Clamart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Clamart (stacidomo).
ISO
Clamart
Urbodomo de Clamart
Urbodomo de Clamart

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Hauts-de-Seine
Arondismento Antony
Kantono Clamart (ĉefurbo)
INSEE kodo 92023 [+]
Poŝtkodo 92140
Kodo laŭ INSEE 92023
Retpaĝaro www.clamart.fr [+]
Politiko
Urbestro Jean-Didier Berger
2014-2020
Demografio
Loĝantaro 52 457
(2 014)
Loĝdenso 6 003 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 48°48′05″N 2°15′46″O  /  48.80139°N, 2.26278°O / 48.80139; 2.26278 (Clamart)Koordinatoj: 48°48′05″N 2°15′46″O  /  48.80139°N, 2.26278°O / 48.80139; 2.26278 (Clamart)
Alto De 64 al 175 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 8,77 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Clamart map.svg
Situo de Clamart
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Clamart [+]
v  d  r
Information icon.svg

Clamart estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la regiono Francilio. La urbo havas proksimume 50 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Clamartois en la franca.

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Clamart estas sudokcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi konsistas el du partoj, apartigitaj far la bosko de Clamart (kiun la kantisto Georges Brassens famigis) : la kvartalo Bas-Clamart, historia centro de la urbo, kaj la kvartalo Petit-Clamart, kies urbanigo estas pli freŝdata.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la kvartalo Petit-Clamart okazis je la 22-a de aŭgusto 1962 fama, malsukcesa atenco kontraŭ la prezidento Charles de Gaulle.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la placo Maurice-Gunsburg stariĝas fontano konstruita en 1943, kiu rememorigas la forstan kaj kamparan estintecon de Clamart. La urbdomo datiĝas de la 17-a kaj de la 19-a jarcentoj, kaj entenas tri apartajn ĉambrojn, respektive por la komisioj, la edziĝoj kaj la municipa konsilio. La pensiejo Ferrari estis konstruita dum la 19-a jarcento far la arkitekto Léon Ginain, laŭ itala-renesanca stilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]