Bongao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marbordo de Bongao
Coast of Bongao, Tawi Tawi.jpg
Marbordo de Bongao
Bongao
Coast of Bongao, Tawi Tawi.jpg
Administrado
Poŝtkodo 7500 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 116 118  (2020) [+]
Loĝdenso 317 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 2′ N, 119° 46′ O (mapo)5.02917119.77306Koordinatoj: 5° 2′ N, 119° 46′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 365,95 km² (36 595 ha) [+]
Situo de Bongao
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bongao, Tawi-Tawi [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bongao - tagaloge Bayan ng Bongao - estas kvinaklasa urbego (municipo), ankaŭ marhavena kaj universitata urbo en Filipinoj, en insulo de Tavi-Tavio, en regiono Aŭtonoma Regiono de Islama Mindanao, kie ĝi estas administra centro de la provinco Tavi-Tavio. Bongao havas 35 distriktojn.

Monto Bongao

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bongao situas en la okcidenta parto de la insulo Tavi-Tavio [1]. La teritorio de la komunumo inkluzivas insulon Bongao kaj aliajn malgrandajn insulojn, same kiel la okcidentan finaĵon de insulo Tavi-Tavio. Zamboanga troviĝas 310, Puerto Princesa 527, regiona ĉefurbo Kotabato (urbo) 534, Dabao 665, Cebuurbo 725, ĉefurbo Manilo 1056, Kezonurbo 1069, Baguio 1255 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu areo vivis homoj jam antaŭ 5-8 jarmiloj. Ekde la 14-a jarcento islamaj misiistoj alvenis kaj establis la unuan moskeon de Filipinoj. La provinco ne estis oficiale kontrolita rekte de la hispanoj, ĉar la Sultanlando de Suluo baris tion milite. Tamen okazis hispana kontrolo en la lasta periodo antaŭ la usona periodo. La usona dominado finiĝis dum la 2-a mondmilito kaj poste ĝis la fruaj 1970-aj jaroj Bongao estis nur malantaŭa vilaĝo. La ĉefurbo de la provinco estis Batu-Batu, poste pro armita ribelo jam Bongao. Subite la loĝantaro ŝveliĝis, en la 2010-aj jaroj Bongao akiris la internacian klasifikon grandurbo (pli granda, ol cent mil).

Haveno de Bongao kun usona ŝipo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La alvenintaj ĉinoj malfermis la komercon en Bongao.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bongao havas trairan vojon kaj maran havenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bongao situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1874 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Bongao pluraj universitatoj funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans