Norda Sulaveso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Sulaveso
Sulawesi Utara

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Manado
Areo 13 851 km²
Loĝantaro  270 596 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-SA
emblemo
emblemo
vdr

Norda Sulaveso (indonezie Sulawesi Utara, enlande foje mallongigata "Sulut") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 13 851 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 Norda Sulaveso havis  270 596 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 162 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 4 urboj, 11 distriktoj, 150 subdistriktoj kaj 1 510 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Manado. Aliaj gravaj urboj estas Bitung, Modisi kaj Tomohon.

La provinco situas en la nordorienta pinto de la insulo Sulaveso. En la okcidento, ĝin limigas la provinco de Gorontalo. La provinco inkluzivas ankaŭ la insulojn Sangihe kaj Talaud, kiuj proksimas al la filipina insulo Mindanao.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la ĉefurbo Manado vidata el aviadilo