Indiĝeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Indiĝeno estas homo, kies prapatroj jam tiom longe vivas en iu regiono, landokontinento, ke neniu plu memoras la tempon de eventuala enmigrado. Grava dato rilate tion foje estas la konkerado fare de fremda popolo.

Biologio aplikas la terminon, precipe kiel adjektivon, ankaŭ al bestoj kaj plantoj. Tie la "enmigrado" okazas normale per transporto de ekzempleroj (ĉe plantoj ankaŭ de semoj) flanke de homoj.

La signifo de "indiĝeno" estas simila al tiu de praloĝanto, aŭtoktono kaj aborigeno. Oni ne uzu tiujn vortojn, kvazaŭ ili distingus la praloĝantojn de diversaj landoj, ekzemple la aborigenojn de Aŭstralio. En Ameriko indiĝenoj estas la indianoj kaj inuitoj, en Barato la plej praaj ĝis nun vivantaj loĝantoj estas la adivasioj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]