Kabugao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabugao
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3809
Demografio
Loĝantaro 16 215  (2020) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 1′ N, 121° 11′ O (mapo)18.023888888889121.18333333333Koordinatoj: 18° 1′ N, 121° 11′ O (mapo) [+]
Alto 262 m [+]
Areo 935,12 km² (93 512 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Kabugao (Filipinoj)
Kabugao (Filipinoj)
DEC
Kabugao
Kabugao
Situo de Kabugao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kabugao [+]
vdr

Kabugao - tagaloge Bayan ng Kabugao - estas malgranda urbo (municipo) en Filipinoj, en Kordilera Administra Regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de la provinco Apajao. Kabugao havas 21 distriktojn.

Provinca domo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kabugao situas en montaro laŭ rivero en la norda flanko de la insulo Luzono for de marbordo [1]. Laoag troviĝas 65, regiona ĉefurbo Baguio 189, Kezonurbo 370, ĉefurbo Manilo 382, Cebuurbo 906, Dabao 1310, General Santos 1392 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine indiĝenoj loĝis ĉi tie. Depost alveno de hispanoj en Luzonon, tiu areo restis ekster hispana kontrolo ĝis la malfrua 19-a jarcento pro la malbonaj trafikaj eblecoj. En 1684 la monaĥoj provis konverti la homojn al la kristanismo kaj starigis preĝejon en la nuna loko de Kabugao. Totala hispana kontrolo ne okazis. Dum la usona periodo (unua duono de la 20-a jarcento) komenciĝis establo de la administracio. La japanaj soldatoj havis la areon inter 1942-1945. Kabugao estis fondita en 1950, la memstara provinco Apajao en 1995.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kabugao estas agronomia urbeto. Oni produktas rizojn sur terasoj. Menciindas produktado de maizoj, kafoj, legomoj, fruktoj. Hejme oni faras korbojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kabugao havas solan alvenintan vojon konstruitan nuntempe. La rivero estas navigebla per kanuoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kabugao situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1696 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter februaro-aprilo iomete pli malofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans