Thomas Harriot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Harriot
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1560 (1560-01-01)
en Oksfordo,  Reĝlando Anglio
Morto 2-an de julio 1621 (1621-07-02) (61-jaraĝa)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Mortokialo haŭta kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Alma mater Halo Sankta Maria • Universitato de Oksfordo
Okupo
Okupo matematikisto • esploristo • astronomo • astrologo • verkistolingvistokartografo
vdr

Thomas HARRIOT (ĉirkaŭ 1560 – 2a de Julio 1621), literumita ankaŭ Harriott, HariotHeriot, estis angla astronomo, matematikisto, etnografo kaj tradukisto al kiu oni atribuas la teorion de refrakto. Thomas Harriot estas agnoskita ankaŭ pro siaj kontribuoj al navigaj teknikoj,[1] laborinte kun kolono kaj artisto John White en la kreado de taŭgaj mapoj por navigado.[1]

Thomas Harriot observanta la Lunon pere de sia teleskopo el la tegmento de la Syon House.

Kvankam Harriot ege laboris por nombraj publikaĵoj pri astronomio, matematiko kaj navigado, li restas ne tre konata ĉar li publikigis malmulton el tio,[2] nome nur The Briefe and True Report of the New Found Land of Virginia (1588).[1] Tiu libro inkludas priskribojn de anglaj setlejoj kaj de financaj aferoj en tiama Virginio.[1] Oni konsideras lin foje enkondukanto de la terpomo en la Brita Insularo.[3] Harriot inventis binaran notacion kaj aritmetikon kelkajn jardekojn antaŭ Gottfried Wilhelm Leibniz, sed tio restis nekonata ĝis la 1920-aj jaroj.[4] Li estis ankaŭ la unua persono kiu faris desegnon de la Luno pere de teleskopo, la 5an de Aŭgusto 1609, ĉirkaŭ kvar monatoj antaŭ Galileo Galilei.[5]

Gradiĝinta el St Mary Hall, Oksfordo, Harriot veturis al Ameriko, akompananta en 1585 la ekspedicion al la insulo Roanoke financita de Sir Walter Raleigh kaj estrita de Sir Ralph Lane. Li lernis la Karolinan Algonkenan lingvon el du indiĝenoj, nome Wanchese kaj Manteo (Croatan), kaj povis traduki ĝin, pro kio li ludis gravan rolon en la ekspedicio. Reveninte al Anglio, li laboris por Henry Percy, 9a Grafo de Northumberland.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 . Thomas Hariot (ca. 1560–1621) (2014). Alirita 28a de Novembro 2018.
  2. (2008) “Thomas Harriot: the first telescopic astronomer”, Journal of the British Astronomical Association 118, p. 315–325. 
  3. Sir Walter Raleigh – American colonies. Arkivita el la originalo je 26a de Majo 2012.
  4. (2023) “Why Did Thomas Harriot Invent Binary?”, The Mathematical Intelligencer. doi:10.1007/s00283-023-10271-9. Alirita 17a de Majo 2023.. 
  5. Celebrating Thomas Harriot, the world's first telescopic astronomer (RAS PN 09/47). Royal Astronomical Society (2011). Arkivita el la originalo je 27a de Junio 2013. Alirita 4a de Marto 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Thomas Harriot[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thomas Harriot en la angla Vikipedio.