Heinz Conrads
Heinz Conrads | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1913 en Vieno |
Morto | 9-an de aprilo 1986 (72-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | tombejo Hietzing en Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | televida prezentisto teatra aktoro radio-prezentisto filmaktoro |
Heinz CONRADS (ĝis almenaŭ 1916: Heinz Hansal; naskiĝinta la 21-an de decembro 1913 en Vieno, mortinta samloke la 9-an de aprilo 1986 estis aŭstra aktoro, moderigisto kaj interpretisto de popolkantoj tradiciaj vienaj. Li estis granda fanatikulo de la futbalklubo Rapid Wien.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Conrads trejnitis kiel ĉarpentisto kaj jam frue aktoris ĉe diversaj kluboj teatraj En 1933 li iĝis profesia soldato (radia komunikado) pro manko de aliaj dungiĝoj. Paralele li gvidis festojn porkamaradajn. Dum la Dua mondmilito li ĝuis trejnadon aktoran kaj havis la premieron surscenejan en 1942 ĉe la teatrejo "Wiener Stadttheater". Dum la kampanjo kontraŭ Pollando (1939) li gravege malsaniĝis kaj pro tio oni hejmensendis lin al Vieno.
Postmilite li kantadis kaj distre gvidadis dum diversaj distraj vesperoj aŭ modparadoj. En decembro 1945 oni venigis lin al la fama Kabaredo Simpl, kie li restis ĝis 1948. En 1950 li revenis tien (ĝis 1955). Krome li aktoris ĉe diversaj teatrejoj kaj en kelkaj filmoj.
Ekde 1960 li dediĉis sin al engaĝiĝo televida kaj radifonia. Tio komenciĝis jam en februaro 1946 per la elsendo dimanĉmatena "Was machen wir am Sonntag, wenn es schön ist?". Dum 40 jaroj daŭris tiu ĉi engaĝiĝo (ĝis 9.2.1986); la nomo de la rekte elsendata elsendo estis poste ŝanĝita al "Was gibt es Neues hier in Wien?" kaj en 1953 al "Was gibt es Neues?". Akompanis lin piane Gustav Zelibor, Norbert Pawlicki, Karl Wimmer kaj Carl de Groof.
Televide li furoris per "Guten Abend am Samstag". Ekde la 1970-aj jaroj li ofte aktoris la rolon de Frosch en la opereto Die Fledermaus de Johann Strauß, ofte ĉe la operejo "Wiener Volksoper".
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Frühling auf dem Eis, 1950, reĝisorado: Georg Jacoby, aktoris Eva Pawlik, Hans Holt, Oskar Sima, Albin Skoda
- Der Feldherrnhügel, 1953, reĝisorado: Ernst Marischka, aktoris Annemarie Düringer, Adrienne Gessner, Loni Heuser, Hans Holt, Paul Hörbiger, Fritz Imhoff, Fred Liewehr, Wolfgang Lukschy, Alfred Neugebauer, Susi Nicoletti, Ernst Waldbrunn
- Einmal keine Sorgen haben (fonto: Einen Jux will er sich machen de Johann Nestroy), 1953, aktoris Walter Müller, Hans Moser, Nadja Tiller, Helmut Qualtinger
- Sonnenschein und Wolkenbruch, 1955, aktoris Hans Holt, Loni Heuser, Helmut Qualtinger
- Die Deutschmeister, 1955, reĝisorado: Ernst Marischka, aktoris Romy Schneider, Magda Schneider, Susi Nicoletti, Adrienne Gessner, Hans Moser, Paul Hörbiger, Gunther Philipp, Josef Meinrad
- Vier Mädels aus der Wachau, 1957, reĝisorado: Franz Antel, aktoris Isa Günther, Jutta Günther, Alice Kessler, Ellen Kessler, Michael Cramer, Oskar Sima, Jane Tilden
- Hoch klingt der Radetzkymarsch, 1958, reĝisorado: Géza von Bolváry, aktoris Boy Gobert, Paul Hörbiger, Gustav Knuth, Lotte Lang, Winnie Markus, Johanna Matz, Walter Müller, Susi Nicoletti, Walther Reyer, Alma Seidler, Oskar Sima, Ernst Waldbrunn
- Wiener Luft, 1958, aktoris Michael Heltau, Peter Weck
- Ich bin kein Casanova, 1959, aktoris Peter Alexander, Ernst Waldbrunn, Oskar Sima
- Wiener Schnitzel, 1967, aktoris Paul Löwinger, Gunther Philipp, Fritz Muliar, Else Rambausek, Cissy Kraner
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Schenz, Marco (eld.): Heinz Conrads - Guten Abend, die Madln, Servas, die Buam! Erinnerungen an einen Volksliebling, 3-a eldono, Amalthea, Wien-München 1987
- Huber, Wolfram: Das Phänomen Heinz Conrads. Eine Annäherung, Edition Va Bene, Wien 1996
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri Conrads en internacia filmdatenara listo
- "Erinnerungen an Heinz Conrads" - ĉe: Orf.at, 21.12.2023
- blogaj kontribuoj pri H. Conrads fare de Robert Lendner