbodomo
  • monumento
  • parko
  • festivaloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans