Tomasz Zan
| Tomasz Zan | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Tomasz Zan | ||
| Naskiĝo | 21-an de decembro 1796 en vilaĝo Mjasata ĉe Aŝmjani apud Minsko | |
| Morto | 19-an de julio 1855 (58-jaraĝa) en bieno Kaĥaĉin apud Orŝa | |
| Tombo | Smaĺjany (en) | |
| Lingvoj | pola vd | |
| Ŝtataneco | Rusia Imperio | |
| Alma mater | Universitato Vilno | |
| Subskribo | ||
| Familio | ||
| Patro | vd | |
| Patrino | vd | |
| Gefratoj | Stefan Zan (en) | |
| Edz(in)o | Brygida Świętorzecka (fr) | |
| Profesio | ||
| Okupo | dramaturgo mineralogo vojaĝisto verkisto poeto inventisto | |
| Laborkampo | poezio, mineralogio kaj meteologio | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tomasz Zan (pole Tomasz Zan, beloruse Тамаш Зан - n. la 21-an de decembro 1796, vilaĝo Mjasata ĉe Aŝmjani apud Minsko, m. la 19-an de julio 1855, bieno Kaĥaĉin apud Orŝa) estis partoprenanto de liberigada movado, esploristo de naturo, verkisto, geologo, esploristo de naturaj trezoroj de Uralo, amiko de Adam Mickiewicz kaj Jan Czeczot, fondisto de unuaj revoluciaj organizaĵoj en Belorusio kaj Litovio. Li ludis gravan rolon en evoluo de nova literatura tendenco - revolucia romantikismo. Unua el rondo de vilnaj poetoj, li agnoskis belorusan popolan kreadon, kiel ĉefan parton de sia poezia programo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Infanaj jaroj
[redakti | redakti fonton]La poeto devenis el nobela familio, komence studis en lernejo en vilaĝo Uzda, ĉe guvernisto, en najbara vilaĝo Slabada, poste, en la jaro 1807, kune kun frato, oni lin forsendis en gimnazio en Minsko, kie li estis unu el plej bonaj lernantoj. Ĉi tie li studis ĝis la jaro 1812, post ĉi tia tempo, li finis studadon pro malsano. Poste li studis kune kun fratoj Ignas kaj Stefan en lernejo en Maladzeĉna. Informoj pri ĉi tiu periodo de lia vivo konserviĝis nur en policiaj paperoj de juĝesploro pri filomatoj.
Zan estis akuzita en "ne dezirinda iro de pensoj", kio estis bazita je tio, ke Tomasz "de sia infanaĝo, de studado en maladzaeĉna distrikta lermejo humiligis estraron kaj verkis mallojalecajn versojn, kaj same fondis tie ian socion". Menciita socio estis subkomprenita speco de milita ludo, dum kia knaboj dividiĝis je du "armeoj": rusa-armeo de Marso, kiu personiĝis krudan forton, kaj pola-armeo de Apolono, dio de amo. Per armeo de Apolono ofte estris Tomasz Zan, kiu omaĝis amikojn pro lia "minska studado". Al juĝesploro estis aldonita verso verkita per Zan en la jaro 1815 kun nomo "Marŝo por Studantoj de Apolona armeo", en kiu estis rekta alvoko al milito kontraŭ "moskvano" kaj nefinita komedio "Maturo en kamaradeco", same direktita kontraŭ rusia estraro.
Vilna universitato: 1815-1820
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1815 Tomasz Zan kontraŭ propraj monoj ekstudis je fizikmatematika fakultato de Vilna universitato, kaj por enspezi monojn, laboris kiel guvernisto. Estris per patriota kolegaro, ekmembris en framasona loĝio.
En la jaro 1817 Tomasz Zan kunfondis Filomatan Asocion (pole Towarzystwo filomatów), en la jaro 1820 fondis Radiantan Asocion (pole Towarzystwo Promienistych), poste en tiu jaro reformita en Filareta Asocio (pole Zgromadzenie Filaretów), kies prezidanto li estis en 1820-1823. Ĉiuj el ili estis studentaj organizoj en Vilno dediĉitaj al polaj kulturaj kaj politikaj agadoj, kaj ĉiuj estis fonditaj simple de studentoj, do sen oficiala permeso de la rusa cenzuro en la vilna gubernio de la Rusia Imperio. Akorde kun nomo de "teorio de radioj", de ĉiu bonvola homo eliras radioj, kiuj bone influas je ĉirkaŭuloj. En kolegaro aniĝis 200 membroj, grandparte el belorusa junularo.
En la jaro 1823 Tomasz Zan estis arestita. Pro sia agado en tiuj organizoj li estis enprizonigita (du jarojn, la lasta jam en Siberio) kaj ekzilita de la rusaj aŭtoritatoj al Siberio (de 1824 ĝis 1837), laŭ verdikto ke la ekzilo estos puno dum 15 jaroj, kunkalkulante la du jarojn en malliberejo. Konserviĝis dokumentoj pri aldono al Zan de diplomo de magistreco pri filozofio, sed li ne ricevis ĝin pro la aresto. Dum juĝesploro kulpo pri fondo kaj agado de kolegaroj li prenis al si, pro kio aliaj arestitoj, inter kiuj estis Adam Mickiewicz, Jan Czeczot, Ignacy Domeyko estis nur ekzilitaj, sed ne enprizonitaj. Poste, Adam Mickiewicz verkis pri honesteco de Zan en tria parto de sia poemo "Dziady". Dum la tempo de devigita ekzilo en Siberio li helpis al la natursciencisto Alexander von Humboldt en lia esplora ekspedicio en 1829.
Ekzilo: 1824-1837
[redakti | redakti fonton]Pro fondo de kaŝaj komunumoj Tomasz Zan en oktobro de la jaro 1824 ekziligis en Orenburga forto, de kiu li estis liberigita la 22-an de novembro 1825. Tie li konservis siajn ideojn, membris en lokaj kaŝrezistaj organizacioj de revolucianoj. En la jaro 1833 li membris en komploto, kun celo ribeli kontraŭ registaro kaj fuĝi eksterlande, sed tio fiaskis.
En 1829 li, kiel jam notite, dum sia ekzilo rendevuis kun fama esploristo Alexander von Humboldt, kiu veturis al Uralo por sciencaj esploroj. Li iĝis loka kunlaboranto de A. von Humboldt, ricevis la aprobon de la rusaj aŭtoritatoj por tio, kaj sub lia influo Zan ekinteresiĝis pri geologio kaj botaniko. Dum la finaj naŭ jaroj de sia ekzilo li komencis geologiajn esplorojn, dum kiuj li elserĉis minkampoj de oro, nafto, kupraj ercoj.
Same li esploris popolan poezion de baŝkiroj, tataroj, kazaĥoj. Sub influo de siaj vojaĝaj impresoj tra la urala regiono, li planis verki trilogion pri ĉi tiaj lokoj dum ribelo de Jemeljan Pugaĉov, sed ĉi tio ne estis efektivita. Li fondis riĉan mineralan muzeon en Orenburgo.
Pro siaj meritoj en esploro de de naturo de Uralo kaj pro malkovro de oraj mintavoloj, li estis liberigita en majo de la jaro 1837, kvankam fine de la jaro ĉiukaze devus finiĝi la ekzilo.
Sankt-Peterburgo: 1837-1841
[redakti | redakti fonton]
En oktobro 1837 Zan alveturis en Sankt-Peterburgo, kie li eklaboris kiel bibliotekisto en la Mina instituto, verkis libron pri siaj geologiaj esploroj, sed ĝi ne estis eldonita, kaj kie estis manuskripto, nuntempe ne estas konata. Kompilis mapon de urala regiono. En la jaro 1839 estis kvalifikigita kiel mina inĝeniero.
Reveno
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1841 Zan revenis al patrolando. komence li laboris kiel mina inĝeniero kaj oficisto. En la jaro 1845 li estis eksigita. Verkis muzikon, kantoj, interalie je vortoj de Jan Czeczot. Tiatempe li konatiĝis kun Brigita Sventaĵeckaja, kun kiu li poste edziĝis. Havis 4 filojn. Li kiel jam notite mortis la 19-an de julio 1855, bieno Kaĥaĉin apud Orŝa, kaj estis entombitiga en la urbeto Smoljani, ruse Смольяны, latinliterigite Smoljani, pole Smolany, nuntempe beloruse Смальяны, latinliterigite Smaĺjani, apud Orŝa, do en la nuntempa Vicebska regiono de post 1991 en moderna Belorusio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Tomasz Zan estas aŭtoro de fonditaj sur belorusa folkloro pollingvaj verkoj. Uzis belorusan folkloron en komedio "Fagopiraj kukoj" (1817, surscenigita en Orenburgo 11-an de februaro 1830), same en poemo "Tabakujo" (1818). Verkis baladojn kaj poemojn "Ciganino", "Svicjaz-lago" (ambaŭ en la jaro 1820).
En sia taglibro li skribis, ke volas verki en belorusa lingvo, sed neniu el ĉi tiaj verkoj konserviĝis.
En la jaro 1833, Zan skribis en taglibro, ke verkis ruslingvan porinfanan komedion "Niksinoj kaj koboldo", simila al "Fagopiraj kukoj", sed ne estis konate, ĉu estis ĝi surscenigita en Orenburgo.

