Internacia Sindikata Konfederacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Sindikata Konfederacio
International Trade Union Confederation
emblemo
landoj bildigataj helblue per membra organizaĵo reprezentiĝas en la Internacia Sindikata Konfederacio
landoj bildigataj helblue per membra organizaĵo reprezentiĝas en la Internacia Sindikata Konfederacio
laborista sindikatone-registara organizaĵokonsorcio
Komenco 1-a de novembro 2006 vd
Antaŭe Internacia konfederacio de liberaj sindikatoj • World Confederation of Labour vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
Ĉefestro(j) Sharan Burrow • Michael Sommer vd
Membro de Progresema Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Sindikata Konfederacio (angle International Trade Union Confederation, ITUC; france Confédération Syndicale internationale, CSI; germane Internationaler Gewerkschaftsbund, IGB) estas la tutmonde plej granda konfederacio de sindikatoj, kiu ampleksas proksimume 207 milionojn da dungitoj reprezentitaj en 331 filiigitaj organizoj en 163 landoj kaj teritorioj.

Ĝi kreiĝis la 1-an de novembro 2006 per la fuzio de la Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj (angle International Confederation of Free Trade Unions, ICFTU, france Confédération internationale des syndicats libres, CISL) kaj la Monda Konfederacio de Laboro (angle World Confederation of Labour, WCL, france Confédération mondiale du travail, CMT).

La fonda kongreso de la Internacia Sindikata Konfederacio okazis en Vieno kaj estis antaŭita per la malfondaj kongresoj de ambaŭ antaŭaj organizaĵoj.

La Konfederacio vidas siajn radikojn jam en la Unua Internacio, kaj en 2014 markis la 150-an datrevenon de sia fondiĝo en la Kongreso okazinta en Berlino. En la sama jaro, ĝi ankaŭ publikigis por la unua fojo la Indekson de Tutmondaj Rajtoj, kiu vicigas landojn laŭ 97 indeksoj koncerne la rajtojn de laboristoj, kiel libereco de perfortaj laborkondiĉoj, libero de asociiĝo kaj strikrajto.

La Sindikata Disvolva Kunlabora Reto (TUDCN) estas konfederacia iniciato kiu celas alporti la pozicion de sindikatoj al tutmondaj politikaj diskutoj, kaj plifortigi la evoluon de sindikatoj kaj la kunordigon kaj efikecon de iliaj agoj. La Konfederacio kolektas membrokotizojn de siaj membroorganizoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]