Tomohon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Tomohon
Larĝa panoramo en Tomohon
Tomohon
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96 411  (2015) [+]
Loĝdenso 655 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 19′ N, 124° 49′ O (mapo)1.324421124.82254Koordinatoj: 1° 19′ N, 124° 49′ O (mapo) [+]
Alto 734 m [+]
Areo 147,11 km² (14 711 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tomohon (Indonezio)
Tomohon (Indonezio)
DEC
Tomohon
Tomohon
Situo de Tomohon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tomohon [+]
vdr

Tomohon estas senmara urbego en insulo Sulaveso, en provinco Norda Sulaveso en Indonezio. Tomohon konsistas el 5 distriktoj.

Loka televizio en Tomohon

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tomohon situas en norda parto de la insulo (en ties norda duoninsulo) sur altebenaĵo ĉe 2 aktivaj vulkanoj. Provinca ĉefurbo Manado troviĝas nur 16, Bitung 39, Kotamobagu 87, Gorontalo 246, Paluo 604, Kendari 639, Palopo 706, Balikpapan 936, Denpasar 1538, Surabajo 1645, Semarang 1847, Jogjakarto 1898, Bandungo 2118, ĉefurbo Ĝakarto 2166, Palembang 2282, Bandar Lampung 2299, Batam 2311, Pekanbaru 2601, Medano 2916, Banda Aceh 3308 kilometrojn (aere) [1].

Vojo al Tomohon

Historio[redakti | redakti fonton]

Tomohon estis centro de reĝlando en mezo de la 19-a jarcento. Tomohon oficiale urbiĝis en 2003.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tomohon estas agrikultura urbego, krome oni produktas lignajn domojn. La pli nova branĉo estas la ekoturismo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Tomohon estas konata ankaŭ "urbo de studentoj". En 2017 Tomohon havis 327 infanĝardenojn, 68 bazlernejojn, 24 mezlernejojn, 2 universitatojn, 3 akademiojn kaj instituton.

Religioj[redakti | redakti fonton]

la plimulto de la homoj en Tomohon estas kristanoj (96.27%) - el tio protestantoj 73.01%, katolikoj 23.27%. Malgranda parto estas islama (3.63%) kaj iom da budhanoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tomohon havas plurajn vojojn al la proksimaj urboj, vilaĝoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Manado. Enurbe krom la kutimaj trafikiloj ankaŭ ĉevaltirataj ĉaroj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tomohon havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2324 mm. La averaĝa jara temperaturo estas nur 22 °C (pro la alteco) kaj varias inter 18-27 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vididindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • protestantaj kirkoj
  • buntaj parkoj kun diversaj floroj (Tomohon konatas ankaŭ "urbo de floroj")
  • ĉiujara florfestivalo

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans