Guimba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guimba
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3115
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 127 653  (2020) [+]
Loĝdenso 520 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 40′ N, 120° 46′ O (mapo)15.660555555556120.765Koordinatoj: 15° 40′ N, 120° 46′ O (mapo) [+]
Alto 37 m [+]
Areo 245,29 km² (24 529 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Guimba (Filipinoj)
Guimba (Filipinoj)
DEC
Guimba
Guimba
Situo de Guimba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guimba, Nueva Ecija [+]
vdr

Guimba estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Nova Ekijo. La loknomo el indiĝena lingvo, kiu estis la procezo hejti molajn argilajn potojn en kavo ĝis ili fariĝos ruĝetaj kaj firmaj.

Salutarko en Guimba

Geografio[redakti | redakti fonton]

Guimba situas sur ebenaĵo [1]. Tarlakurbo troviĝas 24, Cabanatuan 31, provinca ĉefurbo Palayan 37, Kezonurbo 113, ĉefurbo Manilo 122 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna Guimba iam estis pluvarbaro kun neniuj konstantaj homoj, nur foje ĉasistoj vivis tie. La unuaj kamparanoj alvenis en 1865 kaj forhakis la arbojn, poste plantis rizajn semojn. De tiam la rizo fariĝis la ĉefa agrikulturaĵo en la areo eĉ en la 20-a jarcento. Guimba estis oficiale fondita en 1897. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. La malnova urbodomo estis konstruita dum la usona erao, la nova en 2006. Guimba ricevis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la malfruaj 2000-aj jaroj.

Urbodomo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Guimba restis plu agrikultura urbo, sed nuntempe aperis la loka manfarada okupiĝo kaj iomete la komerco.

Religio[redakti | redakti fonton]

Plej granda parto de la loĝantaro estas katolikoj, dum aliaj religioj kiel metodistoj, adventistoj eĉ Islamo kaj aliaj ankaŭ ekzistas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Guimba estas atingebla per traira ĉefvojo kaj flankovojoj. La iama stacidomo nun estas ruino.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Guimba estas klasifikita kiel tropika, tamen malpli da pluvo falas, nur jare po 593 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte. La temperaturo varias inter 22-30 °C.

Katolika paroĥa preĝejo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Guimba naskiĝis episkopo Alberto Ramento

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans