Saltu al enhavo

Ĉefministro (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefministro
emblemo
flago
Sébastien Lecornu
Sébastien Lecornu
publika posteno Redakti la valoron en Wikidata
head of government of France • ĉefministro
Komenco 4-a de oktobro 1958 vd
Landoj Francio vd
Retejo Oficiala retejo
v • d • r

La franca ĉefministro (france Premier ministre, t.e. Unua ministro), laŭ la konstitucio de 1958, estas la estro de la registaro de la Franca Respubliko. Tiu posteno estas tipa de la Kvina Respubliko, ĉar dum la Tria kaj Kvara Respublikoj, la ĉefministro nomiĝis "Konsiliprezidento" (Président du Conseil) kaj havis malsaman potencon.

La franca ĉefministro laŭ la Kvina Respubliko

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la konstitucio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la 8-a artikolo de la franca konstitucio de 1958, la ĉefministro estas nomumita de la Prezidento de la Respubliko, kiu povas ankaŭ (duonoficiale) trudi lian demision. La ĉefministro devas reprezenti la politikan partion aŭ aliancon, kiu tiam superas la Parlamenton.

Post sia nomumo, la ĉefministro proponas novan registaron al la Prezidento. Se la du homoj akordiĝas, la Prezidento sekve oficiale nomumas la proponitajn ministrojn.

Laŭ la 21-a artikolo, la ĉefministro "estras la agadon de la registaro". Krome, li devas garantii "la plenumon de la leĝoj" kaj disponas dekretan potencon. Tamen, li formale ne estas la hierarkia estro de la aliaj ministroj. Kune kun la Prezidento de la Respubliko, li nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn. Laŭ la 22-a artikolo, la koncernitaj ministroj devas plisubskribi la jurajn aktojn de la ĉefministro.

Fakte, la vera rolo de la ĉefministro grandege dependas de la politika situacio. Kiam la Prezidento kaj la parlamenta plimulto ĉe la Nacia Asembleo devenas de la sama politika partio, la ĉefministro plejofte submetas sin al la Prezidento kaj aplikas la prezidentan programon, tiel havante malfortan influon. Okaze de kunloĝeco (Cohabitation), kiam la parlamenta plejmulto malkongruas kun la Prezidento, la ĉefministro fariĝas natura estro kaj elektas libere la registaran programon.

Listo de la francaj ĉefministroj ekde la komenco de la Kvina Respubliko

[redakti | redakti fonton]

Por listo de la francaj Konsiliprezidentoj (3-a kaj 4-a Respublikoj), vidu Konsiliprezidento (Francio)

9-a de septembro 2025 nun Sébastien Lecornu
13-a de decembro 20249-a de septembro 2025François Bayrou
5-a de septembro 202412-a de decembro 2024Michel Barnier
9-a de januaro 20245-a de septembro 2024Gabriel Attal
16-a de majo 20228-a de januaro 2024Élisabeth Borne
3-a de julio 202016-a de majo 2022Jean Castex
15-a de majo 20173-a de julio 2020Édouard Philippe
6-a de decembro 201615-a de majo 2017Bernard Cazeneuve
31-a de marto 20146-a de decembro 2016Manuel Valls
15-a de majo 201231-a de marto 2014Jean-Marc Ayrault
17-a de majo 200710-a de majo 2012François Fillon
31-a de majo 200515-a de majo - 2007Dominique de Villepin
6-a de majo 200231-a de majo 2005Jean-Pierre Raffarin
2-a de junio 19976-a de majo 2002Lionel Jospin
17-a de majo 19952-a de junio 1997Alain Juppé
29-a de marto 199316-a de majo 1995Édouard Balladur
2-a de aprilo 199228-a de marto 1993Pierre Bérégovoy (mortigis sin)
15-a de majo 199131-a de marto 1992Édith Cresson
10-a de majo 198815-a de majo 1991Michel Rocard
20-a de marto 198610-a de majo 1988Jacques Chirac
17-a de julio 198420-a de marto 1986Laurent Fabius
22-a de majo 198117-a de julio 1984Pierre Mauroy
27-a de aŭgusto 197613-a de majo 1981Raymond Barre
28-a de majo 197425-a de aŭgusto 1976Jacques Chirac
6-a de julio 197227-a de majo 1974Pierre Messmer
20-a de junio 19695-a de julio 1972Jacques Chaban-Delmas
10-a de julio 196816-a de junio 1969Maurice Couve de Murville
14-a de aprilo 196210-a de julio 1968Georges Pompidou
8-a de januaro 195914-a de aprilo 1962Michel Debré

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]