Refrakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observo de refrakto pro la malsamaj refraktaj indicoj inter aero kaj akvo

Refrakto estas ŝanĝo de la direkto de ondo, kiam ĝi iras de unu medio al alia. Ekzemple, lumo refraktiĝas kiam ĝi trapasas vitron.

La leĝo de Snell donas la valoron de angulo je kiu aperas la refraktita radio por izotropaj medioj (kiel vitro). En neizotropaj medioj kiel iu kristaloj aŭ mekanike malformigitaj solidoj, duobla refrakto povas fendi la refraktitan radion en du radiojn, la ordinaran aŭ o-radion kiu sekvas leĝon de Snell, kaj la alian eksterordinaran aŭ e-radion kiu povas ne esti en ebeno difinita per la incida radio kaj la normalo de la limo inter la du medioj. Tiam povas esti dependeco ankaŭ de polarizo de la lumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • (ne plu funkcias) OPTIKO Arkivigite je 2006-06-20 per la retarkivo Wayback Machine: Ĉapitro el lernolibro far SÁRKÖZI János. Subĉapitroj: optiko ĝenerale, fotometrado, ekesto, propagiĝo, refrakto de la lumo, ondooptiko, polarigo, lumo kaj materialo, la okuloj, optikaj instrumentoj. 129 paĝoj, formo PDF, 882 KB.
  • angle java Refrakto kaj reflekto