21-a de decembro
(Alidirektita el 21-an de decembro)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 21-a de decembro estas la 355-a tago de la jaro (la 356-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 10 tagoj restas.
Je la 21-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- Preskaŭ ĉiujare en tiu ĉi tempo estas (sur la norda hemisfero) la vintra solstico - la suno eniras la zodiakan signon Kaprikorno
- 69: Romia Senato anoncis Vespazianon romia imperiestro, la lasta en Jaro de la kvar imperiestroj
- 401: Inocento la 1-a iĝis papo, konata de ekskomuniko de monaĥo Pelagio
- 1124: Honorio la 2-a iĝis papo, konata de agnosko de la regulo de templanoj
- 1192: Survoje al la Sankta Lando Rikardo la 1-a estis kaptita kaj arestita de Leopoldo, princo de Aŭstrio, pro kio papo lin anatemis
- 1381: Pietro Tomacelli (posta papo Bonifaco la 9-a) estis nomumita kardinalo de la papo Urbano la 6-a
- 1409: Reĝo de Hungario Sigismondo la 1-a deklaris militon kontraŭ Pollando
- 1421: Venko de katolika germana-hungara armeo super la husita en batalo de Kutná Hora
- 1471: Portugala velisto malkovris la plej grandan Insulon al Sankta Tomaso el la insularo Sao-Tomeo kaj Principeo
- 1598: Ribelantaj mapuĉoj venkis en batalo de Curalaba en suda Ĉilio taĉmenton de ĉirkaŭ 50 hispanoj kaj 300 aliancitaj kun ili indianoj
- 1620: Ŝipo Mayflower kun unuaj elmigrintoj el Anglio atingis Masaĉusecon
- 1664: Franca ministro pri financoj Nicolas Fouquet pro fraŭdo estis kondamnita de speciala tribunalo al konfisko de bieno kaj ekziligo - reĝo Ludoviko la 14-a altigis la verdikton al ĝismorta puno
- 1686: Reĝo Johano la 3-a Sobieski ĵuris en Lvovo pactraktaton finanta la 4-an polan-rusan militon
- 1807: Regopovoj de Varsovia Duklando eldonis decembran dekreton laŭ kiu kamparanoj povis translokiĝi lime de la duklando
- 1832: Venko de egipta armeo en batalo de Konya dum egipta-turka milito
- 1832: Ĉerko kun postrestaĵoj de Tadeusz Kościuszko estis, sekrete de aneksinto, lokigita en marmora sarkofago sur Vavelo en Krakovo
- 1834: Premiero de kantoludo Fidlovačka, kie unuan fojon oni ekkantis ontan himnon de Ĉeĥio — Kie hejmo mia?
- 1866: Milito de Ruĝa Nubo: indianoj embuske mortigis 163 soldatojn en Vajomingo
- 1867: Imperiestro de Aŭstrio Francisko Jozefo la 1-a agnoskis decembran konstitucion, transformigantan Imperiestron al Monarkio de Aŭstrio-Hungario - Reĝlando Galicio kaj Lodomerio gajnis limigitan aŭtonomecon
- 1872: Anglio: scienca Ekspedicio Challenger fornavigis de Portsmouth kontribuante al fondo de oceanografio
- 1880: Manksinsulo fariĝis unua politika ento, kiu donis al virinoj la voĉdonrajton
- 1891: Usono: unua matĉo de korbopilkado okazis
- 1903: En Francio oni unuafoje enmanigis literaturan premion Goncourt
- 1907: Ĉilia armeo masakris pli ol 2 mil strikantajn ministojn de la minejo de natri-salpetro en Iquique (la ĉefurbo de Tarapakio)
- 1913: Krucvortenigmo unuafoje aperis en usona gazeto "New York World"
- Unua mondmilito:
- 1919: Post du jaroj pasigitaj en malliberejo pro instigo de homoj kontraŭstari militan soldatiĝon, juda anarkiistino Emma Goldman estis deportita de Usono al Rusio
- 1922: Sejmo kaj Senato de la Dua Pola Respubliko omaĝis murditan polan prezidenton Gabriel Narutowicz - marŝalo de la Sejmo Maciej Rataj konstatis: Mortfalis antaŭ ol realigo de la intencoj. Tio, kio estus programo, iĝis lia testamento...
- 1923: Nepalo iĝis sendependa ŝtato
- 1925: Premiero de la soveta muta filmo Kirasŝipo Potjomkin de reĝisoro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
- 1929: Ĉeĥoslovaka komunista parlamentano Klement Gottwald deklaris dum kunsido, ke "ni vizitas Moskvon por lerni de rusaj bolŝevikoj kiel tordi vian kolon"
- 1936: Testoflugo de germana batalaviadilo Junkers Ju 88
- 1937: En Los-Anĝeleso okazis premiero de la desegnita filmo Neĝulino kaj la sep nanoj, la unua de produktoro Walt Disney
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: en Varsovio kunlaborisma "Nowy Kurjer Warszawski" informis pri oficado de du reprezentantoj de soveta registaro pri german-soveta setligado: germanaj regopovoj en Poznań-regiono ordonis forigi de publikaj lokoj religitemajn monumentojn kaj bustojn; gvidanto de Ras-Politika Oficejo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en sekreta skribaĵo postulis laborigi en Germanio polajn knabinojn kun "bona rasa aspekto", kiuj samtempe taŭgus al germanigo; sur teritorioj sub soveta okupado de Pollando oni retirigis de cirkuligo polan valuton zloto kun ebleco ŝanĝi ĝin kontraŭ sovetia rublo nur 250 zl; Angers: prezidento de Pola Respubliko en ekzilo Władysław Raczkiewicz dekretis ŝanĝon de Nacia Konsilio al Nacia Konsilio de Pola Respubliko, nomuminte 16 membrojn
- 1940: Germana polico pafekzekutis en Radom 7 polojn; konspira organizo Amikec-Rondo de Sovetunio en Varsovio lige al naskiĝtago de Stalin eldonis efemeran gazeton rememorigantan pri tio; nokte de la 21-a/22-a de decembro Luftwaffe atakis Liverpool kaj Birkenhead - 504 aviadiloj ĵetis 485 bombtunoj
- 1941: Germana polico en Varto-Lando kontrolis en stacidomoj kaj trajnoj kaj sur ŝoseoj de pli grandaj urboj manpakaĵojn de poloj por konfiski nutraĵon akiritan senleĝe por alproksimiĝanta festo de Kristnasko; en Varsovio konspira "Barikado de Libereco" atentigas pri morala detruo sub la germana okupado, kie lokon post murditoj, mortintaj pro batoj, malsanoj kaj malvarmo rapide okupas aliaj; Usono deklaris militon kontraŭ Nazia Germanio kaj Italio; Tajlanda-japana armea alianco; Kanado: en Pola Domo de Windsor dum manifestacio de pola diasporo oni kolektis help-kotizon al du milionoj de poloj sub la soveta okupado; Sendependa ŝtato Kroatio: dum ustaše-militkrimo en Prkos oni murdis 437 serbojn plus unu kroaton, en tio 216 personojn malpli ol 18-jaraj - en 2010 la monumento al viktimoj estis detruita; Bosnio kaj Hercegovino: Unua Proleta Brigado estis fondita en Rudo, kiel la unua "regula" unuo de la partia armeo - ĝis 1948, tiu tago estis festata kiel Tago de la Armeo; Orienta Fronto: sude de Moskvo rapida grupo de soveta 50-a Armeo sukcese sturmis Kaluga; Holokaŭsto: en la koncentrejo Bogdanowka (Transnistrio) komenciĝis genocido de ĉ. 54 000 judaj falkoj fare de rumanaj soldatoj, ukrainaj policistoj kaj aliaj Volksdeutsche
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Wola Przybysławska (distrikto Lubelski) 6 personojn; Pola Rezistomovado: Kamparanaj Batalionoj plenumis la duan venĝan agon kontraŭ germana vilaĝo Niewóz en distrikto Zamojski, kaj kadre de la ribelo de Zamość bruligis aliajn 5 vilaĝojn, setligitaj de germanoj (ĝis la 31-a de decembro); alia taĉmento forprenis de urba buĉejo en Tomaszów Lubelski viandon destinitan por germanaj ĝendarmoj
- 1943: Germanaj policoj pafmortigis en Varsovio ĉirkaŭ 20 personojn kaj en 3 aliaj lokoj 51; regopovoj de Varsovio registris ĉirkaŭ 113 mil personojn bezonantajn socian helpon; en Varsovio aperis la lasta numero de konspira skolta gazeto "Pismo Młodych" (Revuo de Junuloj); en vilaĝo Bronisławówka (nun en Lviva provinco) sovetaj partizanoj kune kun NKVD embuske arestis invititan al paroloj 18-personan grupon de oficiroj, suboficiroj kaj soldatoj de proksima taĉmento de Pola Enlanda Armeo - 11 soldatojn oni pafmortigis kaj la ceterajn forveturigis malantaŭ fronto
- 1944: Leopold Okulicki iĝis komandanto de Pola Enlanda Armeo anstatuante generalon Tadeusz Komorowski, kiu post falo de la Varsovia Insurekcio estis malliberigita de germanoj - nomumita de la prezidento en ekzilo Edward Raczyński; en Varsovia kvartalo Praga fondiĝis Esplor-Komisiono pri Germanaj Krimoj; Orienta Fronto: trupoj de 2-a Ukraina Fronto en Ĉeĥoslovakio liberigis Rimavská Sobota kaj en Hungario - apudan Ozd; Okcidenta Fronto: en Ardenoj post kelktagaj atakoj en la Batalo de Ardenoj germanoj konkeris Sankt-Vith-regionon, kaj precipe vojnodon; en konkerita de Ruĝa Armeo Debrecen nova koalicio funkciigis registaron de Béla Miklós Dálnoki; en Meksiko okazis premiero de usona filmo Tri ĝentlemanoj de Walt Disney
- 1945: Usona generalo George S. Patton mortis pro trafikakcidento okazinta dek du tagojn antaŭe
- 1945: Greka ĝendarmaro arestis sekretarion de la regiona komitato de Komunista Partio de Grekio kaj oficiron de Grekpopola Liberiga Armeo, kiujn ĝi la sekvan tagon mortigis
- 1945: Ekvadoro kaj Irako aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1948: Irlando deklaris sendependecon
- 1948: Dua soveta okupado de Pollando: en Varsovio dum Unuiga Kongreso de Pola Laborista Partio kaj jam kontrolata de komunistoj Pola Partio Socialista kreiĝis Pola Unuiĝinta Laborista Partio, kies unua sekretario iĝis NKVD-funkciulo Bolesław Bierut
- 1952: Okaze de naskiĝdatreveno de Stalin en Germana Demokratia Respubliko ekfunkciis publika televido Deutscher Fernsehfunk
- 1958: Charles de Gaulle iĝis prezidento de la Kvina Respubliko de Francio
- 1959: Farah Diba edziĝis al Mohamed Reza Pahlavi, la ŝaho de Irano, dum festa ceremonio
- 1962: Fidel Castro kun usona negocisto subskribis interkonsenton pri liberigo de pli ol mil kaptitoj post Invado de la Porkogolfeto kontraŭ medikamentoj kaj manĝoproduktoj valoraj 53 milionojn da dolaroj
- 1963: Nikozio: provo de kontrolo de virinoj apartenantaj al turkaj kipranoj fare de polico de grekaj kipranoj transformiĝis en perforto sur la tuta insulo - 538 mortigitoj kun setligo de preskaŭ 27 000 personoj
- 1967: Premiero de la usona filmo La diplomito, premiita de BAFTA
- 1968: Kennedy Space Center: komenco de la misio de Apollo 8 atinginta ĉirkaŭteran orbiton, kiu kiel la unua kun homoj atingis orbiton de la Luno
- 1970: Pola Popola Respubliko: laŭ iuj, sindikatisto kaj strikestro Lech Wałęsa komencis kunlaboron kun Sekureca Servo de PPR
- 1970 Grumman F-14 Tomcat, la ĉefa plurtaska ĉasaviadilo kun varia geometrio de flugiloj de la Usona Mararmeo faris sian unuan flugon
- 1972: Diplomatio:
- 1975: Atenco kontraŭ la sidejo de Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj en Vieno
- 1978: Flago de Grekio oficialiĝis
- 1979: En Londono oni subskribis interkonsenton por Suda Rodezio pri konstitucia bazo al estonta Zimbabvo
- 1981: Ambasadoro de Pola Popola Respubliko en Usono Romuald Spasowski petis azilon pro masakro de 9 ministoj dum la milita stato en Pollando - kun la familio trovis sekuran lokon, en 1982 komunista juĝejo kontumace kondamnis lin al mortpuno
- 1983: En nuklea centralo de Ĉernobilo oni funkciigis reaktoron n-ro 4, kiu eksplodis en 1986
- 1988: Skotlando: pro terorista atenco kontraŭ usona aviadilo Boeing 747 el Pan American World Airways super Lockerbie mortis 270 homoj (en tio 11 surtere)
- 1988: Testoflugo de la plej granda transporta aviadilo Antonov An-225
- 1990: Oficiale adoptiĝis Flago de Kroatio, konsistanta el tri tutslavaj koloroj, samlarĝaj horizontalaj strioj, ruĝaj, blankaj kaj bluaj kun la blazono de Kroatio en la mezo
- Senkomunismigo:
- 1990: Albanio: en Tirano oni detruis la monumenton al Josif Stalin
- 1991: Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj pligrandiĝis je Armenio, Azerbajĝano, Kazaĥio, Kirgizio, Moldavio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio
- 1993: Boris Jelcin malfondis KGB
- 1994: Meksiko: vulkano Popocatépetl, dormanta dum 47 jaroj, komencis erupcii, kaj nun estas unu el la plej aktivaj vulkanoj de la lando
- 1995: Bet-Leĥem transiris sub la administracion de Palestina Aŭtonomio, konforme al la Akordo de Oslo, post kiam israelaj trupoj retiriĝis de la urbo
- 2002: Pola Cifereca biblioteko fondiĝis - pro aŭtorrajtoj aliro al parto de materialoj estas pagata
- 2007: Naŭ novaj ŝtatoj de Eŭropa Unio aliĝis al la Traktato de Schengen: Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio kaj Slovenio
- 2010: Plena luna eklipso
- 2010: Alpha Condé iĝis prezidento de Gvineo
- 2011: Mariano Rajoy iĝis ĉefministro de Hispanio
- 2012: Nuna ciklo laŭ longa kalkulado de la Majaa kalendaro finiĝis - por multaj kredantoj de esoterismo la dato de la mondofino aŭ momento de la granda spirita transformiĝo
- 2012: Muzikvideo Gangnam Style de sudkorea kantisto PSY kiel unua en la historio de YouTube estis miliard-foje montrita
- 2012: John Kerry estis nomumita de prezidento Barack Obama por la posteno de usona ministro pri eksteraj rilatoj - Hillary Clinton cedis pro malsano
- 2014: Transpreno de regopovoj:
- Tunizio: Beji Caid Essebsi gajnis prezidentan voĉdonon
- Rumanio: Klaus Iohannis iĝis prezidento
- 2017: Sud-Koreio: 29 personoj pereis kaj 36 vundiĝis en incendio de refreŝiga centro en Ĉeĉon
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1118: Thomas Becket, ĉefepiskopo de Canterbury, katolika sanktulo, murdita (m. 1170)
- 1401: Masaccio, itala pentristo, la unua en Quattrocento (m. 1428)
- 1537: Johano la 3-a, reĝo de Svedio, edziĝinta al pola-litova princino Katarina Jogajlido (m. 1592)
- 1603: Roger Williams, angla pioniro de baptismo (m. 1684)
- 1639: Jean Racine, franca dramaturgo, unu el la granda trio de samtempuloj - Molière kaj Pierre Corneille, membro de la Franca Akademio, kies verkojn esperantigis Georges Lagrange (m. 1699)
- 1748: Ludwig Christoph Heinrich Hölty, germana poeto, kies poemoj estis muzikigitaj de pluraj komponistoj (m. 1776)
- 1755: János Földi, hungara kuracisto, verkisto, natursciencisto, lingvisto kaj poeto (m. 1801)
- 1773: Robert Brown, skota botanikisto, malkovrinto de ĉelkerno (m. 1858)
- 1794: Tomasz Zan, belorusa kaj pola poeto, esploristo de mineraloj, amiko de Adam Mickiewicz (m. 1855)
- 1795: Leopold von Ranke, germana kristana historiisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1886)
- 1801: Tymko Padura, pola-ukraina poeto, komponisto, tradukisto, aŭtoro de la kanto Hej, sokoły (Ho, falkoj) (m. 1871)
- 1804: Benjamin Disraeli, brita verkisto juddevena, dufoja ĉefministro (m. 1881)
- 1815: Thomas Couture, franca pentristo, reprezentanto de akademismo (m. 1879)
- 1817: Stefan Baranowski, pola lingvisto, verkisto, inventisto, geografo, aŭtoro de la projekto pri internacia lingvo (Ĥarkivo 1884) antaŭ Ludoviko Zamenhof (m. 1893)
- 1821: József Borsos, hungara pentristo kaj fotisto (m. 1883)
- 1850: Zdeněk Fibich, ĉeĥa romantika komponisto, konata de melodramoj (m. 1900)
- 1853: Jan Václav Novák, ĉeĥa verkisto kaj filozofo, komeniologo (m. 1920)
- 1863: Sophie Mannerheim, finna organizantino de la moderna flegarto, el la nobela familio Mannerheim (m. 1928)
- 1869: Louis Bastien, franca intendanto-generalo kaj esperantisto, membro de Lingva Komitato, Akademio de Esperanto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kaj de Internacia Esperanto-Ligo, aŭtoro de t.n. Naŭlingva Etimologia Leksikono (m. 1961)
- 1874: Tadeusz Boy-Żeleński, pola kuracisto, verkisto, tradukisto de franclingva literaturo, murdita kune kun la Masakro de Lvovaj Profesoroj fare de Einsatzgruppen, esperantigata de Tyburcjusz Tyblewski (m. 1941)
- 1878: Jan Łukasiewicz, pola logikisto, matematikisto kaj filozofo, konata de la principo de nekontraŭdiro, la leĝo pri elimino de tria, kreinto de pola skribmaniero, kunfondinto de Lvova-Varsovia skolo (m. 1956)
- 1892: László Boros, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, rubrikestro de "Enyedi Hírlap" (m. 1948)
- 1892: Teodor Jung, germana ĵurnalisto, presisto kaj eldonisto, fondinto kaj redaktoro de "Heroldo de Esperanto", verkinto de La Lastaj Tagoj de D-ro L.L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio, (kunaŭtoro), poemo La Alta Kanto de la Amo romano Landoj de l' Fantazio, redakciano de la libroserio Muusses Esperanto Biblioteko (m. 1986)
- 1892: József Stitzl, rumania hungara kuracisto, sportisto, verkisto pri sporto (m.?)
- 1892: Rebecca West, irlanda verkistino kaj ĵurnalistino, reprezentantino de veturliteraturo kaj sufrageta movado (m. 1983)
- 1913: Edwin Götze, germana forstisto kaj inĝeniero (m. 1987)
- 1913: Heinz Conrads, aŭstra aktoro, moderigisto kaj interpretisto de tradiciaj vienaj popolkantoj (m. 1986)
- 1917: Heinrich Böll, germana Nobelpremiita verkisto, konata pro esperantigita La perdita honoro de iu Katarino Blum' (m. 1985)
- 1918: Kurt Waldheim, prezidento de Aŭstrio, ĝenerala sekretario de UN (m. 2007)
- 1919: Ivan Blatný, ĉeĥa poeto kaj tradukisto, kunlaborinto de Verda Stacio, esperantisto (m. 1990)
- 1920: Alicia Alonso, kuba dancistino, koreografino kaj pedagogino, fondintino de baleta skolo
- 1921: Augusto Monterroso, gvatemala verkisto de Honduro (m. 2003)
- 1931: Tadeusz Styczeń, pola kleriko, etikisto kaj filozofo lekcianta en la Katolika Universitato de Lublin, proksima amiko de Johano Paŭlo la 2-a (m. 2010)
- 1933: Miklós Kocsár, hungara komponisto, laŭreato de Kossuth-premio (m. 2019)
- 1937: Jane Fonda, usona aktorino, popularigantino de aerobiko, laŭreatino de Oskar-premioj
- 1940: Frank Zappa, usona gitaristo, kantisto kaj komponisto (m. 1993)
- 1941: Mária Kopacz, hungara pentristino, grafikistino, verkistino
- 1942: Hu Jintao, prezidento de Ĉina Popola Respubliko
- 1946: Ferenc Demjén, hungara kantisto, gitaristo, komponisto
- 1946: Katalin Mária Martin, rumania hungara grafikistino
- 1948: Samuel L. Jackson, usona aktoro, ekkonata de la filmo Pulp-fikcio
- 1949: Thomas Sankara, prezidento de Burkina Faso, reprezentanto de tutafrikanismo
- 1950: Thomas Hürlimann, svisa germanlingva verkisto
- 1951: Przemysław Gintrowski, pola muzikisto kaj komponisto, bardo de Solidareco (m. 2012)
- 1961: Júlia Dávid, rumania hungara industriartistino
- 1961: Judit Pál, rumania hungara historiistino
- 1966: Kiefer Sutherland, kanada aktoro skotdevena
- 1967: Károly Jánk, hungara poeto
- 1967: Miĥail Saakaŝvili, kartvela advokato, prezidento de Kartvelio, civitano de Ukrainio, guberniestro de Odesa provinco
- 1968: Kata Palocsay Kisó, rumania hungara aktorino, reĝisorino, universitata instruisto
- 1970: Bart De Wever, belga kaj flandra politikisto, urbestro de Antverpeno
- 1975: Charles Michel, belga politikisto gvidanta Movadon Reformistan, ĉefministro de Belgio, prezidanto de Eŭropa Konsilio
- 1977: Emmanuel Macron, franca bankisto, ŝtatoficisto, ministro pri ekonomio, prezidento
- 1981: Cristian Zaccardo, itala futbalisto, membro de futbalklubo Parma FC
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 69: Vitelio, romia imperiestro el Flavia dinastio, reganta dum la Jaro de la kvar imperiestroj (n. 15)
- 72: Sankta Tomaso, juda masonisto, kristana martiro, apostolo de Jesuo Kristo (n. 1)
- 1295: Margareta de Provenco, reĝino de Francio, edzino de Ludoviko la 9-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1221)
- 1362: Konstantino la 3-a, reĝo de armena reĝlando en Kilikio (n. 1313)
- 1375: Giovanni Boccaccio, itala poeto, aŭtoro de la romano Dekamerono (n. 1313)
- 1549: Margareta de Navaro, franca verkistino kaj reĝa fratino (n. 1492)
- 1597: Petrus Canisius, nederlanda sanktulo kaj doktoro de Eklezio (n. 1521)
- 1791: Arnaud Berquin, franca verkisto de infana literaturo (n. 1747)
- 1801: József Gvadányi, hungara soldato, verkisto kaj poeto (n. 1725)
- 1805: Manuel Maria Barbosa du Bocage, portugala poeto, reprezentanto de novklasikismo (n. 1765)
- 1831: François Huber, svisa natursciencisto, filo de Jean Huber (n. 1750)
- 1832: Johann Friedrich Pierer, germana kuracisto kaj eldonisto (n. 1767)
- 1851: Carl Friedrich Rungenhagen, germana komponisto kaj pedagogo (n. 1778)
- 1863: Giuseppe Gioacchino Belli, itala poeto konata de Romaj sonetoj (n. 1791)
- 1879: Károly Wagner, hungara inĝeniero pri arbarkulturo (n. 1830)
- 1890: Niels Wilhelm Gade, dana komponisto, dirigento, orgenisto (n. 1817)
- 1890: Johanne Luise Heiberg, dana aktorino de Reĝa Teatro (n. 1812)
- 1904: Béla Fái Jakab, hungara ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1853)
- 1908: Pjotr Diakonov, rusia profesoro pri kirurgio ĉe Moskva Ŝtata Universitato, en sia gazeto "Ĥirurgio" faris resumojn en esperanto (n. 1855)
- 1921: Ernő Jendrassik, hungara kuracisto-neŭrologo, konata pri reflekso-laboraĵoj, akademiano (n. 1858)
- 1925: Jules Méline, franca politikisto de la Tria Respubliko de Francio, ĉefministro de Francio (n. 1838)
- 1927: Gyula Fényi, hungara jezuito okupiĝanta pri astronomio kaj meteologio, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1845)
- 1935: Kurt Tucholsky, germana verkisto kaj ĵurnalisto juddevena, publicisto de Vajmara Respubliko (n. 1890)
- 1936: Ida Kiss, hungara verkistino el Oradea (n. 1902)
- 1940: Francis Scott Key Fitzgerald, usona verkisto, aŭtoro de la romano La Grandioza Gatsby, reprezentanto de la perdita generacio (n. 1896)
- 1945: George S. Patton, usona ĉefgeneralo dum la Nord-Afrika kampanjo de la dua mondmilito, edukito de West Point, partoprenanto de la Operaco Overlord, liberiginta plejparton de Ĉeĥoslovakio (n. 1885)
- 1946: Kuroita Kacumi, japana paleografo, profesoro pri la japana historio en la Imperia Universitato de Tokio, partoprenanto de UK 1908, kunfondinto de Japana Esperantista Asocio kaj kunverkinto de Esperanto-japana vortaro (n. 1874)
- 1950: Jan Piłsudski, pola juristo, ŝtatulo en la Dua Pola Respubliko, frato de marŝalo Józef Piłsudski kaj de Bronisław Piłsudski, esploristo de ajnuoj (n. 1876)
- 1956: Károly Sebestyén, hungara etnografo kaj kulturhistoriisto (n. 1876)
- 1958: Lion Feuchtwanger, germana verkisto juddevena, aŭtoro de historiaj romanoj kaj dramoj inspiraj por Bertolt Brecht (n. 1884)
- 1961: Henryk Holland, pola stalinisto juddevena, subskribinta kun ok studentoj denuncan leteron pere de kiu komunistoj forigis profesoron pri filozofio Władysław Tatarkiewicz de Varsovia Universitato, ĵurnalisto, sociologo (n. 1920)
- 1964: Bertha Keyser, germana misiistino kaj karitatulino (n. 1868)
- 1964: Carl Van Vechten, usona fotisto kaj verkisto, kies fotokolekto troviĝas en Kongresa Biblioteko (n. 1880)
- 1975: Francisco Azorín Izquierdo, hispana arkitekto el Kordovo, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, dufoja reprezentanto de Hispana Laborista Socialista Partio en SAT-kongresoj, aŭtoro de esperantlingva Universala Terminologio de la Arkitekturo, ĉefaŭtoro de Ilustrita Vortaro de Esperanto, patro de esperantisto Francisco Azorín Poch (n. 1885)
- 1978: Roger Caillois, franca intelektulo, literatura kritikisto, sociologo kaj filozofo, laboranto de Unesko, membro de Franca Akademio (n. 1913)
- 1986: László Jánossy D., rumania hungara pentristo, restarigisto (n. 1939)
- 1988: Nikolaas Tinbergen, nederlanda ornitologo, Nobelpremiito (n. 1907)
- 1991: Josef Kohen-Cedek, israela instruisto kaj esperantisto, honora komitatano de Esperanto-Ligo en Israelo, tradukisto el la hebrea de Antologio de la hebrea poezio (n. 1904)
- 1995: Vasile Albu, rumana kemiisto, inĝeniero, esperantisto, UEA-delegito, membro de IKUE (n. 1927)
- 1996: Christine Brückner, germana verkistino, fondintino de literaturpremio (n. 1921)
- 1996: Kálmán Hazai, hungara naĝisto, akvopilkisto, olimpika ĉampiono (n. 1913)
- 1998: Gábor Miklóssy, rumania hungara pentristo (n. 1912)
- 1998: Béla Szőkefalvi-Nagy, hungara matematikisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1913)
- 2004: Gyula Szabó, rumania hungara verkisto, redaktoro de "Helikon" (n. 1930)
- 2006: Saparmurat Nijazov, turkmena prezidento, konata pro la kulto al personeco (n. 1940)
- 2010: Lech Emfazy Stefański, pola verkisto pri parapsikologio kaj paranormaleco, soldato de Pola Enlanda Armeo, tradukisto, aktoro kaj reĝisoro (n. 1928)
- 2011: Sándor Técsy, rumania hungara aktoro (n. 1946)
- 2012: Peter Wapnewski, germana mezepokisto, membro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (n. 1922)
- 2014: Udo Jürgens, aŭstra modkantisto kaj popmuzika komponisto (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Kaprikorno: ♑ (ĝis la 20-a de januaro)
- Romkatolika Kalendaro: Petrus Canisius, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 21-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.