Gunther Philipp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gunther Philipp
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1918 (1918-06-08)
en Toplița
Morto 2-an de oktobro 2003 (2003-10-02) (85-jaraĝa)
en Bad Godesberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo aktoroscenaristo • neŭrologo • aŭtosportisto • filmaktoro • teatra aktoro • naĝisto • dramaturgo • kabaredisto
vdr
Tombo en Kolonjo

Gunther PHILIPP (vere: Gunther Placheta; naskiĝinta la 8-an de junio 1918 en Toplița, mortinta la 2-an de oktobro 2003 en Bad Godesberg) estis aŭstra kuracisto, aktoro, kabaredisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Philipp naskiĝis en la hodiaŭa Rumanio pro ke la patro, kiu poste iĝis bestokuracisto, soldatis tie dum la Unua mondmilito. Lernejojn li frekventis en Vieno kaj Insbruko. En 1931 la familio reiris al Vieno.

Dumlernejtempe Philipp interesiĝis tre pri la naĝado. Li eĉ estis membro en la specialistaj kadroj de la olimpika teamo por la Somera Olimpiko 1936. Sed li ne akceptitis ne volante membriĝi al la nazia amatorada sportklubo E.W.A.S.C. de Vieno. Philipp tamen batis multajn rekordojn. Li enskribis sin universitate pri medicino kaj eksoldatis en 1940. Dum la studadforpermeso li ankaŭ trejnitis aktore ĉe la Reinhardt-Seminario. En decembro 1942 li unue edziĝis, en 1943 naskiĝis la unua filo kaj la saman jaron li doktoriĝis. Poste li ekdeĵoris ĉe la kardia sekcio, kie li ankaŭ devis decidi pri eventuala soldata netaŭgeco. Tion li ne ĉiam faris en favoro de Wehrmacht. La finon de la Dua mondmilito li trapasis en Supra Aŭstrio, kie li - kun usona helpo - malfermis kuracistejon propran. Krome li ankaŭ moderigadis. Tiam li amikiĝis kun Peter Wehle.

Post la mondmilito[redakti | redakti fonton]

La komencon de 1946 li komencis fakkuracistan trejnadon pri neŭrologio en Vieno. Nepagite li devis ĉiam denove esti paralele moderigisto kaj faristo de radielsendoj. Kun Peter Wehle li skribis la tekston pri kabareta revuo nomita Casanovitäten, kiu en majo 1948 okazis i.a. kun li kaj Fred Kraus sur la "Casanova"-scenejo, en la strateto Dorotheergasse.

Al ĝi sekvis pluraj aliaj revuoj, kiel ekz. LiebesuniversitätCasanova-Melodie, kune kun Wehle aŭ Hugo Wiener. En la somero de 1948 fondis Gunther Philipp, Peter Wehle kaj Fred Kraus la kabarettrupon "Die kleinen Vier" (la sinjoroj havis ŝanĝantajn damojn) kun rimarkinda sukceso en Salcburgo. Baldaŭ poste la sama trupo estis ankaŭ en Vieno en la meznokta kabaredo "Alraune" respektive sur la "Casanova"-scenejo. Philipp tiutempe ankoraŭ estis paralele kuracisto praktikanta.

Ekde silvestro 1949 la trupo estis en Munkeno, poste en tuta Germanio. Philipp nur tiam ĉesis la kuracistan deĵoradon. En 1949 li faris la unuan filmon, al kiu sekvis ĝis la 1960-a j jaroj ankoraŭ multaj aliaj. poste li ĉefe estis ĉe teatrejoj kaj komencis verki komediojn.

Krome li ankaŭ ekpasiiĝis pri aŭtosporto. En la 1960-aj jaroj li iĝis plurfoje aŭstra ĉampiono kaj faris kune kun Jochen Rindt, kaj post ties morto sole, elsendojn prie ĉe ORF ("Motorama").

Philipp estis kvarfoje edziĝanto, havis tri filojn kaj vivis en Germanio kaj en Toskanio.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gunther Philipp, Mir hat's fast immer Spaß gemacht. Erinnerungen. Herbig, München 1989.
  • Gunther Philipp und Peter Wehle, Servus Rudi - Servus Bobby. Preiser, Wien 1999.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe kabarettarchiv.at Arkivigite je 2016-11-12 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Filmoj de li