Las Piñas

| Las Piñas | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| tre urbanizita urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 1740–1752 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 615 549 (2024) [+] | ||||
| Loĝdenso | 18 830 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 14° 27′ N, 120° 59′ O (mapo)14.45120.98333333333Koordinatoj: 14° 27′ N, 120° 59′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 25 m [+] | ||||
| Areo | 32,69 km² (3 269 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Las-Pinjaso aŭ Las Piñas estas metropolo en Filipinoj, en insulo Luzono, apartenanta al Manila Metropolo.
Laŭ la stato de 2024 en la urbo Las Piñas vivis 615 549 loĝantoj sur areo de 32,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 830 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Parañaque, Bacoor kaj Muntinlupa.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Las Piñas situas en norda parto de la lando laŭ la marbordo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hispanoj fondis tie fiŝkaptistan vilaĝon en 1762 aŭ en 1797. En 1898 Usono akiris la urbeton, poste la japanoj okupis ĝin en 1942. En 1997 Las Piñas oficiale aliĝis al Manila Metropolo. La plej impona laborejo produktas motorojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Las Piñas jare pluvas po ĉirkaŭ 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-decembro. La temperaturo estas sufiĉe konstanta, kiu varias inter 21-32 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Las Piñas havas bonajn aŭtovojajn kontaktojn kun la najbareco.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo, ekde 1824 orgeno el bambuo muzikas
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans





