Léon Bourgeois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Bourgeois
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1851 (1851-05-29)
en former 9th arrondissement of Paris
Morto 29-an de septembro 1925 (1925-09-29) (74-jaraĝa)
en Épernay
Tombo Châlons-en-Champagne East Communal Cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Pariza Fakultato de Juro vd
Partio Radical-Socialist and Radical Republican Party vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatojuĝisto • oficisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Léon ‏Bourgeois (La 29-an de majo 1851 ĝis La 29-an de septembro 1925) estis franca ŝtatisto, la 64-a ĉefministro de Francio (La 1-an de novembro 1895 ĝis la 29-an de aprilo 1896 - ĉirkaŭ ses monatojn dum la Tria Franca Respubliko) estis ŝtata ministro (t.e. Senpostena ministro) kaj prezidanto de la parlamento.

Pro lia laboro kiel prezidanto de la Ligo de Nacioj, li gajnis la Nobel-premio pri paco en 1920. Bourgeois kaj ok membroj de lia registaro estis framasonoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Leon Bourgeois naskiĝis en Parizo. Liaj opinioj estis soci-radikalaj kaj li estis konsiderita unu el la plej gravaj maldekstremaj radikalaj ideologoj en Francio. Funkciis kiel ministro en pluraj registaroj. Kiel Justicministro sub Aleksander Ribeau, li estis implikita en la panama skandalo.

Li formis lian registaron en novembro 1895, sed duonan jaron poste, en aprilo 1896, ĝi falis. Inter liaj kabinetaj ministroj estis ankaŭ Paul Doumer (ministro pri financoj), kiu poste fariĝis prezidanto de Francio.

Bourgeois daŭrigis en ministeriaj postenoj, kaj en 1899 reprezentis Francion en redaktado de la Haga Konvencio. Post la unua mondmilito li partoprenis en la Pariza Packonferenco (1919) kaj estis nomumita prezidanto de la Ligo de Nacioj. Pro sia laboro li gajnis la Nobel-pacpremion en 1920.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]