Kalookano
Kalookano (hispane: Caloocan; tagale: Kalookan) estas milionurbo, ankaŭ universitata urbo en Filipinoj. Ĝi situas en la norda landoparto, sur la insulo Luzono. La urbo estas parto de la metropola aglomeraĵo Manila Metropolo, kiu krome konsistas el 15 pliaj urboj. La loknomo signifas: "plej interna areo".
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 53 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 1 338 000 en 2007
- Horzono: UTC + 8
- Poŝtkodo: 0900-1096
- Telefonkodo: + 63 2
- Aŭtokodo:
- 14°39′12″N 120°59′00″O / 14.65333°N, 120.983333°OKoordinatoj: 14°39′12″N 120°59′00″O / 14.65333°N, 120.983333°O
Geografio[redakti | redakti fonton]
Kalookano situas laŭ fervojo proksime de Manilo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kalookano estis nesto de la sekreta batalema societo por la revolucio dum la hispana okupo. La revolucio tie komenciĝis en 1896. Dum la 2-a mondmilito la japanoj okupis ankaŭ tiun urbon.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Kalookano havas tropikan klimaton kun influo de musono. Estas 2 sezonoj, la seka periodo daŭras inter januaro-aprilo, la ceteraj monatoj estas pluvaj. Jare pluvas po 2042 mm. La temperaturo estas konstante iom pli, ol 30 C.