Simon Wiesenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simon Wiesenthal
Simon WIESENTHAL
Simon WIESENTHAL
Personaj informoj
Naskiĝo 31-an de decembro 1908 (1908-12-31)
en Buĉaĉ
Morto 20-an de septembro 2005 (2005-09-20) (96-jara)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio Nazi hunter, verkisto, aŭtobiografo, arkitekto
Oficiala retejo http://www.wiesenthal.com/
Lingvokapablo germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Simon WIESENTHAL [ZImon VIZ'ntal] (naskiĝis la 31-an de decembro 1908 sub la nomo Szymon Wiesenthal en Buczacz, nuntempe Buĉaĉ (Бучач), Ukrainio, tiam en Aŭstrio-Hungario, mortis la 20-an de septembro 2005 en Vieno, Aŭstrio) estis travivinto de la naziaj koncentrejoj dum la Dua mondmilito kaj iĝis la plej konata postmilita ĉasisto de naziaj militokrimuloj.

Li mem konsideris sin kiel serĉanton, kies tasko konsistis el legado kaj skribado de notoj: la nombron de la 1100 kondamnitaj militokrimuloj li komparis kun la nombro de la kondamnendaj, pri kiuj li okupiĝis dum kvindek laborjaroj. Li rigardis sian laboron nelaste kiel "plenumadon testamentan" por juna judino, kiu, en la koncentrejo, skribis en sia taglibro, ĵus antaŭ sia forpereo: "Ne forgesu nin, kaj ne forgesu niajn murdistojn!"

Vivo[redakti | redakti fonton]

Simon Wiesenthal naskiĝis la 31-an de decembro 1908, en Aŭstrio-Hungario. Post sia bakalaŭro (1928) Simon Wiesenthal studis arkitekturon ĉe la teknika altlernejo en Prago kaj akiris inĝenieran diplomon en la jaro 1932. En 1936, li edziĝis kun la judino Cyla Müller kaj malfermis arkitekturan oficejon en Lvivo.

Post kiam la sovetia Ruĝa Armeo invadis la orientan parton de Pollando en 1939, lia juda duonpatro estis enkarcerigata kaj eksproprietigata. Sekve, li finfine mortis pro tio. Simon Wiesenthal devis fermi sian oficejon kaj ne plu rajtis labori krom kiel teknikisto. Post la germana invado de 1941, li estis kiel judo arestata. Sur la merkata placo en Lvivo, germanaj soldatoj el la SS kaj el la Wehrmacht-armeo devigis la virojn de la urbo, stari apud lignaj kestoj grandaj kiel viroj. Komencis la pafmortigoj. Je la 12-a, tagmeze, la sonoriloj de la kristana preĝejo sonoris. Unu el la murdistoj ekkrias : "Schluss jetzt, Vesper" [Fino nun: ni iru manĝi!] (Originala interparolado kun Simon Wiesenthal) kaj la murdo ĉesis proksimume 10 ĝis 20 virojn antaŭ Simon Wiesenthal.

Sekve de tio, li estis internigata en koncentrejo. Entute, li estis enkarcerigata en 12 koncentrejoj kaj estis liberigata (1945) el la koncentrejo Mauthausen fare de la Usona armeo. Tamen, lia vivo estis ankoraŭ minacata poste, kiam li (1982) apenaŭ evitis bombatencon de nov-nazioj.

Dum la Holokaŭsto, la geedzoj Wiesenthal perdis 89 familianojn.

Jam en la jaro 1953 Wiesenthal retrovis, danke al la helpo de filatelistoj, spurojn de Adolf Eichmann en Argentino. En 1954, li trovis peranton, kiu deklaris sin preta por identigi Adolfon Eichmann. Tamen ankoraŭ mankis al li nur kvin cent dolaroj por ties veturadaj kostoj. Tial, Wiesenthal petis la tiaman prezidanton de la Juda Mondkongreso, Nahum Goldmann, pri la monsumo, kion li tamen rifuzis. Ne antaŭ 1960 estis arestata, en Argentino, la germana Holokaŭsto-plananto Adolf Eichmann, fare de la israela sekretservo "Mossad" [Mosad], laŭ ordono de David Ben Gurion. Ĝis sia aresto, Eichmann povis vivi kaŝata en Argentino danke al la kompliceco de argentinaj diplomatoj kaj de funkciuloj de la katolika Eklezio, samkiel de la organizaĵo ODESSA [Odesa].

En 1975 estiĝis disputo kun la aŭstra kanceliero Bruno Kreisky, kiu alvenis sub la nomo "Kreisky-Wiesenthal-afero" en la historiaj libroj: temis pri la pasinteco de la prezidanto de la dekstrisme popolisma Libereca Partio de Aŭstrio (FPÖ) Friedrich Peter kiel SS-ulo.

En oktobro 1994 Wiesenthal vizitis Varsovion kaj estis distingita per la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando. La medalon li ricevis el la manoj de prezidanto Lech Wałęsa[1].

Ĉar Simon Wiesenthal ne volis rigardi la eksan Prezidanton de la Federacia Respubliko Aŭstrio Kurt Waldheim kiel nedezirata persono pro lia membreco al la SA, la reprezentanto de la Justico-ministerio de Usono Eli Rosenbaum riproĉis al li (1996) nekapablecon dum serĉado de la plej gravaj militokrimuloj. Tiu riproĉo damaĝis nur provizore la prestiĝon de Wiesenthal kaj kontrastas la kunlaboron de la usonaj aŭtoritatoj kune kun la naziaj sciencistoj kaj spionoj post 1945 (Operacio Overcast).

Kiam li mortis, je la 20-a de septembro 2005, en sia domo de Vieno-Döbling, li estis 96-jaraĝa. Li postlasis sian filinon Paulina. Sekve de siaj antaŭmortaj deziresprimoj, laŭ kiuj li ripozu en Israelo, li estis entombigata, je la 23-a de septembro 2005, en Herzlija-Pituach, en ĉeesto de reprezentantoj de la aŭstraj kaj israelaj registaroj.

Sidejo de la Centro Simon Wiesenthal, Los-Anĝeleso (Kalifornio).

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Otto-Hahn-Friedensmedaille 1991 [Otto-HAHN-Pac-Medalo 1991]
  • Erasmuspreis 1992 [Premio Erasma 1992]
  • Polonia-Restituta-Medaille [Medalo de la Ordeno de la Pollanda Renaskiĝo]
  • Honordoktorigo fare de la Krakova Jagelon-Universitato (kiel unua juda ricevanto, cetere)
  • Honora Premio de la Aŭstria Librovendado pri toleremo dum pensado kaj agado en 1995.
  • Tutmonda Rekompenco pri toleremo 2000
  • Liberec-Medalo de la Prezidento 2000
  • Kavaliro de la Ordeno de la Brita imperio 2004
  • Granda Ora Honoraĵo pro meritoj favore al la Aŭstria 2005

Libroj kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • KZ Mauthausen [Koncentrejo Maŭthaŭzeno], 1946
  • Groß-Mufti – Groß-Agent der Achse [Granda Muftio - Granda Agento de la Akso], 1947
  • Ich jagte Eichmann [Mi ĉasadis Eichmann-on], 1961
  • Verjährung [Preskripto], 1964
  • Doch die Mörder leben [La murdistoj tamen vivadas], 1967
  • Die Sonnenblume [La Sunfloro], 1969
  • Segel der Hoffnung [Veloj de l'esper'], 1973
  • Der Fall Krystyna Jaworska [La Afero Kristina JAVORSKA], 1975
  • Max und Helen [Maks kaj Helena], 1982
  • Krystyna - Die Tragödie des polnischen Widerstands [Kristina - La Tragedio de la pola rezisto], 1986
  • Flucht vor dem Schicksal [Forkuro el fatal'], 1988
  • Jeder Tag ein Gedenktag [Ĉiu tago, memortago], 1988
  • Recht, nicht Rache [Justeco, ne venĝo], 1988
  • Denn sie wußten, was sie tun. Zeichnungen und Aufzeichnungen aus dem Konzentrationslager Mauthausen [Ĉar ili sciis, kion ili faras. Desegnaĵoj kaj notoj el la koncentrejo Maŭthaŭzeno], 1995, ISBN 3-216-30114-1
  • Projekt: Judenplatz Wien. Zur Konstruktion von Erinnerung [Projekto : Juda Placo Viena. Por konstrui memorigon], 2000 (Hrsg.)
  • Simon Wiesenthal Korrespondenz by Tuviah Friedman ( Document-Book ) Germany National Bibliothek

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Recht, nicht Rache“ [Justeco, ne venĝo], Ben Kingsley kiel Simon Wiesenthal, 1989, Filmo/Dramo, 168 minutoj.
  • „Die Kunst des Erinnerns – Simon Wiesenthal“ [La Arto de la memorigo - Simon Wiesenthal], Libro kaj reĝio: Johanna Heer kaj Werner Schmiedel, 1994/95, Dokumentada filmo kun filmscenoj, Muziko : John Zorn, 99 minutoj. [1]
  • „Simon Wiesenthal“, Libro kaj reĝio : Andreas Novak, Dokumentado, ORF[Aŭstra Televido], 45 minutoj, unua elsendo je la 27.10.2000 [2]
    Tiu dokumentado ricevis la plej altan premion por la aŭstra gazetistaroj Dr. Karl Renner Publizistik-Preis por la jaro 2000, [3]
  • „Zur Erinnerung an Simon Wiesenthal. Gegen das Vergessen“, [Memore al Simon Wiesenthal. Kontraŭ la Forgesemo] ZDF [Dua Germana Televidkanalo], Dokumentado, 15 minutoj, unua elsendo je la 21.09.2005 [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/03, paĝo 11: Memoro, ne venĝo verkita de Zofia Banet-Fornalowa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]