Saltu al enhavo

Meksiko (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksiko
la urbodomo
la urbodomo
la urbodomo
municipo de la Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Filipinoj
Regiono Centra Luzono
Provinco Pampango
Poŝtkodo 2021
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 187 597  (2024) [+]
Loĝdenso 1 598 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 4′ N, 120° 43′ O (mapo)15.0645120.7203Koordinatoj: 15° 4′ N, 120° 43′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 117,41 km² (11 741 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Meksiko (Luzono)
Meksiko (Luzono)
DEC
situo sur la insulo Luzono
Meksiko (Filipinoj)
Meksiko (Filipinoj)
DEC
situo en la Filipinoj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mexico, Pampanga [+]
vdr

MeksikoMeksikurbo - tagaloge Lungsod ng Mexico [mehiko] - estas kvinaklasa urbego en insulo Luzono de la Filipinoj. Administre ĝi apartenas al la regiono Centra Luzono kaj al la provinco Pampango. Dum la hispana dominado ĝi estis konata kiel Nuevo México (Nova Meksiko). Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 187 597 loĝantoj sur areo de 117,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 598 loĝantoj/km².

Hotelo en Meksiko

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Meksiko kuŝas sur ebenaĵo [1]. Provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) troviĝas nur 8, Angeles 16, Lubao 19, ĉefurbo Manilo kaj Kezonurbo po 60 kilometrojn (aere) [2].

Laŭ la popola etimologio la origina antaŭhispana nomo de la vilaĝo estis laŭdire Masicu aŭ Maca-sicu, kiujn la hispanoj literumis kiel "Meksiko". Meksiko estis fondita en 1581. La hispanaj kolonianoj faris el Meksiko la ĉefurbon de la nove formita Provinco Pampanga. Laŭ priskribo Meksiko estis unu el la plej "belaj kaj ĉarmaj" centroj en la provinco. Luksa preĝejo farita el ŝtono kaj kaheloj estis konstruita jam dum la fondojaro. Menciindas, ke tiutempe Meksiko inkluzivis la nunajn urbegojn San Fernando kaj Angeles. En 1660 okazis malsukcesa ribelo kontraŭ la hispanoj, poste la sideja rango estis forprenita. Iom poste la urbeto estis komerca centro. En 1898 dominado de Usono sekvis, fine dominado de japanoj inter 1941 kaj 1945.

En Meksiko estas katolikaj preĝejoj kaj iomete metodismaj preĝejoj.

Meksiko havas trairan ĉefvojon kaj flankovojon.

La klimato de Meksiko estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter decembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas ĉirkaŭ 30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans