San Pedro (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
San Pedro
MuntinlupaSanPedrojf2112 03.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4023 [+]
Retpaĝaro cityofsanpedrolaguna.gov.ph [+]
Demografio
Loĝantaro 325 809  (2015) [+]
Loĝdenso 13 547 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 21′ N, 121° 3′ O (mapo)14.358333333333121.05833333333Koordinatoj: 14° 21′ N, 121° 3′ O (mapo) [+]
Areo 24,05 km² (2 405 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de San Pedro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Pedro, Laguna [+]
Information icon.svg
vdr

San Pedro, tagaloge Lungsod ng San Pedro, (traduke Sankta Petro) estas universitata urbego (duaklasa) en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en Laguno (provinco). La urbego havas la plej altan loĝdenson en la provinco kaj estas navedurbo de Metro Manila. Sankta Pedro aspektas kiel la 18-a membro de Metro Manila.

Urbodomo de San Pedro

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Pedro situas sur la marborda ebenaĵo laŭ Laguna de Bay [1]. Muntinlupo troviĝas 6, Dasmariñas 13, Bakoro 16, Calamba 21, Manilo 25, Kezonurbo 36 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama San Pedro de Tunasán fariĝis urbeto en 1725 laŭ dekreto de reĝo Karlo la 2-a de Hispanio. Pli frue aŭgustenaj monaĥoj posedis la bienojn en Tunasán. Dum tiu periodo agrikulturo, fiŝkaptado, anasoj kaj aliaj fruktarboj estis la enspezoj de la loĝantoj. En la jaro 1902 oni simpligis la loknomon al San Pedro. La urbeto ricevis unuaklasan municipon aŭ urban statuson en 2013.

Vojo en San Pedro
Vojo en San Pedro

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de San Pedro konsistas el komerco, industrio kaj agrikulturo.

Eduko kaj religio[redakti | redakti fonton]

San Pedro havas plurajn kampusojn kaj kolegiojn.

La ĉefa religio estas la katolika, krome metodistoj, presbiteroj, eĉ islamo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En San Pedro la pasaĝeroj uzas aŭtobusojn, busetojn, triciklojn. Estas ankaŭ fervojaj stacidomoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de San Pedro estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas po 2015 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 26-32 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans