Forpelo de la judoj el Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Stampita kopio de la Edikto de Granado.

La Dekreto de la Alhambro aŭ Edikto de Granado estis dekreto subskribita en la Alhambro (konstruaĵo de la urbo de Granado (Andaluzio, Hispanio)) la 31-an de marto de 1492 de la reĝo ĵus eknomataj Katolikaj Gereĝoj, Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a, per kiu oni devigis la tutan judaron de Iberio konvertiĝi al katolikismo aŭ esti forpelitaj, kun limdato de la 31-a de julio de 1492. Pro praktikaj kialoj oni malproksimigis la limdaton ĝis la 2-a de aŭgusto. Fernando la Katolika subskribis similan dekreton por la regno de Aragono. Ambaŭ dekretoj startis el sama skizo verkita de Tomás de Torquemada, generala inkviziciisto en Hispanio kaj laŭdire eksjudo li mem.

La 2-a de aŭgusto koincidis kun la ekveturo de Kristoforo Kolumbo al la malkovro de nova vojo al la Indioj, veturo kiu finis per la malkovro de Ameriko. Tiu koincido apogis la teorion de la juda deveno de Kristoforo Kolumbo asertita, ekzemple, de Simon Wiesenthal en sia libro Operaco Nova Mondo, la sekreta misio de Kristoforo Kolumbo (eldonejo Orbis, S.A. ISBN 84-7634-382-5).

Kondiĉoj de la forpelo[redakti | redakti fonton]

  • Oni ordonis eliri definitive kaj senescepte ĉiujn judojn, ne nur de la duoninsulaj regnoj, sed ankaŭ de ĉiuj teritorioj sub la regado de la Katolikaj Gereĝoj.
  • La limdato estis de 4 monatoj, tio estas, la 31-a de julio ne devis resti en la regno eĉ unusola judo. En posta dekreto, Torquemada ampleksigis la limdaton 10 tagojn, por kompensi la tempon pasitan el la subskribo al la ekkono de la dekreto.
  • La malobeo al tiu dekreto supozus mortopunon kaj perdon de la eventualaj havaĵoj.
  • La Gereĝoj oferis reĝan asekuron por ke la judoj negocis la vendon de siaj havaĵoj kaj povu alporti ĝin nur sub la formo de kvitancoj, ĉar leĝo malpermesis ilin kunporti oron, arĝenton, monerojn, armilojn kaj ĉevalojn el la lando.

Kvankam en la dekreto oni ne faris referencon al ebla konverto, tiu alternativo estis supozita, kaj multaj individuoj apartenantaj al la juda elito - kiuj pro tio estis plie perdontaj - elektis ĝin por eviti la forpelon.

Kaŭzoj de la forpelo[redakti | redakti fonton]

Sed laŭ kelkaj historiistoj, la antaŭe menciitaj kialoj (ĉu separite ĉu are) ne estus sufiĉaj por provoki tiom eksterordinaran eventon kiom estis forpela dekreto, tiuj estus nur motivo de sociaj konfliktoj, kaj pro tio oni aldonas aliajn kialojn, kiel la jenaj:

  • Ke la iniciato devenis el la inkviziciistoj kiuj klopodis finigi “la herezan influon de la sociaj rilatoj inter judoj kaj kristanoj”.
  • La intenco de la Gereĝoj antaŭeniri plian paŝon al la socia kohero el la religia unuigo.
  • Grava afero estis la riĉaro kiun nejudoj povus akiri danke al la forpelo, ĉar oni ne permesis ĉion alporti.
  • Kiel asertas Rodolfo Piuggross en "La España que conquistó al Nuevo Mundo" (La Hispanio kiu konkeris la Novan Mondon), (México, B. Costa-Amic, 1961.) alia kialo estus la akra malestimo inter tiamaj hispanoj kontraŭ judoj pro la invado de Iberio farita de araboj en la jaro 711, ĉar ŝajne tiuj estis helpataj de iberiaj judoj, kiuj estis malfavoritaj de la tiama vizigota elito, ekde la konkero de Iberio farita de tiuj.

Konsekvencoj de la forpelo[redakti | redakti fonton]

Demografiaj[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭkalkulo de la totala kvanto de judoj kiuj eliris el Hispanio estis ege malkonkordaj, sed gamas el 50.000 al 200.000 individuoj. En Aragono la hebrea loĝantaro estis ne tiom abunda, kaj pro tio la demografia perdo estis nur de ĉirkaŭ 10.000 aŭ 20.000 loĝantoj. Male en Kastilio estis multnombraj, inkludante Andaluzion. La plej parto de la judoj elpelitaj translokiĝis al PortugalioNavaro, de kie estos elpelita nur post kelkaj jaroj; la restanta minoritato iris al Flandrio, nordo de Afriko, Italio kaj mediteraneaj teritorioj de la Otomana Imperio.

Ekonomiaj[redakti | redakti fonton]

La eliro de la judoj estis ĉefe signifa en la medio de la negocoj, financoj kaj ekonomio en la lokoj kie loĝis granda nombro de ili. Kvankam estas certa ankaŭ, ke kelkaj historiistoj defendas, ke ĝenerale kun ili foriris la eblo, ke la hispana socio prenus la forton de la unua kapitalismo. La forpelo iĝis favora financa elemento por la reĝoj kaj la Inkvizicio pro la mono kiun devis pagi la forpelitaj judoj. Multaj judoj enkarcerigitaj en Sevilo estis liberigitaj post 1510 nur post la pago de miloj de dukatoj, kio duobliĝis ĝis ebla alveno al 40.000 dukatoj. Tio kaŭzis eĉ krizon inter la krono kaj la eklezio pro la akiro de tiu mono.

Pere de tiaj pagoj povis kelkaj judoj forfuĝi eĉ al Ameriko. La ediktoj de Barcelono de 30-a de oktobro de 1492 kaj de 30-a de marto de 1493, montras la klarajn ekonomiajn interesojn de la reĝoj Fernando kaj Isabel por pliriĉiĝi danke al la mono de la sefardioj. Precize la paradoksa postulo ne kunporti oron kaj monon pligrandigis la avarecon de la popolo kaj la aŭtoritatoj.

Socioreligiaj[redakti | redakti fonton]

La edikto montras, ke la kialo de la forpelo ne estis la manko de religiemo de la konvertitoj, sed la integriĝo de la bibliaj festoj en ties kristanismo. Tio ne estas nuntempe konsiderata kontraŭdira. En tiu epoko tute ne laŭ la Inkvizicio. Pligrandiĝis la nombro de konvertitoj kaj konsolidiĝis socia divido inter malnovaj kristanoj (sen judaj antaŭuloj) kaj novaj kristanoj (judoj konvertitaj al kristanismo aŭ iliaj posteuloj).

Kulturaj[redakti | redakti fonton]

La forpelo kaŭzis la perdon de figuroj tiom elstaraj en la kultura kaj scienca mondoj kiom Abrahamo Zakuto (astronomo kaj kosmografo), Salomono ben Verga (verkisto), Isaako Abravanel (filo de konsilisto de la Reĝoj kaj verkisto), krom multaj aliaj. Tradukoj de la Biblio kiel tiu de la Biblio de Alba aŭ tiu de Ferrara, kiuj estis antaŭantoj de tiuj de Reina kaj Valera aŭ la angla de King James, ne eblis en sia disvolviĝo.

La scienca priserĉado ne multe suferis, ĉar spite la forpelo de elstaraj elementoj, kelkaj kastilianoj aŭ eĉ posteuloj de konvertitoj, plialtigis ĝin post la mezo de la 16a jarcento, ĉefe ĉe la Skolo de Salamanko. Pri kosmografio kaj marscienco, la posta hegemonio de la Kastilio, kune kun Portugalio, en la maroj dum la postaj jarcentoj, pruvas sufiĉe ke tiuj ne tiom suferis.

Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio[redakti | redakti fonton]

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iompostioma forpelo de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400,000 sefardoj el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanoj, portugaloj, francoj kaj israeloj analizis pruvomontraĵon de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[1]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711 kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí”, El País, Madrido, 5a de decembro de 2008, p.36.

Teologia analizo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la dekreto oni atestas, ke la judoj aŭ konvertitoj pluplenumis la judan praktikon kiel ĉe la sabato. Kurioze tiu estas precize la 4a postulo de la dekalogo, kio demandigas kiel la katolika eklezio vidis sin minacata de la kutimo ne labori sabate. Por denonci la konvertitojn oni spionis ilin, ekzemple, se el siaj kamenoj ne eliris fumo el vendredo nokte al sabato. Paralele ne estas komprenebla kiel la festo de la Pasko, kiun la porpra Jesuo celebris la nokton antaŭan al sia morto, estus minaco por la katolikismo. Ankaŭ la konsumo porkaĵo aŭ ties manko estis kialo de denonco.

Alia pli peza kialo estas ke precize oni faris tiam tradukojn de la Biblio rekte de la hebrea kiuj disvastigis asertojn ĝis tiam kaŝitajn por la popolo pro la cenzuro kaj katolika malpermeso de la legado de la Biblio.

La forpelo produktis maloficiale ekzilon de judaj komunumoj kaj judokristanaj al Ameriko, ĉu rekte ĉu malrekte kiel ĉe la nederlanda kazo. En diversaj latinamerikaj teritorioj oni konservis kutimojn, lingvaĵon kaj tradiciojn el sefardoj. Tio plenumas la profeciojn de la dispartigo de la popolo de Israelo tutmonde, parte.

Fontoj bibliografiaj[redakti | redakti fonton]

  • Archivos del Ministerio de Cultura de España http://www.mcu.es
  • Biblioteca Colombina, Sevilla, Institución Colombina, C/ Alemanes s/n 41004 Sevilo
  • Guillén, C., "Un padrón de conversos sevillanos", Bulletin Hispanique, Bordozo, 1963
  • Puiggros, Rodolfo, "La España que conquistó al Nuevo Mundo", Meksiko, B. Costa-Amic, 1961.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]