Centra Sulaveso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Sulaveso
Sulawesi Tengah

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Paluo
Areo 61 841 km²
Loĝantaro 2 635 009 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-ST
emblemo
emblemo
vdr

Centra Sulaveso (indonezie Sulawesi Tengah, enlande foje mallongigata "Sulteng") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 61 841 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 Centra Sulaveso havis 2 635 009 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 41 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 10 distriktoj, 147 subdistriktoj kaj 1 712 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Paluo.

montara pejzaĝo kun riz-kampoj kaj surpalisa lignodomo proksime de la provinca ĉefurbo Palu

La monta surfaco de la provinco respondecas pri forta etna fragmentiĝo de la loĝantaro kaj pri la malalta loĝdenso. For de la marbordaj ebenaĵoj estas malbone evoluinta transporta infrastrukturo, kio kontribuas al la izolado de tutaj regionoj, aparte en la orienta duoninsulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]