Tubod (Norda Lanao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tubod
municipo de Filipinoj

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 9209
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50 073  (2020) [+]
Loĝdenso 203 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 3′ N, 123° 48′ O (mapo)8.05123.8Koordinatoj: 8° 3′ N, 123° 48′ O (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 246,8 km² (24 680 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tubod (Filipinoj)
Tubod (Filipinoj)
DEC
Tubod
Tubod
Situo de Tubod

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tubod, Lanao del Norte [+]
vdr

Tubod - tagaloge Bayan ng Tubod - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, kie estas ĉefurbo de la provinco Norda Lanao. La urbo havas 24 distriktojn. La loknomo signifas laŭ indiĝena lingvo: "la akvofonto".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tubod kuŝas en la norda flanko de la insulo laŭ golfo [1]. Ozamiz troviĝas 10, Pagadian 49, regiona ĉefurbo Cagayan de Oro 98, Kotabato (urbo) 105, Dabao 227, Cebuurbo 251, General Santos 263, ĉefurbo Manilo 789, Kezonurbo 795, Baguio 993 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Tubod estis fondita en 1946 el pluraj loĝlokoj apartenantaj al la najbaraj komunumoj. La urbo estas administra centro de la provinco ekde 1982.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Tubod plejparte vivas katolikoj, sed ĉeestas ankaŭ la Islamo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tubod voje estas alirebla ambaŭflanke laŭ la marborda vojo, krome pli simpla vojo kuras al interno de la insulo. Estas signifa ponto tra la golfo. Pri ekzisto de haveno mankas informoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Tubod estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 955 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La urbo situas ekster la tifona zono. La averaĝa jara temperaturo estas 26,6 °C kaj varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika preĝejo
  • festivalo
  • sportaj instalaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans