Fremdeco
Aspekto
Fremdeco karakterizas ion, kio estas perceptata alie ol la kutimaĵo el la vidpunkto de tiu, uzanta ĉi tiun esprimon. Fremdeco povas esti taksata pozitive, en la senco de ekzotiko intereskapta, aŭ negative kiel ekz. ksenofobio. Homo, fremda al la koncerna lando, etno, urbo, familio aŭ homgrupo, estas nomita "fremdulo" (eksterlandulo). Por alfronti simple kaj komforte fremdecon ofte uzatas antaŭjuĝoj kaj stereotipoj (ŝablonoj).
Proverboj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas 39 proverboj pri fremd (sed neniuj pri malfremd aŭ konat) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof. [1]

„ 10. — Neleĝe akirita ne estas profita. Kiu fremdan avidas, propran forperdas. Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas. ” 
„ 219. — Fremda mizero ne estas sufero. Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas. Nur suferinto ŝatas feliĉon. Fremda korpo ne doloras. Oni maron admiras, se oni maron ne iras. ”

„ 1120. — Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas. Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-10 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Fremda lingvo
- Ksenofobio
- Enmigrado
- La Fremdulo, romano fare de Albert Camus