Internacia Organizaĵo de Laboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la Internacia Organizaĵo de Laboro

La Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) - angle International Labour Organization (ILO), ĉine 國際勞工組織, france Organisation internationale du travail (OIT), hispane Organización Internacional del Trabajo (OIT) - estas fondita en 1919 kaj estas unu el la plej unuaj institucioj de la Unuiĝintaj Nacioj. La ĉefa celo de la organizaĵo estas ellaboro kaj enkonduko de internaciaj labornormoj por plibonigo de kondiĉoj de vivo kaj laboro pri la socia justeco kaj la homaj rajtoj en la tuta mondo. Tiuj normoj estas prezentitaj en 198 konvencioj[1] kaj 201 rekomendoj,[2] kiuj fiksas minimumajn internaciajn normojn pri pluraj demandoj, ligitaj al la labora agado, inkluzive bazajn homrajtojn ĉe laborloko, kiel ekzemple kontraŭdiskriminaciaj rajtoj, rajto je egala pago por la egalvalora laboro, likvido de deviga kaj infanlaboro, rajto je liberaj asocioj kaj kolektivaj kontraktoj. Post ratifiko de la registaro de certa lando la konvencioj de IOL fariĝas jure devigaj por tiu registaro.

La strukturo de IOL estas unika inter la institucioj de la UN. Ĝi estas la sola internacia organizaĵo, kiu konsistas el la reprezentantoj de registaroj, dum la aktivan rolon ludas reprezentantoj de dungantoj kaj laboristoj. La triflanka strukturo reprezentiĝas en la konsisto de Internacia Konferenco de Laboro. Ĝi estas ĝenerala asembleo, kiu ĉiujare okazigas siajn sesiojn en Ĝenevo.

Administra Konsilio estas la plenuma organo de la IOL. Ĝi okazigas siajn kunsidojn trifoje jare.

Internacia buroo de laboro en Ĝenevo plenumas funkciojn de konstanta sekretariejo de IOL. La Buroo okupiĝas pri preparado de dokumentoj kaj raportoj, kiuj estas uzataj dum la konferencoj kaj kunsidoj de la organizaĵo.

Dum 1969 la organizaĵo ricevis la Nobel-Premion pri Paco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. IOL konvencioj (angle)
  2. IOL rekomendoj (france)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]