Porac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porac
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2008
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 140 751  (2020) [+]
Loĝdenso 448 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 4′ N, 120° 33′ O (mapo)15.071944444444120.54194444444Koordinatoj: 15° 4′ N, 120° 33′ O (mapo) [+]
Alto 98 m [+]
Areo 314 km² (31 400 ha) [+]
Porac (Filipinoj)
Porac (Filipinoj)
DEC
Porac
Porac
Situo de Porac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Porac, Pampanga [+]
vdr

Porac - tagaloge Lungsod ng Porac - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. Porac estas laŭ areo la plej granda en Pampango kaj estis la plej granda en la insularo antaŭ ol ĝi estis dividita en apartajn municipojn.

Urbodomo de Porac

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Porac kuŝas sur piedo de vulkano Pinatubo [1]. La provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) kaj Floridablanca (Filipinoj) troviĝas nur po 11, Angeles 13, Guagua 15, Lubao 16, ĉefurbo Manilo kaj Kezonurbo po 71 kilometrojn (aere) [2].

Gimnazia sportcentro en Porac

Historio[redakti | redakti fonton]

Porac estis fondita en 1594, sed oni trovis pruvojn pri homa ĉeesto el la periodo 12-a kaj 17-a jarcentoj. La Filipina Ŝtata Armeo havis tie bazon inter 1942-1946, ties soldatoj batalis kontraŭ la japanoj. Kataklisma erupcio de la proksima Pinatubo okazis en 1991. En la 2000-aj jaroj Porac atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Porac estas grava fonto de granito kaj aliaj mineraloj. En la urbo oni prilaboras manĝaĵojn, eĉ ankaŭ por eksterlando. En 2014 oni fondis bienon, kie oni kombinas komercon, loĝadon, distradojn. La loka registaro nomis ĝin kiel la regiona kreskocentro de Centra Luzono. Nun, ĝi estas unuaranga turisma celloko.

Preĝejo en Porac

Religio[redakti | redakti fonton]

En Porac vivas katolikoj plejparte. Ankaŭ metodismaj preĝejoj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Porac havas trairan vojon el Angeles kaj malgravajn flankovojojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Porac estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 1280 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter novembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Preĝejo en Porac

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans