Tabako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tabako
Tabakofloroj (Nicotiana sylvestris)
Tabakofloroj (Nicotiana sylvestris)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Klaso: Dukotiledonoj Rosopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Nicotiana
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tabako (latine Nicotiana) estas planto el la genro Nicotiana el la familio de Solanacoj. El ĝiaj sekigitaj folioj oni pretigas tabakon. Estas pli ol 70 specioj de tabako, el kiuj la ĉefa komerca specio estas N. tabacum. La plej forta specio estas N. rustica amplekse uzata ĉirkaŭ la mondo.

Sekigitaj folioj de tabako estas ĉefe fumataj en cigaredoj, cigaroj aŭ kiel pipotabako kaj aromita nargilea tabako. Ili estas konsumitaj kiel snuftabako, maĉotabako kaj similaj konsummanieroj.

Tabako enhavas la alkaloidon nikotino, nome stimulilo.[1] Tabakuzado estas riska faktoro por multaj malsanoj, ĉefe por tiuj kiuj rilatas al la koro, hepato kaj pulmoj, kaj kelkaj kanceroj. En 2008, la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) nomis tabakon la sola plej granda kaŭzo de evitebla morto en la mondo.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Tabako povas esti ankaŭ premita en ŝtopiloj kaj tranĉaĵigita en flokojn.
Historia forno en Myrtleford, Viktorio, Aŭstralio.
Basma-tabakfolioj sekiĝantaj sub la suno ĉe Pomak-vilaĝo en Ksanti, Grekio.

La vorto tabako originas de la hispana kaj portugala vorto tabako.[3] La preciza origino de la hispana/portugala vorto estas pridisputata sed ĝi ĝenerale estas opiniita kiel originiĝinta, almenaŭ parte, de la taina lingvo, el la aravaka lingvaro de Karibio. En taina lingvo, laŭdire ĝi rilatis aŭ al rulaĵo de tabakfolioj (laŭ Bartolomé de las Casas, 1552), aŭ al la tabago, speco de Y-forma pipo por ekflarado de tabaka fumo ankaŭ konata kiel flartabako (laŭ Oviedo; kun la folioj mem referitaj kiel cohiba).[3][4]

Tamen, similaj vortoj en la hispana, la portugala kaj la itala estis ofte uzitaj ekde 1410 por aludi kuracherbojn kiuj verŝajne originas de la araba طبق tabaq, vorto laŭdire datrilatanta al la 9-a jarcento, kiel la nomo de diversaj herboj.[5][6][7]

Historio[redakti | redakti fonton]

William Michael Harnett (usonano, 1848-1892). Still Life with Three Castles Tobacco, 1880. Broklina Muzeo.

Tradicia uzado[redakti | redakti fonton]

Plej frua montro de fumanta eŭropano, el Tabacco de Anthony Chute, 1595.

Tabako jam estis longe uzata en Ameriko, kaj kelkaj kultivadejoj en Meksiko devenis de 1400-1000 a.n.e.[8] Multaj indianaj triboj tradicie kreskigis kaj utiligis tabakon kiel enteogeno. Orientaj nordamerikaj triboj portis grandajn kvantojn de tabako en saketoj kiel volonte akceptita komercobjekto, kaj ofte fumis ĝin en kalumetoj, aŭ en difinitaj sanktaj ceremonioj, aŭ por sigeli vendon.[9] Ili fumis ĝin ĉe tiaj okazoj en ĉiuj stadioj de vivo, eĉ en infanaĝo.[10] Estas kredite ke tabako estas donaco de la Kreinto, kaj ke la elspirita tabaka fumo portas oniajn pensojn kaj preĝojn al la Kreinto.[11][12]

Popularigado[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo el la verko de Frederick William Fairholt nome Tobacco, its History and Association, 1859.

Sekvante la alvenon de la eŭropanoj, tabako iĝis ĉiam pli populara kiel komercobjekto. Hernández de Boncalo, hispana kronikisto de Ameriko, estis la unua eŭropano kiu alportis tabakosemojn al la malnovmonda kontinento en 1559 laŭ ordonoj de la reĝo Filipo la 2-a (Hispanio). Tiuj semoj estis plantitaj proksime de Toledo, pli specife en areo konata kiel "Los Cigarrales" (cikadejoj) nomitaj laŭ la kontinuaj plagoj de cikadoj ("cigarras" in hispane, el kio poste derivos "cigaro"). Antaŭ la evoluo de pli malpezaj variantoj de tabako nome Virginia kaj White Burley, la fumo estis tro akra por esti enspirita. Malgrandaj kvantoj estis fumitaj en tempo, uzante pipon kiel la midŭaĥ (araba fuma pipo) aŭ kiseru (japana fuma pipo) aŭ fumante per lastatempe inventita akvopipo kiel ekzemple la bongsoni aŭ la nargileo (Vidu Thuoc-Lao por moderna daŭrigo de tiu praktiko). Enspira fumo jam estis ofta en Hindio kaj Ĉinio pere de la konsumo de kanabo kaj opio jarmilojn antaŭe. Tabako iĝis tiom populara ke la angla kolonio Jamestown uzis ĝin kiel valuto kaj ekeksportis ĝin kiel monvaro; oni konsideras ofte, ke tabako estis la eksportaĵo kiu savis Virginio el ruino.[13]

Ankaŭ supozitaj profitoj de tabako kontribuis al ĝia sukceso. La astronomo Thomas Harriot, kiu akompanis Sir Richard Grenville en lia ekspedicio de 1585 al la insulo Roanoke, opiniis, ke la planto "malfermis ĉiujn porojn kaj pasejojn de la korpo" tiel ke la korpoj de la indiĝenoj "estas notinde konservitaj sane, kaj ne konas multajn terurajn malsanojn, for de tiuj kiun ni en Anglio tiom ofte suferas."[14]

Produktado de tabako por fumado, maĉado, kaj flarado iĝis grava industrio en Eŭropo kaj kolonioj ĉirkaŭ 1700.[15][16] Tabako iĝis grava komerca kultivado en Kubo kaj en aliaj partoj de Karibio ekde la 18-a jarcento. Kubaj cigaroj estas ekde tiam tutmonde famaj.[17]

Fine de la 19-a jarcento, cigaredoj iĝis tre popularaj. Tabako kreskigis la ekonomion por Suda Usono ĝis ĝi estis anstataŭigita per kotono. Post la usona enlanda milito, ŝanĝo en postulo kaj ŝanĝo en laboristaro permesis al inventinto James Bonsack krei maŝinon kiu aŭtomatigis cigaredproduktadon. Tiu pliiĝo en produktado permesis enorman kreskon en la tabakindustrio ĝis la sciencaj revelacioj de la mezo de la 20-a jarcento.[18][19]

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Sekvante la sciencajn antaŭenigojn de la mezo de la 20-a jarcento, tabako iĝis kondamnita kiel sandanĝero, kaj poste iĝis ampleksita kiel kialo por kancero, same kiel por aliaj spiraj kaj cirkulaj malsanoj. En Usono, tio kondukis al la Tobacco Master Settlement Agreement (MSA), kiu aranĝis la proceson en interŝanĝo por kombinaĵo de ĉiujaraj pagoj al la ŝtatoj kaj libervolaj restriktoj en reklamado kaj merkatigo de tabakvaroj.[20]

En la 1970-aj jaroj, Brown & Williamson krucbredis varianton de tabako nome Y1. Tiu varianto de tabako enhavis nekutime altan kvanton de nikotino, preskaŭ duobligante sian enhavon de 3.2-3.5% ĝis 6.5%. En la 1990-aj jaroj, tio klinis la agentejon Manĝaĵa kaj Droga Administracio (FDA) por utiligi tiun varianton kiel indicon ke tabakentreprenoj intencite manipulis la nikotinenhavon de cigaredoj.[21] La deziro de multaj fumŝatantoj abandoni la kutimon kondukis al disvolvigo de produktoj por fumĉesado.[22]

En 2003, en respondo al kresko de tabakuzo en evolulandoj, la Monda Organizaĵo pri Sano (WHO)[23] sukcese kunigis 168 landojn por subskribi la Kadro-Konvencion sur Tabaklimigo (Framework Convention on Tobacco Control). Tiu Konvencio estis dezajnita por agiti por efika leĝaro kaj ĝia devigo en ĉiuj landoj por redukti la damaĝajn efikojn de tabako.[24] Inter 2019 kaj 2021, malkovroj pri pliigo de sanproblemoj pro COVID-19 el tabakokonsumado faciligis fum-reduktadon kaj eĉ ĉesadon.[25] Tio ĉio helpis la evoluon de tabakĉesigaj produktoj.

Drogo[redakti | redakti fonton]

Skribaĵo sur pakaĵo de cigaredoj kun priskribo de ĝia enhavo.

Tabako estas planto, kiun dum jarmiloj indiĝenoj de karibaj insuloj fumis, enkondukita en Eŭropon de André Thevet kaj Jean Nicot (el kies nomo devenas la vorto nikotino). Dum la 16-a jarcento ĝiaj folioj estis unue uzataj kiel kuracilo, poste por plezuro, tiel oni ĝin aŭ flaris (dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj tio estis la plej ofta uzo, kaj ĉiuj viroj havis tabakujon en poŝo por teni la provizon de snuftabako), maĉi (ankaŭ tiu uzo estis ĝis la komenco de la 20-a jarcento multe pli disvastigita) aŭ fumi, ĉu en pipoj aŭ en la okcidentaziaj akvopipoj, ĉu laŭforme de cigaroj faritaj el volvitaj folioj. La pli malgranda cigaredo, kiu estas kovrita de paperfolio, aperis nur meze de la 19-a jarcento, sed fariĝis la plej vulgara uzomaniero de tabako dum la 20-a jarcento.

Tabako ĉiam ludis gravan kulturan rolon ĉu inter la indianoj (vidu paco-kalumeto), ĉu en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kaj fine en la tuta mondo. En Eŭropo ŝtataj malpermesoj de tabakfumado estis oftaj. Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento ĉiam pli kaj pli da ŝtatoj en Eŭropo kaj Norda Ameriko rekomencas malpermesi kaj malfaciligi la privatan tabakfumadon, dirante, ke ĝi malbone influas la sanon de la fumanto kaj de proksimuloj (ĝi ekzemple kaŭzas pulman kanceron).

Tra la historio de la Esperanto-movado ofte estis kontraŭfumaj grupoj, ekzemple Verda Kruco kaj Tutmonda Agado-Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN).

Tabakoplantejo.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Oni kultivas tabakon simile al aliaj agrikulturaj produktoj. Semojn dekomence oni metis tuje en la grundo. Tamen, junaj plantoj suferis pliiĝantajn atakojn el foliskaraboj (Epitrix cucumerisE. pubescens), kiuj okazigis detruadon de duono de la rikolto en Usono en 1876. Ĉirkaŭ 1890, oni plenumis sukcesajn eksperimentojn kiuj metas la planton en kadro kovrita de fajna kotonaĵo. Nuntempe tabakosemojn oni metas en frubedojn aŭ varmobedojn, kaj oni aktivigas ĝian ĝermadon per lumo.[26] En Usono, tabakon ofte oni sterkas per la mineralo apatito, kiu parte senigas la planton el nitrogeno, por produkti pli deziritaj aromon.

Post la plantoj estas jam ĉirkaŭ 20 cm altaj, oni transplantas ilin al kampoj. Farmistoj iam atendis pluvan veteron por planti. Oni faras truon en la plugita tero per tabakobastoneto, kurba lignilo aŭ cervokorneto. Farinte du truojn (dekstre kaj maldekstre), la plantisto antaŭeniras du futojn, elektas plantojn el sia sako, kaj ripetas la faron. Oni inventis variajn mekanikajn tabakoplantilojn kiel Bemis, New Idea Setter, kaj New Holland (transplantiloj) fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj por aŭtomatigi la procezon: fari la truon, akvumi ĝin, enmeti la planton — ĉio en unu movo.[27]

Tabakoplantejo en Intercourse, Pensilvanio.

Oni kultivas tabakon ĉiujare, kaj oni rikoltas ĝin diversmaniere. Laŭ la plej malnova metodo, ankoraŭ uzata nuntempe, la tutan planton oni rikoltas per unu fojo tranĉante la tigon ĉegrunde per tabaktranĉilo; ĝi estas poste ligita al bastonetoj, po kvar ĝis ses plantoj por bastoneto, kaj oni pendigas tion en aerumejo. En la 19-a jarcento, brila tabako ekrikoltiĝis plukante unuopajn foliojn el la tigo kiam ili maturiĝas. La folioj maturiĝas el la grundo supren, kaj tiukadre tabakokampo rikoltita tiumanire postulas serian rikoltadon de nombraj "primings" (kvalitvariaĵojn), starte per folioj volado ĉe la grundo, sekve ĉe folioj seco en la mezo de la planto, kaj finfine ĉe la fortaj folioj ligero pinte. Antaŭ rikoltado, oni devas pinti kiam la rozkoloraj floroj disvolviĝas. "Pinti" ĉiam referencas al la forigo de la tabakfloro antaŭ la folioj estus sisteme rikoltitaj. Kiam disvolviĝis la industria revolucio, rikoltovehikloj uzitaj por transporti foliojn estis ekipitaj per homfunkciigitaj ligiloj, nome aparato kiu uzis ŝnuretojn por ligi foliojn al bastono. Pli ĵuse oni rikoltas grandajn tabakplantejojn mekanike, kvankam ankoraŭ oni faras la florpintadon kaj eĉ foje ankaŭ la foliplukadon mane.

En Usono, Norda Karolino kaj Kentukio estas la ĉefaj ŝtatoj en tabakproduktado, sekvitaj de Tenesio, Virginio, Georgio, Suda Karolino kaj Pensilvanio.[28]

Aerumado[redakti | redakti fonton]

Tabakstokejo en Simsbury, Konektikuto, uzita por aerumado de tabako.
Sunumita tabako, Bastam, Irano.

Aerumado kaj sekva aĝigo de tabako ebligas malrapidan oksidigon kaj degradadon de karotenoidoj en la tabakfolio. Tio produktas precizajn komponaĵojn en la tabakfolioj kaj havigas dolĉan aromon je fojno, teo, rozoleo, aŭ frukteca gusto, kio kontribuas al la "mildeco" de la fumado. La amelo estas konvertita en sukero, kiu glucidigas proteinon, kiu siavice estas oksidigita en tre glucidaj finproduktoj, nome karameliga procezo kiu aldonas guston. Inhalado de tiuj glucidaj finproduktoj en tabakofumado kontribuas al aterosklerozo kaj kancero.[29] Niveloj de glucidaj finproduktoj dependas de la aeruma metodo uzita.

Tabakon oni aĝigas pere de kelkaj aerumaj metodoj, inter kiuj menciindas jenaj:

  • Vera aerumado per kiu oni pendas tabakon en tre bone aerumitaj stokejoj kaj tie eblas sekigado dum periodo de ĉirkaŭ kvar ĝis ok semajnoj. Aerumita tabako havas pli malmultan sukeron, kio havigas al la tabakfumado pli mildan guston kaj altan enhavon de nikotino. Cigaroj kaj simialj tabaktipoj estas 'malhelaj' aerumitaj. La aerumejojn oni konstruas ĉu el briko aŭ ligno (depende de la mondoregiono) lasante abundajn truojn en ĉiu flanko por ke venteto eniru el ĉiuj punktoj.[30]
  • Fajraĝigo konsistas en pendado de tabako en grandaj stokejoj en kiuj oni tenas fajrojn el durligno je kontina aŭ intermita malforta bruliĝado, kaj tio postulas inter tri tagoj kaj dek semajnoj, depende de la procezo kaj de la tabaktipo. Fajraĝigo produktas tabakon kiu havas malmultan sukeron, kaj altan enhavon de nikotino. Piptabako, maĉtabako, kaj flartabako estas fajraĝigitaj.
  • Kamenumita tabako estis dekomence stokita el tabakobastonetoj, kiuj estis penditaj el fostoj en varmigeblaj aerumejoj. Tiuj stokejoj havas kamenojn el eksteraj fajroj, kiuj per varme aĝigas tabakon sen eksposni ĝin al fumo, kio malrapide plialtigas la temperaturon dum la daŭro de la aĝigo. Tiu procezo ĝenerale daŭras ĉirkaŭ unu semajnon. Tiu metodo produktas cigaredan tabakon kiu havas multan sukeron kaj mezgrandajn ĝis grandajn nivelojn de nikotino. Plej granda parto de cigaredoj enhavas kamenumitan tabakon, kiu produktas pli mildan, pli inhaleblan fumon. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke oni devas elhaki unu arbon por kamenumi 300 cigaredojn, kio rezultas en gravaj mediajn konsekvencojn.[31]
  • Sunumita tabako sekiĝas nekovrita subsune. Tiu metodo estas uzata en Turkio, Grekio kaj aliaj landoj de la baseno de Mediteraneo por produkti orientan tabakon. Sunumita tabako enhavas malmultajn sukeron kaj nikotinon kaj oni uzas ĝin ĉefe por cigaredoj. Avantaĝo estas senkosta sunenergio kaj nepostulo de tre specifaj stokejoj.

Kelkaj tabaktipoj trapasas duan etapon de aĝigo, konata kiel fermentadodolĉigado.[32] Tabako "Cavendish" trairas fermentadon premite en volvitan solvaĵon enhavantan sukeron kaj/aŭ aromon.[33]

Tutmonda produktado[redakti | redakti fonton]

Tabakproduktado, 2018[34]

Tendencoj[redakti | redakti fonton]

Tabakproduktado en Portugala Timoro en la 1930-aj jaroj.

Produktado de tabakofolio pliiĝis je ĉirkaŭ 40% inter 1971, kiam oni produktis 4.2 milionojn da tunoj de folioj, kaj 1997, kiam oni produktis 5.9 milionojn da tunoj de folioj.[35] Laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj, oni esperis, ke la produktado de tabakfolioj atingu 7.1 milionojn da tunoj ĉirkaŭ 2010. Tiu cifero estas iom pli malalta ol la rekord-alta produktado de 1992, kiam oni produktis 7.5 milionojn da tunoj de folioj.[36] La produktokreskon okazigis preskaŭ tute la pliiĝanta produktiveco fare de disvolviĝintaj landoj, en kiuj la produktado pliiĝis je ĉirkaŭ 128%.[37] Dum tiu sama tempo, la produktado en disvolvigitaj landoj fakte malkreskiĝis.[36] La pliigo en la tabakproduktado en Ĉino estis la unuopa granda faktoro en la pliigo en la tutmonda produktado. La ĉina propocio de la tutmonda merkato pliiĝis el 17% en 1971 ĝis 47% en 1997.[35] Tiun kreskon parte povas klarigi la ekzistadon de malaltaj importaj tarifoj al eksterlanda tabako venanta al Ĉinio. Kvankam tiu tarifo estis reduktita el 66% en 1999 ĝis 10% en 2004,[38] ĝi ankoraŭ kondukas al fakto ke lokaj ĉinaj cigaredoj estas preferataj anstataŭ eksterlandaj cigaredoj pro ties pli malalta kosto. Tamen Ĉinio eksportas nur 1% de sia produktado, kvankam ĝi produktas 40% de la tutmonda tabakproduktado.

Ĉefaj produktantoj[redakti | redakti fonton]

Pli grandaj tabakproduktantoj, 2020[39]
Lando Produktado (tunoj) Noto
Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio 2,134,00
Barato Barato 761,335
Brazilo Brazilo 702,208 F
Zimbabvo Zimbabvo 203,488
Indonezio Indonezio 199,737 F
Usono Usono 176,635
Mozambiko Mozambiko 158,532 F
Pakistano Pakistano 132,872 F
Argentino Argentino 109,333
Malavio Malavio 93,613 F
Mondo 5,886,147 A
Noto = oficiala cifero, F = FAO ĉirkaŭkalkulo, A = Aggregate (povas inkludi offcialan, duonoficialan aŭ ĉirkaŭkalkulojn).

Ĉiujare, oni produktas ĉirkaŭ 5.9 milionojn da tunoj da tabako tra la tuta mondo. La ĉefaj produktantoj estas Ĉinio (36.3%), Barato (12.9%), Brazilo (11.9%) kaj Zimbabvo (3.5%).[39]

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Je la pinto de tutmonda tabakproduktado, 20 milionoj da ruraj ĉinaj familioj estas produktantaj tabakon en 2.1 milionoj da hektaroj de tero.[40] Kvankam ĝi estas la ĉefa kultivo por milionoj de ĉinaj agrikulturistoj, kultivado de tabako ne estas tiom enspeziga kiel kotonosukerkano, ĉar la ĉina registaro kontrolas la merkatan prezon. Kvankam tiu prezo estas garantiita, ĝi estas pli malalta ol la natura merkatprezo, pro la manko de merkatrisko. Por plia kontrolo de tabako ĉe iliaj landlimoj, Ĉinio fondis la Ŝtatan Tabakmonopolan Administracion en 1982. Tiu ŜTMA kontrolas la tabakajn produktadon, merkatadon, importadon, kaj eksportadon, kaj kontribuas je 12% de la tutlanda enspezo.[41] Spite la enspezon generitan por la ŝtato fare de profitoj el ŝtat-posedataj tabakentreprenoj kaj la impostoj pagitaj de kompanioj kaj de vendistoj, la ĉina registaro ekiniciatis agadon por redukti la tabakkonsumadon, kongrue kun la agado de aliaj eksterlandaj registaroj kiuj komparas la tabakenspezojn kontraŭ la elspezojn en sansistemo, kiujn okazigas la tabakkonsumado.[42]

Barato[redakti | redakti fonton]

La Barata Tabakstabanaro havas sidejon en Guntur en la ŝtato Andhra Pradesh.[43] Barato havas 96 865 registritajn tabakkultivistojn[44] kaj kompreneble multaj pliaj ne estas registritaj. En 2010, estis funkciantaj 3 120 tabakfabrikaj instalaĵoj tra tuta Barato.[45] Ĉirkaŭ 0.25% de la kultivata tero de Barato estas uzata por tabakproduktado.[40]

Ekde 1947, la Registaro de Barato eltenis kreskon de la tabakindustrio. Barato havas sep tabakesplorajn centrojn, nome en Tamil Nadu, Andhra Pradesh, Panĝabo, Bihar, Misoro, kaj Okcidenta Bengalo kiuj estas hejmoj de la kerno de esplora instituto.

Brazilo[redakti | redakti fonton]

En Brazilo, ĉirkaŭ 135 000 familiaj terkulturistoj citas tabakproduktadon kiel sia ĉefa ekonomia aktiveco.[40] Tabako neniam superis 0.7% el la totala kultivata areo de la lando.[46] En la sudaj regionoj de Brazilo, nome Virginia kaj Amarelinho, oni produktas kamenumitan tabakon, same kiel aerumitan tabakon Galpão Comum. Tiujn tipojn de tabako oni uzas por cigaredoj. En la nordorienta regiono oni produktas pli malhelan, aerumitan kaj sunumitan tabakojn. Tiujn tipojn de tabako oni uzas por cigaroj, kaj malhelaj cigaredoj.[46] La registaro de Brazilo faris klopodojn por redukti la produktadon de tabako sed ne entreprenis sukcesajn sistemajn kontraŭtabakajn agrikulturajn iniciatojn. La registaro de Brazilo male havigas malgrandajn monpruntojn por familiaj agrikulturistoj, inklude tiujn kiuj kultivas tabakon, pere de la Programa Nacional de Fortalecimento da Agricultura Familiar.[47]

Tabakplantejo, Pinar del Río, Kubo.

Problemoj en produktado[redakti | redakti fonton]

Infanlaboro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Infanlaboro.

La Internacia Organizaĵo de Laboro informis, ke plej granda nombro de infan-laboristoj laboras en agrikulturo, kiu estas unu el la plej hazardaj (neregulitaj) labortipoj.[48] En la tabaksektoro laboras parto de tiuj laborinfanoj. Uzado de infanoj estas etenda en kampoj de Brazilo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Malavio, kaj Zimbabvo.[49][50][51][52] Kvankam kelkaj el tiuj infanoj laboras kun siaj familioj en malgrandaj, famili-posedataj kampoj, aliaj laboras en grandaj plantejoj.

Fine de 2009, oni publikigis informojn de la London-sideja grupo por homaj rajtoj nome Plan International, kiu asertas, ke infanlaboro estas ofta en tabakoplantejoj de Malavio (produktanto de 1.8% de la tutmonda tabako[35]). La organizaĵo intervjuis 44 adoleskulojn, kiuj laboris tut-tempe en kampoj dum la agrikultura sezono de 2007-8. La infanlaboristoj plendis pri malaltaj pagoj kaj longaj labortempoj, same kiel pri fizikaj kaj seksaj mistraktadoj fare de iliaj laborestroj.[53] Ili informis ankaŭ pri suferado de la "malsano de verda tabako", formo de nikotinvenenado. Kiam malsekaj folioj estas manipulataj, nikotino el folioj estas absorbita en la homa haŭto kaj povas okazigi naŭzon, vomadon kaj kapturniĝon. Infanoj estis eksponitaj al niveloj de nikotino ekvivalentaj al fumado de 50 cigaredoj, ĝuste tra rekta kontakto kun tabakfolioj.[53] Nikotinekspono ĉe infanoj povas permanente modifi cerbo-strukturon kaj funkciadon.[54]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tabakrikoltado, Valo Vinjalo, Kubo. Infanoj akompanas la patron.

Ĉefaj tabakentreprenoj kuraĝigis la tutmondan tabakproduktadon. Philip Morris, British American Tobacco kaj Japan Tobacco posedas aŭ luas tabakfabrikajn instalaĵojn en almenaŭ 50 landoj kaj aĉetas krudajn tabakfoliojn el almenaŭ 12 plej landoj.[55] Tiu kuraĝigo, kun registaraj subvencioj, kondukis al troabundo en la tabakmerkato. Tiu pluso rezultis en pli malaltaj prezoj, kiuj estas malprofitegaj al malgrand-skalaj tabakagrikulturistoj. Laŭ la Monda Banko, inter 1985 kaj 2000, la inflaci-alĝustigita prezo de tabako falis 37%.[56] Tabako estas la plej amplekse kontrabandita neeksterleĝa produkto.[57] Tamen laŭlonge de la historio tio malfermis la vojojn al kontrabando de aliaj eksterleĝaj drogoj kaj varoj, inklude armiloj, valoraĵoj, prostitutado ktp.

Philip Morris (plennome Philip Morris International Inc aŭ akronime PMI) estas usona internacia kompanio por la produktado de cigaredoj, tabako kaj fumaj produktoj.La kompanio surmerkatigas siajn produktojn en 180 landoj en la mondo kaj dungas pli ol 73,500 homoj tutmonde [58]. La ĉefsidejo de la firmao estas en Laŭzano, Svislando. La firmao posedas plurajn bonkonatajn markojn de cigaredoj, inter ili, " Marlboro ", "L&M", "Parlament", kaj multaj aliaj markoj [59]. En la lastaj jaroj, la firmao spertis transformon kaj moviĝas por surmerkatigi tabakvapajn kaj varmigajn produktojn, kun la celo ĉesi surmerkatigi cigaredojn estonte. Ekde 2008, la kompanio investis 7,2 miliardojn da dolaroj en la disvolviĝo kaj scienca starigo de teknologioj bazitaj sur tabakhejtado, kaj dungas pli ol 400 esplor- kaj disvolvajn sciencistojn, inĝenierojn kaj teknikistojn por disvolvi vapajn kaj tabakhejtajn produktojn. La kompanio Philip Morris anoncis sian intencon tute ĉesi surmerkatigi cigaredojn ĝis la jaro 2035.

British American Tobacco Plc, konata akronime kiel BAT, estas la due plej granda tabakkompanio de la mondo (post Philip Morris) [60]. La kompanio havas sian ĉefsidejon en Londono, Anglio kaj estis fondita en 1902.

Habanos S.A. estas la registrita marko de la la kuba ŝtata monopolo de tabako, nome kompanio Cubatabaco. La kompanio funkciigas la merkatigon, distribuon kaj eksportadon de kubaj cigaroj kaj aliaj tabakvaroj internacie [61]. La kompanio komercigis la markojn Cohiba, Montecristo, Bolívar, kaj Romeo y Julieta, inter aliaj.

Medio[redakti | redakti fonton]

Tabakproduktado postulas la uzadon de grandaj kvantoj de pesticidoj. Tabakentreprenoj rekomendas ĝis 16 apartaj aplikoj de pesticidoj ĝuste en la periodo inter plantado de semoj en forcejoj kaj transplantado de la junaj plantoj al la kampo.[62] Uzado de pesticidoj malboniĝis pro la deziro produkti pli grandajn rikoltadojn en malpli da tempo pro la malpliiĝanta merkatvaloro de tabako. Pesticidoj ofte damaĝas tabakagrikulturistojn ĉae ili ofte ne konscias pri la malsanefikojn kaj la taŭga propra sekrecprotokolo por manipuli pesticidojn. Tiuj pesticidoj, same kiel sterkoj, finiĝas en la grundo, akvovojoj, kaj eĉ en la manĝoĉeno.[63] Kun la infanlaboro, pesticidoj metas eĉ pli grandan minacon. Frua ekspono al pesticidoj povas pliigi la porvivan kancerriskon de infano, same kiel povas damaĝi iliajn nervajn kaj imun-sistemojn.[64]

Jam ne plu funkcianta tabaksekigejo ĉe Don Benito, Ekstremaduro, Hispanio.

Same kiel ĉe ĉiuj aliaj kultivaĵoj, tabakrikoltoj elprenas nutraĵojn (kiel fosforo, nitrogeno, kaj kalio) el la grundo,malpliigante ties fekundecon.[65]

Krome, la ligno uzata por aĝigi tabakon en kelkaj lokoj kondukas al senarbarigo. Kvankam kelkaj grandaj tabakproduktantoj kiel Ĉinio kaj Usono havasa aliron al nafto, karbo, kaj natura gaso, kiuj povas esti uzataj kiel alternativoj al ligno, plej granda parto de disvolviĝantaj landoj ankoraŭ dependas el la ligno en la aĝigprocezo.[65] Brazilo sola uzas la lignon de 60 milionoj da arboj jare por aĝigo, pakado kaj ruligado de cigaredoj.[62]

En 2017 MOS publikigis studion pri la kontraŭmediaj efikoj de la tabakproduktado.[31]

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Kelkajn tabakoplantojn oni uzis kiel model-organismojn en genetiko. Ĉeloj de tabako BY-2, devenaj el kultivovario de N. tabacum nome 'Bright Yellow-2', estas inter la plej gravaj esploriloj en planta citobiologio.[66] Tabako ludis pioniran rolon en kalkultiva esplorado kaj la klarigado pri la mekanismo laŭ kiu funkcias kinetino, malfermante la vojon al la modernagrikultura bioteknologio. La unua genetike modifitan planton oni produktis en 1982, uzante la bakterion Agrobacterium tumefaciens por krei antibiotik-rezistantan tabakplanton.[67] Tiu esplorado metis la fundamenton por ciuj genmodifitaj kultivoj.[68]

Genetika modifado[redakti | redakti fonton]

Pro sia gravo kiel esplorilo, transgena tabako estis la unua genmodifita (GM) kultivo kiu estis testita en kampopruvoj, en Usono kaj Francio en 1986; Ĉinio iĝis la unua lando en la mondo kiu aprobis komercan plantadon de GM kultivo en 1993, kiu estis tabako.[69]

Kampotestoj[redakti | redakti fonton]

Multajn variaĵojn de transgena tabako intense oni testis en kampopruvoj. Agronomiajn trajtojn kiel rezistado al patogenoj (virusoj, aparte pri la Tabakmozaikviruso (TMV); fungoj; bakterioj kaj nematodoj); herbadministrado pere de herbicida tolero; rezistado kontraŭ insektoplagoj; rezistado al sekego kaj al malvarmo; kaj produktado de utilaj produktoj kiel farmaciaĵoj; kaj uzado de GM plantoj por bioriparado, oni testis en ĉirkaŭ 400 kampopruvoj uzantaj tabakon.[70]

Produktadaferoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, nur Usono estas produktanta GM tabakon.[69][70] La ĉinan virus-rezistantan tabakon oni retiris el la merkato en Ĉinio en 1997.[71]:3 El 2002 ĝis 2010, cigaredoj faritaj el GM tabako kun reduktita nikotinenhavo estis disponebla en Usono kun la varnomo Quest.[70][72]

Parazitoj[redakti | redakti fonton]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La molekula biologio montras ke la genro esta radiko de klado proksima de Anthocercideae (Anthocercis, Anthotroche, Crenidium, Cyphanthera, Duboisia, Grammosolen kaj Symonanthus) kaj Solanoideae[73].



Nicotiana




Anthocercideae



Solanoideae




Ĉefaj specioj:

  • Nicotiana acuminata
  • Nicotiana alata
  • Nicotiana attenuata
  • Nicotiana clevelandii
  • Nicotiana excelsior
  • Nicotiana forgetiana
  • Nicotiana gigantea variegata
  • Nicotiana glauca
  • Nicotiana glutinosa
  • Nicotiana langsdorffii
  • Nicotiana longiflora
  • Nicotiana obtusifolia
  • Nicotiana paniculata
  • Nicotiana plumbagifolia
  • Nicotiana quadrivalvis
  • Nicotiana repanda
  • Nicotiana rustica
  • Nicotiana sanderae
  • Nicotiana suaveolens
  • Nicotiana sylvestris
  • Nicotiana tabacum
  • Nicotiana tomentosa

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rudgley, Richard (1998). "Tobacco". The Encyclopaedia of Psychoactive Substances. London: Little, Brown and Company. ISBN 9780316643474. OCLC 39129000. Arkivita el la originalo la 27an de Septembro, 2022. Alirita la 26an de Novembro, 2017.
  2. (2008) “WHO Report on the global tobacco epidemic, 2008 (enkonduko kaj resumo)” (PDF), p. 8. “Tobacco is the single most preventable cause of death in the world today.”. 
  3. 3,0 3,1 Ernst, A. (1889). "On the etymology of the word tobacco". American Anthropologist. A2 (2): 133–142. doi:10.1525/aa.1889.2.2.02a00020.
  4. World Association of International Studies, Stanford University.
  5. Online Etymological Dictionary.
  6. “طُباق”, An Arabic-English Lexicon: Derived From the Best and the Most Copious Eastern Sources.
  7. La araba vorto ṭubāq ne plu referencas al variaj herboj, sed nun referencas, en kelkaj dialektoj, specifice al tabako. Vidu “طُباق”, A Dictionary of Modern Written Arabic.
  8. Goodman, Jordan. Tobacco in History and Culture: An Encyclopedia. Detroit: Thomson Gale, 2005. Print
  9. ekz. Heckewelder, History, Manners and Customs of the Indian Nations who Once Inhabited Pennsylvania, p. 149 ff.
  10. "They smoke with excessive eagerness ... men, women, girls and boys, all find their keenest pleasure in this way." - Dièreville priskribante la popolon Mi'kmaq, ĉ. 1699 en Port Royal.
  11. Tobacco: A Study of Its Consumption in the United States, Jack Jacob Gottsegen, 1940, p. 107.
  12. INDIAN CALUMET: The Pipe of Peace.
  13. Appleby, Joyce. (2010) The Relentless Revolution: A History of Capitalism. W.W. Norton & Company, p. 131.
  14. Hariot, Thomas A BRIEFE AND TRUE REPORT OF THE NEW FOUND LAND OF VIRGINIA 1590, Project Gutenberg
  15. Eric Burns, The Smoke of the Gods: A Social History of Tobacco (2006), A popular history focused on the US.
  16. Jordan Goodman, Tobacco in History: The Cultures of Dependence (1993), A scholarly history worldwide.
  17. Charlotte Cosner, The Golden Leaf: How Tobacco Shaped Cuba and the Atlantic World (Vanderbilt University Press; 2015)
  18. Richard Kluger, Ashes to Ashes: America's Hundred-Year Cigarette War (1996)
  19. Allan Brandt, The Cigarette Century: The Rise, Fall, and Deadly Persistence of the Product That Defined America (2007)
  20. (15 January 2004) “Tobacco Control in the Wake of the 1998 Master Settlement Agreement”, New England Journal of Medicine 350 (3), p. 293–301. doi:10.1056/NEJMsr031421. 
  21. Interviews - Dr. David Kessler | Inside The Tobacco Deal | FRONTLINE | PBS. Alirita 2023-04-20.
  22. (9a de Septembro, 2020) “Want to Quit Smoking? FDA-Approved Products Can Help”, FDA (en). 
  23. WHO | WHO Framework Convention on Tobacco Control (WHO FCTC). Who.int. Alirita 2008-09-18.
  24. WHO | WHO Framework Convention on Tobacco Control. WHO. Alirita 17a de Februaro, 2021.
  25. (Aŭgusto 2021) “How the COVID-19 pandemic impacts tobacco addiction: Changes in smoking behavior and associations with well-being”, Addictive Behaviors 119, p. 106917. doi:10.1016/j.addbeh.2021.106917. 
  26. (27a de Februaro, 1914) “Tobacco Culture”, Farmers' Bulletin (571), p. 3–4. Alirita 22a de Marto, 2020.. 
  27. van Willigen, John. (2015) Tobacco Culture: Farming Kentucky's Burley Belt. University Press of Kentucky. ISBN 9780813148083.
  28. USDA/NASS QuickStats Ad-hoc Query Tool (2019). Alirita 1a de Julio, 2020.
  29. (1997) “Tobacco smoke is a source of toxic reactive glycation products”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 94 (25), p. 13915–20. doi:10.1073/pnas.94.25.13915. 
  30. "tobacco curing." The Hutchinson Unabridged Encyclopedia with Atlas and Weather guide. Abington: Helicon, 2010. Credo Reference. Web. 26a de Septembro, 2012.
  31. 31,0 31,1 World Health Organization. (2017) Tobacco and its Environmental Impact: An Overview. ISBN 978-92-4-151249-7. OCLC 988541317.
  32. Tobacco Leaf Harvesting, Curing, and Fermenting. Alirita 20a de Aprilo, 2017.
  33. Pipe Tobacco. Arkivita el la originalo je 17a de Oktobro, 2013. Alirita 20a de Aprilo, 2017. Arkivigite je 2013-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
  34. Tobacco production. Alirita 7a de Marto, 2020.
  35. 35,0 35,1 35,2 Food and Agriculture Organization of the United Nations. "Projection of tobacco production, consumption and trade for the year 2010." Rome, 2003.
  36. 36,0 36,1 The Food and Agriculture Organization of the United Nations.Higher World Tobacco use expected by 2010-growth rates slowing down. (Rome, 2004).
  37. (2000) “The Supply-Side Effects Of Tobacco Control Policies”, Prabhat Jha: Tobacco Control in Developing Countries. New York: Oxford University Press, p. 311ff. ISBN 978-0-19-263250-0.
  38. (2006) “China at the Crossroads: The Economics of Tobacco and Health”, Tobacco Control 15 (Suppl 1), p. i37–i41. doi:10.1136/tc.2005.014621. 
  39. 39,0 39,1 FAOSTAT. Food And Agriculture Organization of the United Nations. Alirita 17a de Majo, 2020.
  40. 40,0 40,1 40,2 Issues in the global tobacco economy: selected case studies (PDF). United Nations Food and Agriculture Organization. 2003. pp. 2, 39, 43. ISBN 925105083X. OCLC 55056109. Series number 1810-0783. Arkivita el la originalo la 7an de Marto, 2022. Alirita la 6an de Oktobro, 2022.
