Saltu al enhavo

Davao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Davao

emblemo

tre urbanizita urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Love, Peace, and Progress
(amo, paco kaj progreso)
Administrado
Lando Filipinoj
Regiono Davaa Regiono
Provinco Suda Davao
Poŝtkodo 8000
Telefonkodo 82
Retpaĝaro www.davaocity.gov.ph
Demografio
Loĝantaro 1,363,337[1]
Loĝdenso 558 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 07°04′20″N 125°36′25″O  /  7.07222°N, 125.60694°O / 7.07222; 125.60694 (Davao) (mapo) Koordinatoj: 07°04′20″N 125°36′25″O  /  7.07222°N, 125.60694°O / 7.07222; 125.60694 (Davao) (mapo)
Alto 22 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 2.443,61 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+8
Davao (Filipinoj)
Davao (Filipinoj)
DEC
Situo de Davao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Davao City [+]
vdr

Davao[2] (cebue kaj tagaloge: Dabaw; hispane: Dávao) estas grava urbo de la Filipinoj. Ĝi okupas la nordan parton de la provinco Suda Davao, sed estas administre memstara.

Davao estas la ĉefurbo de la filipina regiono Davao kaj la fakta ĉefurbo de insulo Mindanao, kvankam tian titolon ĝi jure ne posedas. Panabo apartenas al urbaro de Davao.

Laŭ la stato de 2024 en la urbo Davao vivis 1 848 947 loĝantoj sur areo de 2 443,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 757 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Arakan kaj Santa Cruz.

Ĝi konsistas el 184 kvartaloj (baranggay), 40 el ili ne havas propran nomon sed nur numeron (de 1 ĝis 40).

La lingvo precipe uzata estas la cebua, en kiu la urbo nomiĝas Dakbayan sa Dabaw. Oni uzas ankaŭ la tagalogan, la anglan kaj aliajn filipinajn lingvojn. La miksa lingvaĵo foje uzata, kiam parolantoj de la cebua kaj de la tagaloga interkomunikas, estas nomata bisalog ("bis" referencas al la familio de la bisajaj aŭ visajaj lingvoj).

Ĝemelecoj

[redakti | redakti fonton]

Davao oficiale havas ok ĝemelecojn kun aliaj urboj kaj unu urban amikecon. La ĝemelaj urboj estas:

Urba amikeco ekzistas inter Davao kaj Uijeongbu en Suda Koreio.

Referencoj kaj fontoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Censo de 2009-02-27
  2. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la loĝloko Davao en la mapo 22. Tio ne estas miraklo, ĉar hispane la nomo aspektas tre simile, sed tamen tie pruviĝas oficiala esperantigo de la urbonomo. Tamen la hispana formo havas akcenton sur la unua silabo kaj Esperanto sur la antaŭlasta, do laŭ sono la du formoj ne identas. La referenco kaŭzas, ke la regiono kaj ties provincoj uzas la saman nomon.