Bitung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo kun ŝipoj ĉe Bitung
Larĝa panoramo kun ŝipoj ĉe Bitung
Bitung
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 218 520  (2015) [+]
Loĝdenso 721 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 27′ N, 125° 12′ O (mapo)1.4472222222222125.19777777778Koordinatoj: 1° 27′ N, 125° 12′ O (mapo) [+]
Alto 76 m [+]
Areo 302,89 km² (30 289 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Bitung (Indonezio)
Bitung (Indonezio)
DEC
Bitung
Bitung
Situo de Bitung

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bitung [+]
vdr

Bitung, estas marborda urbego en insulo Sulaveso, en provinco Norda Sulaveso en Indonezio. Bitung konsistas el 8 distriktoj. La urbego ricevis sian loknomon de arbo Barringtonia asiatica kreskiĝanta en la ĉirkaŭaĵo.

Fiŝa monumento en Bitung

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bitung situas en norda parto de la insulo laŭ marbordo. Administre apartenas al la urbego la kontraŭa insuleto. Provinca ĉefurbo Manado troviĝas 33, Makassar 972, Balikpapan 974, Denpasar 1575, Surabajo 1684, Semarang 1885, Jogjakarto 1937, Bandungo 2156, ĉefurbo Ĝakarto 2204, Palembang 2319, Bandar Lampung 2338, Batam 2346, Pekanbaru 2635, Medano 2948, Banda Aceh 3339 kilometrojn (aere) [1].

Haveno

Historio[redakti | redakti fonton]

Originale Bitung estis loĝita de indiĝenoj, baldaŭ pluraj popoloj alvenis. En la 16-a jarcento unue portugaloj, poste nederlandanoj, britoj vizitis la insulon. La nederlandanoj akiris la plenan insulon en 1905, kiu daŭris ĝis la japana dominado (1942-1945). Bitung mem fokusiĝis ĝuste pro la japana okupo, sed samtempe graviĝis la mara fiŝkaptado. Bitung urbiĝis en 1975, poste evoluis pro la haveno.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bitung estis nomita speciala ekonomia zono en 2014. Prioritataj sektoroj estas kuracherba apoteko, fiŝindustrio kaj kokosa prilaborado. Pri frue oni laboris en plantejoj aŭ fiŝkaptadis aŭ produktis ŝipojn.

Industriaĵo

Populacio[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la populacio estas indiĝenoj, krome estas ĉinoj kaj indonezianoj el Javo.

Religio[redakti | redakti fonton]

Sulaveso estas ponto inter la katolika Filipinoj kaj ceteraj insuloj de Indonezio. La loĝantoj apartenas plejparte al la protestantoj (59,87%), la islamo enradikiĝis en 1630 (nuntempe 36,48%), estas ankaŭ katolikoj (3,32%), fine budhistoj, konfucianistoj (malpli ol 1%).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bitung havas trairan ĉefvojon laŭ la marbordo, krome kuras vojo al la provinca ĉefurbo Manado. La marhaveno havas rektan pasaĝeran trafikon kun Davao dum 3 tagoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bitung havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2843 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 26,5 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vididindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans