Manado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo pri Manado
Larĝa panoramo pri Manado
Manado
urbo de Indonezio
Devizo: Si Tou Timou Tumou Tou
Administrado
Poŝtkodo 25000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 461 636  (2015) [+]
Loĝdenso 2 766 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 30′ N, 124° 50′ O (mapo)1.4930555555556124.84126111111Koordinatoj: 1° 30′ N, 124° 50′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 166,87 km² (16 687 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Manado (Indonezio)
Manado (Indonezio)
DEC
Manado
Manado
Situo de Manado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manado [+]
vdr

Manado (ĉine 万鸦老) estas marhavena urbego kaj katolika diocezo en insulo Sulaveso, en provinco Norda Sulaveso en Indonezio, kie ĝi estas administra centro de la provinco. Laŭ stato de la jaro 2020 la urbo havis 451 916 loĝantojn. Manado konsistas el 11 distriktoj. La loknomo devenis el la loka lingvo signifanta "sur la malproksiman marbordon" aŭ "en la distanco".

Panoramo en Manado

Geografio[redakti | redakti fonton]

Manado situas en norda parto de la insulo laŭ golfo ĉirkaŭita per montoj. Bitung troviĝas 33, Balikpapan 943, Makassar 950, Denpasar 1551, Surabajo 1656, Semarang 1856, Jogjakarto 1908, Bandungo 2126, ĉefurbo Ĝakarto 2173, Palembang 2287, Bandar Lampung 2306, Batam 2313, Pekanbaru 2603, Medano 2916, Banda Aceh 3308 kilometrojn (aere) [1].

Katedralo de Manado

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol eŭropanoj alvenis al Norda Sulaveso, la areo apartenis al sultanlando, kie estis postulo la islama religio. Ekde la 16-a jarcento dominado de portugaloj komenciĝis, ekde la 1550-aj jaroj hispanoj regis. Tiam ili transprenis la portugalan fortikaĵon, dum la haveno estis komerca centro pri kafoj de ĉinoj. Jam la nederlandanoj konstruis novan fortikaĵon en 1658, pli poste la unuan kirkon ĉi tie. La angla biologo Alfred Wallace vizitis Manadon en 1859 kaj laŭdis la urbon por ĝia beleco. La japana dominado okazis inter 1942-1945. En 1961 katolika dicezo estis establita.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Loka lingvo estas parolata en Manado, ankaŭ la malaja lingvo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Manado havas trairan ĉefvojon laŭ la marbordo, krome kuras vojo al Bitung kaj al interno de la insulo. La marhaveno estas tre grava kaj la internacia flughaveno apartenas al la ĉefaj indoneziaj flughavenoj. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Ĉina templo
Sekta kirko

Klimato[redakti | redakti fonton]

Manado havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2662 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 26 kaj varias inter 21-31 . Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vididindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

plaĝo Kalasey