  41. People's Republic of China. "State Tobacco Monopoly Administration. Gov.cn (15a de Septembro, 2005). Arkivita el la originalo je 10a de Aŭgusto, 2013. Alirita 3a de Oktobro, 2013. Arkivigite je 2014-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
  42. Talking Points, February 3–17, 2010. USC U.S.-China Institute (6a de Februaro, 2010). Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo 2015.
  43. Tobacco Board, Guntur. Tobaccoboard.com. Alirita 21a de Aprilo, 2014.
  44. Shoba, John kaj Shailesh Vaite. Tobacco and Poverty: Observations from India and Bangladesh. Canada, 2002.
  45. Tobacco Manufacturing in India.
  46. 46,0 46,1 International Tobacco Growers' Association. (n.d.) Tobacco farming: sustainable alternatives? Volume 2. East Sussex: ITGA. ISBN 978-1872854021. Arkivigite je 2017-04-29 per la retarkivo Wayback Machine
  47. Wurth, Margaret. (13a de Majo, 2014) Tobacco's Hidden Children Hazardous Child Labor in United States Tobacco Farming, Joe Amon, Zama Coursen-Neff, Arvind Ganesan, Grace Meng, Human Rights Watch. ISBN 9781623131340. OCLC 881428758.
  48. The State of the World's Children 1997 UNICEF, 1997, Oxford. ISBN = 978-0-19-262871-8, oclc = 36286998 Arkivita en [1] la 9an de Junio, 2021.
  49. Jaffe, Maureen E.; Mills, Monica; Rosen, Sonia A.; Shepard, Robert B.; Slavet, Beth; kaj Samet, Andrew J. By the Sweat and Toil of Children. Volume 2. The Use of Child Labor in U.S. Agricultural Imports & Forced and Bonded Child Labor: A Report to the Committee on Appropriations, U.S. Congress, 1995, International Child Labor Study Group, Bureau of International Labor Affairs, Department of Labor, Washington, D.C. Arkivita en [2] la 6an de Oktobro, 2022.
  50. Bitter Harvest, Child Labour in Agriculture 1997, International Labour Organization, Geneva. Arkivita en [3] la 6an de Oktobro, 2022.
  51. Bosch, Dawie kaj Gordon, Adele; 27an-30an de Aŭgusto, 1996 Child Labour in Commercial Agriculture in Africa (Working paper number 3) International Programme on the Elimination of Child Labour, International Labour Organization Subregional technical workshop on child labour in commercial agriculture for selected English-speaking African countries, Dar es Salaam, Tanzanio, ISBN = 9789221104858 oclc = 36763053.
  52. 53,0 53,1 . Hard work, long hours and little pay: Research with children working on tobacco farms in Malawi. Plan International, Clacherty & Associates Education and Social Development (Pty) Ltd (2009). Arkivita el la originalo je 6a de Oktobro, 2022.
  53. (August 2015) “Nicotine and the Developing Human”, American Journal of Preventive Medicine 49 (2), p. 286–293. doi:10.1016/j.amepre.2015.01.015. 
  54. "International Cigarette Manufacturers," Tobacco Reporter, Marto 2001
  55. The Campaign for Tobacco Free Kids (Novembro 2001) Golden Leaf, Barren Harvest: The Costs of Tobacco Farming. Arkivita el la originalo je 6a de Aprilo, 2013.
  56. "Tobacco Underground".
  57. Pri ni (en-ch). Alirita 2020-05-08.
  58. Philip Morris International (en-US). Alirita 2021-08-05.
  59. 10 leading tobacco companies worldwide based on net sales. Statista. Alirita 2a de Julio 2023.
  60. Morales, Emilio. (2011) Marketing without Advertising: Brand Preference and Consumer Choice in Cuba. Routledge. ISBN 9781136481024.
  61. 62,0 62,1 Taylor, Peter. (Septembro 1994) Smoke Ring: The Politics of Tobacco. London: Panos Briefing Paper.
  62. (1995) FAO Yearbook, Production, Volume 48.
  63. National Research Council (US) Committee on Pesticides in the Diets of Infants and Children. (1993) “Chapter 8 Estimating the Risks”, Pesticides in the Diets of Infants and Children. Washington, D.C.: National Academies Press. doi:10.17226/2126. ISBN 978-0-309-04875-0. OCLC 42329648.
  64. 65,0 65,1 World Health Organization Tobacco Free Initiative: Environmental issues. Arkivita el la originalo je 19a de Decembro, 2004.
  65. Ganapathi TR (2004). “Tobacco (Nicotiana tabacum L.) – A model system for tissue culture interventions and genetic engineering”, Indian Journal of Biotechnology 3, p. 171–184. 
  66. Fraley RT (1983). “Expression of bacterial genes in plant cells”, Proc. Natl. Acad. Sci. U.S.A. 80 (15), p. 4803–4807. doi:10.1073/pnas.80.15.4803. 
  67. Science of Transgenic Cotton. Cottoncrc.org.au. Arkivita el la originalo je 21a de Marto, 2012. Alirita 3a de Oktobro, 2013. Arkivigite je 2012-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
  68. 69,0 69,1 . Global Review of the Field Testing and Commercialization of Transgenic Plants: 1986 to 1995. The International Service for the Acquisition of Agri-biotech Applications (1996). Alirita 17a de Julio, 2010.
  69. 70,0 70,1 70,2 Tobacco. GMO Compass. Arkivita el la originalo je 2a de Oktobro, 2013. Alirita 3a de Oktobro, 2013. Arkivigite je 2013-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
  70. (Januaro 2003) “The release of genetically modified crops into the environment. Part II. Overview of ecological risk assessment”, Plant J. 33 (1), p. 19–46. doi:10.1046/j.0960-7412.2002.001607.x. 
  71. . If You Took The Nicotine Out Of Cigarettes, Would Fewer People Want To Smoke? (angle). Alirita 3a de Majo, 2019.
  72. Richard G. Olmstead und Lynn Bohs: A Summary of Molecular Systematic Research in Solanaceae: 1982-2006. In: D.M. Spooner et al. (Hrsg.): Solanaceae VI: Genomics Meets Biodiversity, ISHS Acta Horticulturae 745, Juni 2007. ISBN 978-90-6605-427-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]