Gabriel Attal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabriel Attal
Persona informo
Gabriel Attal
Naskiĝo 16-an de marto 1989 (1989-03-16) (35-jaraĝa)
en Clamart
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Universitato Panteono-Assas • Lernejo Alzaca vd
Partio RenaissanceSocialista Partio vd
Subskribo Gabriel Attal
Familio
Patro Yves Attal vd
Patrino Marie de Couriss vd
Amkunulo Stéphane Séjourné vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gabriel ATTAL estas franca politikisto naskiĝinta la 16-an de marto 1989 en Clamart (Hauts-de-Seine). Li estas la oficianta ĉefministro de Francio ekde la 9-a de januaro 2024.

Membro de la socialista partio (PS) de 2006 ĝis 2016, li eniris la kabineton de la ministrino pri sano Marisol Touraine de 2012 ĝis 2017, kaj samtempe estis municipa konsilanto de Vanves ekde 2014.

En 2016, li aniĝis al la partio fondita de Emmanuel Macron kaj nomita En marche, de kiu li fariĝis proparolanto en 2018 kaj membro de la ekzekutiva oficejo ekde 2021.

Attal estas elektita kiel deputito okaze de la parlamenta baloto de 2017 en la 10-a distrikto de la departemento Hauts-de-Seine. En la Nacia Asembleo, li estis komisionano pri kulturaj kaj edukadaj aferoj. Li cetere estis la raportisto de leĝoprojekto rilate al la orientiĝo kaj sukceso de studentoj (france orientation et réussite des étudiantsORE).

En 2018, tiam 29-jara, li fariĝis ŝtatsekretario ĉe la ministro pri nacia edukado kaj junaĝo en la dua registaro de Édouard Philippe, tiel fariĝante la plej juna membro de registaro en la historio de la Kvina Respubliko. En tiu posteno li ĉefe zorgis pri la kreado de universala nacia servo (SNU). Li sekve estis la proparolanto de la registaro de Jean Castex inter 2020 kaj 2022.

Post la reelektado de Emmanuel Macron en 2022, li unue estis delegita ministro pri publikaj kontoj ne en la registaro de Élisabeth Borne. Reelektita kiel deputito okaze de la francaj deputitaj balotoj de 2022, li preferis resti en la registaro. En julio 2023, li estas nomumita kiel ministro pri nacia Edukado.

La 9-an de januaro 2024, sekve al la eksiĝo de Elisabeth Borne, Gabriel Attal estis nomumita kiel la nova ĉefministro de prezidanto Emmanuel Macron. Tiam 34-jara, li fariĝis la plej juna ĉefministro de Francio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]