Tandag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tandag
component city
Administrado
Poŝtkodo 8300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62 669  (2020) [+]
Loĝdenso 215 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 5′ N, 126° 12′ O (mapo)9.0788888888889126.19861111111Koordinatoj: 9° 5′ N, 126° 12′ O (mapo) [+]
Alto 88 m [+]
Areo 291,73 km² (29 173 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tandag (Filipinoj)
Tandag (Filipinoj)
DEC
Tandag
Tandag
Situo de Tandag

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tandag [+]
vdr

Tandag - tagaloge Lungsod ng Tandag - estas komponenta urbo en Filipinoj, en la insulo Mindanao, en regiono Caraga, kie estas ĉefurbo de la provinco Suda Surigao. La urbo havas 21 distriktojn.

Provinca domo de Tandag

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tandag etendiĝas laŭ la nordorienta marbordo de la insulo [1]. Prosperidad troviĝas 61, regiona ĉefurbo Butuano 74, Surigao 110, Cagayan de Oro 188, Dabao 235, Cebuurbo 285, General Santos 348, Manilo 835, Kezonurbo 836, Tuguegarao 1066 kilometrojn (aere) [2].

Administracia domo en Tandag

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis indiĝena komunumo nomata Long, la loĝantoj prenis la kristanismon post alveno de hispanaj misiistoj, sed precipe depost 1609. La misiistoj konstruis ŝtonfortikaĵon, poste ĝi iĝis centro de la kredo. En 1650 Tandag ĉefurbo de granda teritorio en la insulo. Dum la sekvaj jarcentoj parte piratoj, parte sismoj, parte tifonoj detruis la fortikaĵon, fine pro la 2-a mondmilito restis nenio. Depost la mallongdaŭra filipina revolucio (1898) dominado de Usono, pli poste Japanio okazis. En 2007 la statuso estis levita al komponenta urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Tandag la plej multaj el la homoj estas kamparanoj (rizoj, maizoj, kaj kokosoj) aŭ fiŝkaptistoj, krome gravas la komerca sektoro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tandag voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La urbo havas enlandan flughavenon kaj maran havenon. En la urbo plejparte tricikloj kaj busetoj, ekstere aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Tandag estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 4490 mm, en ĉiuj monatoj pluvas abunde. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Festivalo en Tandag

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans