Kurt Waldheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
D-ro
Kurt Waldheim
Persona informo
Kurt Waldheim
Naskiĝo 21-an de decembro 1918
en Aŭstrio Sankt Andrä-Wördern, Germana Aŭstrio
Morto 14-an de junio 2007
en Aŭstrio Vieno, Aŭstrio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhaltokora malsufiĉo vd
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Religio romkatoliko
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco AŭstrioNazia Germanio vd
Alma mater Universitato de Vieno
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Subskribo Kurt Waldheim
Familio
Edz(in)o Elisabeth Waldheim
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistodiplomato • aŭtobiografo • militistoadvokato vd
9-a Prezidento de Aŭstrio
Dum 8-an de julio 19868-an de julio 1992
Antaŭulo Rudolf Kirchschläger
Sekvanto Thomas Klestil
4-a Ĝenerala sekretario de UN
Dum 1-a de januaro 19721-a de januaro 1982
Antaŭulo U Thant
Sekvanto Javier Pérez de Cuéllar
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kurt Josef WALDHEIM (naskiĝis la  21-an de decembro 1918(nun 1918-12-21) en Sankt Andrä-Wördern, Aŭstrujo; mortis la 14-an de junio 2007 en Vieno) estis aŭstra konservativa diplomato, la kvara ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj la naŭa prezidento de Aŭstrio inter 1986 kaj 1992.

Vivo[redakti | redakti fonton]

1918 ĝis 1986[redakti | redakti fonton]

Kurt Waldheim naskiĝis kiel filo de instruisto kaj li studis juron en la Viena universitato. Li batalis en la Dua Mondmilito kaj iĝis aŭstra diplomato en 1945. Ĝis 1951 li laboris en la ambasadorejo en Parizo. Ekde 1964 ĝis 1968 same kiel komence de la 1970-aj jaroj, li servis kiel ambasadoro de Aŭstrujo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj inter 1968 kaj 1970 li estis ministro pri eksteraj aferoj en la aŭstra registaro.[1]

Post la elekto de alia registaro, li akiris postenon en la Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) kaj provis iĝi aŭstra prezidanto en la baloto de 1971, sed ne jam sukcesis tiutempe. Unu jaron poste, tamen, li estis elektata la kvara ĝenerala sekretario de UNO kaj multe engaĝiĝis pri la plibonigo de la situacioj en diversaj landoj, i.a. Nikaragvo kaj Bangladeŝo. En 1981, Waldheim ne povis esti denove elektata pro vetoo de Ĉinujo, sed jam 5 jarojn poste li kandidatis kiel aŭstra prezidanto denove kaj nun sukcesis.[2]

Waldheim-skandalo[redakti | redakti fonton]

Dum sia tempo kiel prezidanto de la aŭstra respubliko, Waldheim publikigis sian aŭtobiografion En la vitra palaco de la mondpolitiko (germanlingve: Im Glaspalast der Weltpolitik), en kiu li ne skribis ion pri sia tempo kiel soldato inter 1942 kaj 1945. Sekve de tio komenciĝis vasta konflikto, en kiu kelkaj judaj organizaĵoj asertis, ke Waldheim iam apartenis al la naziaj grupoj Sturmabteilung (SA) kaj la Germana Nazia Ligo de Studentoj. Fine, la registaro en Vaŝingtono eĉ malpermesis al Waldheim vojaĝi al Usono.[3]

Kiel konsekvenco de ĉi-tio, Waldheim kaj lia familio konsistinta krome el lia edzino kaj tri infanoj estis observata de sekreta servoj. En 2001, longe post la fino de la ofica tempo de Waldheim, la CIA publikigis la akton pri li, laŭ kiu li neniam laboris kiel agento.[4]

Kariera fino kaj morto[redakti | redakti fonton]

En 1992, post kiam li ofte defendis sin kontraŭ postuloj pri sia eksiĝo, Waldheim ne denove kandidatis por la ofico de prezidanto. Ajnkaze li estis izolata en sia ofica tempo, ekzemple nur kelkaj islamaj kaj komunismaj ŝtatoj vizitis lin aŭ permesis al li esti vizitataj. Krome Waldheim ne plu engaĝiĝis en iu ajn kampo de la politiko, sed fine retiriĝis. En 2007 li mortis kaj estis entombigata en la viena Zentralfriedhof. La entombigan ceremonion ne rajtis viziti eksterlandaj gastoj laŭ la deziro de Waldheim enskribita en sia testamentaĵo.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marschall, Robert (eldonisto) / Wien-konkret.at. Lebenslauf Kurt Waldheim. Ligilo: http://www.wien-konkret.at/politik/nachruf/kurt-waldheim/lebenslauf/ Arkivigite je 2013-01-22 per la retarkivo Wayback Machine. Vidita la 7-an de Julio 2013.
  2. Encyclopaedia Britannica: Kurt Waldheim. Ligilo: http://www.britannica.com/EBchecked/topic/634429/Kurt-Waldheim. Vidita la 7-an de Julio 2013.
  3. Süddeutsche Zeitung: Kurt Waldheim - UN-Chef und umstrittener Präsident Österreichs. Verkita la 10-an de Majo 2010. Ligilo: http://www.sueddeutsche.de/politik/portraet-kurt-waldheim-un-chef-und-umstrittener-praesident-oesterreichs-1.639120. Vidita la 7-an de Julio 2013.
  4. vd. Wien-konkret.at.
  5. Dikigoros, Nikolas: Kurt Waldheim (1918-2007). Tabellarischer Lebenslauf zusammengestellt von Nikolas Dikigoros. Ligilo: http://biogra.100ws.com/waldheim.htm . Vidita la 31-an de Decembro 2020.