Penamacor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penamacor
municipo de Portugalio • town of Portugal • kultura heredo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6090
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 682  (2011) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 7° 10′ U (mapo)40.166666666667-7.1666666666667Koordinatoj: 40° 10′ N, 7° 10′ U (mapo) [+]
Areo 563,71 km² (56 371 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Penamacor (Portugalio)
Penamacor (Portugalio)
DEC
Penamacor
Penamacor
Situo de Penamacor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Penamacor [+]
vdr

Penamacor estas portugala urbo de la Centra regiono, provínco Beira Baixa, subregiono Beiras e Serra da Estrela kaj de la distrikto Castelo Branco kun ĉirkaŭ 1 500 loĝantoj.

La urbo Penamacor estas sidejo de la municipo Penamacor, kun 563,71 km² de areo kaj 4 764 loĝantoj (2021), subdividita en 9 freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Sabugal, oriente kun Hispanio, sude kun Idanha-a-Nova kaj okcidente kun Fundão.

La urbo estas je averaĝa altitudo de 700 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iama urbodomo, nuna turisma oficejo.
Ĉefturo de la kastelo.
Ĉefturo de la kastelo.

Dum la regado de Sanĉo la 1-a (1185-1211) la historio de Penamacor ekvidigis klare. Laŭ popola legendo tie estis la devenloko de Vambo, reĝo de visigotoj, kiu regis en Iberio de 672 ĝis 682. Dom Sanĉo konkeris Penamacor el la islamanoj, kaj havigis foruon en 1199 altigante la lokon al kategorio de "vila" (urbeto), kaj donis siajn teritoriojn al la kavaliroj de la Ordeno de Templanoj en la persono de ĝis superulo D. Gualdim Pais, kiu fortikigis ĝin. La monarko konfirmis la foruon en 1209.

La historio de Penamacor rilatis iom dekomence al novkristanoj, same kiel ĉe najbaraj municipoj Fundão, Belmonte kaj Covilhã. Post la forpelo de la judoj el Hispanio en 1492 fare de la Katolikaj Gereĝoj, Fernando kaj Isabel, granda nombro de rifuĝintoj setliĝis en la regiono Cova da Beira, kie jam estis gravaj minoritatoj de judoj. La establado de la Inkvizicio unuigis la ideologion, sed ankaŭ okazigis elmigradon kaj ekonomian malaltigon.

Estas kelkaj popolaj etimologioj. Laŭ unu el la lokaj legendoj, la nomo de la urbo devenis de eksterleĝulo kiu tie loĝis, nome "Macôr". Tiu ŝtelisto loĝis en groto kiu nomiĝis Penha (roko), kio poste iĝis Pena, kaj tiel la areo iĝis Penha de Macôr aŭ Pena Macôr. Laŭ aliaj versio, akra luktafo inter lokanoj kaj ŝtelistoj rezultis en tioma sangelverŝado (má cor, malbona koloro), ke la urbo konatiĝis kiel Penha de má cor (Roko de malbona koloro). Alia versio referencas, ke en tiu zono ekzistis du loĝlokoj, ambaŭ sur la montoj, nome Pena de Garcia kaj Pena Maior. Oni atribuas al hispana malbona prononco, ke Maior iĝis Macor, rezulte en Pena Macor.

La disvolvigo de la urbo, fine de la 12-a jarcento, rilatis al la protektado de la portugala landlimo, pro kio oni konstruis kastelon (Kastelo de Penamacor), de kiu ankoraŭ restas restaĵoj, konsiderata nacia monumento.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Banejo ĉe Benquerença.

Belmonte havas jenajn naŭ freguesías:

  • Aldeia do Bispo, Águas e Aldeia de João Pires
  • Aranhas
  • Benquerença
  • Meimão
  • Meimoa
  • Pedrógão de São Pedro e Bemposta
  • Penamacor
  • Salvador
  • Vale da Senhora da Póvoa

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La municipo enhavas fekundajn terojn de la regiono, nome la granda valo de Cova da Beira, tra kiu fluas la rivero Zêzere kaj ĝiaj nombraj alfluantoj. Oni faras produktadon de ĉerizo, persikoj, oleo kaj vino.

La municipo preskaŭ atingis 18 860 loĝantojn en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis elmigrado kaj la loĝantaro preskaŭ duoniĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Penamacor
  • Municipa muzeo de Penamacor
  • Muzeo Dro. Mário Bento
  • Kapeloj de S. Domingos kaj de Nª Srª da Conceição
  • Ermitejo de Santo Cristo
  • Blazondomoj de la Grafo kaj de la familio Osório
  • Monumento al la Batalantoj de la Unua Mondmilito
  • Fontes (ĉefe de Frade)
  • Vinproduktejo de Seninho
  • Instituto Pina Ferraz
  • Krucmonumento
  • Busto-monumento al Ribeiro Sanches
  • Prahistoria setlejo de Ramalhão

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]